Fingro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fingro
Dedos de la mano (no labels).jpg
La fingroj sur la maldekstra homa mano
latine digitus
v  d  r
Information icon.svg

Fingro – en la medicina faklingvo digitus – estas unu el la (normale) kvin ekstremaĵoj de la mano aŭ de la piedo (tiam oni parolas ankaŭ pri piedfingroj).


Normale, homo havas sur ĉiu mano kvin fingrojn, en la sekvanta vicordo:

  1. dikfingro (Pollex)
  2. montrofingro (Index)
  3. mezfingro (Medius)
  4. ringofingro (Anularius)
  5. etfingro (Digitus minimus)

Ĉar ne en ĉiuj kulturoj oni portas ringon je la kvara fingro (ekde inkl. la polekso), oni eble povus rebapti la t.n. ringan fingron per la malpli eŭropisma nomo 'sennoma fingro', laŭ la finna, ĉina kaj kelkaj aliaj lingvoj.

Kiel naskiĝa kreskoperturbo povas aperi pli da fingroj (polifingreco), aŭ la fingroj povas parte aŭ tute kunkreski (sindaktilio). Oni kredis je supernatura forto de 6-fingruloj, kiuj ofte iĝis en la malnova epoko ŝamanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri fingro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas. »
  • Citaĵo
    « Li minacas per fingro en la poŝo. »
  • Citaĵo
    « Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu