Mano
Jump to navigation
Jump to search
La mano (el la latina lingvo manus) estas la parto de la brako de homo aŭ alia primato, kie la membro finiĝas. Ĉi tiu parto de la membro estas speciale uzata por teni kaj preni aĵojn. Mano estas konektata al la brako per la pojno. Norme, homa mano havas kvin fingrojn: dikfingron, montrofingron, mezfingron, ringofingron, kaj etfingron.
Fermita mano nomiĝas pugno.
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas pluraj proverboj pri mano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. ” „ Du manoj faras ĉion, sed unu nenion. ” „ Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. ”
Galerio[redakti | redakti fonton]
Homa mano tipe havas kvar fingrojn kaj unu dikfingron
Ostoj de la mano.