Lesivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lesivo estas kemiaĵo uzata en la purigo kaj malinfekto de surfacoj, kies aktiva produkto estas natria hipoklorito kaj natria hidroksido kaj ĝi havas la ĥemian formulon NaClO. Ĝi estas vaste uzata kiel blankigilo kaj havas bakterimortigan agadon. Ĝi dissolvas organikajn substancojn kaj reakcias al komponaĵoj kun amoniako. Por endoma uzado ĝi estas vendata laŭ la formo de hipoklorita akvo. Hejme oni uzas por purigado, tollavado kaj en tre malgranda dissolvo en akvo por seninfektigi manĝotajn krudaĵojn, ekzemple laktuko.

La termino havas fonton en la akvo kolektita el la akvo, per kiu oni ellavis cindrojn el bruligita lignaĵo, kun multe da karbonatoj, kiujn oni uzis kun graso por la farado de sapo. Tio moderne estis anstataŭigita de industriaj komponaĵoj, kiel natria hidroksido, natria karbonato (Na2CO3) kaj natria bikarbonato (Na2HCO3).

Ĝi ordinare uziĝas kiel miksaĵo de natria hipoklorito (2%-2,5%) kun akvo, kaj tio rezultigas akvosolvaĵon. En odontologio, ĝi estas uzata en la malinfekta flegado de dentokanaloj, koncentrita je 1% ĝis 5%.