Ganto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ganto (aŭ manvesto) estas vestaĵo, kies ĉefa funkcio estas la protekto de la mano de la portanto.

Oni distingas ĉikaze la terman protekton (je malvarmo, varmego), la mekanikan protekton (je frotado, vundiĝo), la kemian protekton kaj la protekton je infektado (ekz. ĉe ĥirurgio). Krom tio oni povas uzi gantojn kiel modoartiklon aŭ kiel simbolon. En bokso oni uzas specialajn boksajn gantojn.

Plua diferenco ekzistas ĉe la formo: pugnaj gantoj (aŭ dufingraj gantoj) tenas 4 fingrojn kune kaj la dikfingron aparte, la fingrogantoj tenas ĉiun fingron aparte, la biciklaj gantoj (duonganto) tenas la fingojn apartaj, sed la granda parto de fingroj restas libere.

Termoprotekto[redakti | redakti fonton]

La trikitaj aŭ subŝtofitaj gantoj tenas varme la manojn de la portanto en malvarmo. Origine oni pretigis varmigajn gantojn el ledo, kiujn oni subŝtofis per lano; nuntempe oni produktas la gantojn tute el sintezaj fibroj. La pugnogantoj (dufingraj gantoj) havas pli bonan efikon kontraŭ malvarmego, ĉar ili havas pli malgrandan surfacon ol fingrogantoj.

Ĉe varmego protektas kuirgantoj, veldistaj, asbestaj gantoj (ŝirmgantoj).

Mekanika protekto[redakti | redakti fonton]

Oni volas eviti per uzo de gantoj la mekanikajn vundiĝojn kiel blazojn, kalojn aŭ tranĉojn. Al tiu grupo apartenas la ĝardenaj gantoj (ofte kun gumodisketoj por la pli bona kapto), masonistaj gantoj el ledo aŭ buĉistaj gantoj el metalaj ĉeneroj. Tiuj gantoj estas plej ofte fingrogantoj, ĉar oni devas ebligi la sendependan movon de la unuopaj fingroj.

Ĥemia kaj kuracista protekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi grupo de la gantoj devas formi netrapenetreblan obstaklon por kemiaĵoj (ekz. acidoj kaj lesivoj) kaj mikroorganismoj, sed ili devas doni la eble plej grandan movkapablon kaj ankaŭ (sur kirurgia kampo) la maksimuman palposenton. Ili konsistas pro tio plej ofte el eble plej maldika gumo (sinteza kaŭĉuko) aŭ simila materialo (ekz. latekso).

Aliaj uzeblecoj[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

En kelkaj sporto-specioj ekz. kiel ĉe golfludoteniso oni portas gantojn por la pli bona preno. Ĉe aliaj sportoj (ekz. rajdado) gravas la mekanika protekto; ĉe aliaj la (skisporto) la termoprotekto. La boksa ganto obtuzigas la batojn. La golulo havas kaptajn gantojn. Ĉe skermado oni uzas skermogantojn, sabrogantojn.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Religio: La episkopa aŭ pontifika ganto havas ĉe kelkaj kristanaj kredoj la ritan rolon.
  • Modo: Nuntempe oni apenaŭ uzas gantojn pro modo, krom baloj. La pugnogantoj el felo estas nomitaj mufgantoj.
  • Oni uzas en kuirejo ankaŭ lavgantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence oni uzis la gantojn por termoprotekto: en Odiseo de Herodoto kaj Plinio la pli juna mencias tiujn. En la mezepoko aperis la kirasa ganto el metalo. En la 17-a jarcento aperis la delikate trikitaj kaj ornamitaj fingrogantoj.

Ĝis komenco de la 18-a jarcento ofte aperis sur ilustraĵoj la gantoj, sed ĝis ĉ. 1800 nur apenaŭ. Poste, kun apero de kurt-manika modo disvastiĝas la longmanikaj gantoj, kiuj kovras eĉ ĝis la supra parto de la brakoj de damoj. Tiuj gravis ĝis mezo de la 20-a jc. kaj estis preskaŭ devigaj ĉe baloj. Por la viroj la gantoj gravis ekde 1700 kiel termo-, kaj mekanikaj protektiloj. Esceptoj estis la profesiaj uniformoj (fiakristo, ŝoforo, ĉambristo (angle butler) ktp.).

Socidece en la altaj klasoj, kaj poste al ĉiuj klasoj pro "alburĝeco" de la deconormoj, kaj ankaŭ ĉe servistoj en altrangaj domoj, surhavo de ganto iĝis dumtempe (pr. 1850-1950) deviga, kaj detalaj ĝentilo-normoj ekzistis pri kiam oni devas surmeti ilin aŭ devas demeti ilin laŭ la cirkonstancoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]