Natria hipoklorito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria hipoklorito
Kemia strukturo de la
Natria hipoklorito
3D Kemia strukturo de la
Natria hipoklorito
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de hipoklorita acido
  • Hipoklorito de natrio
  • Akvo de Ĵavel
  • Akvo de Labarraque
Kemia formulo
NaClO
CAS-numero-kodo 7681-52-9
ChemSpider kodo 22756
PubChem-kodo 23665760
Fizikaj proprecoj
Aspekto Flaveca verda solido,
kun klorsimila odoro
iomete dolĉeca
Molmaso 74,442 g mol−1
Denseco 1,11 g/cm3
Fandopunkto 18 °C (64 ; 291 K) (kvinhidrata)
Bolpunkto 101 °C (214 ; 374 K) (malkomponiĝas)
Solvebleco Akvo:29.3 g/100mL (0 °C)
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco S(S1/2) S26 S28 S45 S50 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P321, P363, P304+340, P310, P305+351+338, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria hipoklorito, hipoklorito de natrioNaClO estas kemia komponaĵo rezultanta el reakcio inter la hipoklorita acido kaj natria hidroksido. Ĝi konsistas je natriaj katjonoj Na+ kaj hipokloritaj anjonoj ClO. Kiam dissolvita en akvo ĝi estas ordinare konata kiel blankiga agento, pro tio ĝi uzatas kiel malinfektilo. Natria hipoklorito estas praktike kaj kemie distinga el klora gaso.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

  • Malkomponado de natria hipoklorito kun oksigenliberigo:
  • Malkomponado de natria hipoklorito akompanata de disproporcio:
  • Jonigo de natria hipoklorito:
  • Jodidoj de alkalo-metalaj estas oksidataj al jodo en akvomedio:
  • En neŭtrala medio jodidoj oksidiĝas al jodatoj:
  • En alkala medio jodidoj oksidiĝas al periodatoj:
  • Sulfitoj oksidiĝas al sulfatoj:
  • Nitritoj oksidiĝas al nitratoj:
  • Amoniako kiam traktita per natria hipoklorito estigas kloraminon kiu poste konvertiĝas al hidrazino:
  • Kloramino en alkala medio transformiĝas en hidrazino:
  • Metalaj komponaĵoj kun malpli altaj oksidonombroj konvertiĝas al komponaĵoj kun pli altaj oksidonombroj:
  • Mangano (II) oksidiĝas al Mn (+6) en la ĉeesto de natria hipoklorito:
  • Kromio (III) oksidiĝas al Kromio (+6) en la ĉeesto de natria hipoklorito:

Historio[redakti | redakti fonton]

R. L. Derry (1977) asertas ke la uzo de kloro kiel blankigilo estis unue farita de Claude Louis Berthollet (1785)[2], kies akvo de Ĵavelo estiĝis per pasado de kloro tra kaŭstika potaso. Plej certe, la malkovrinto de kloro Carl Wilhelm Scheele jam estis rimarkinta ĉi-proprecojn. En 1799, Charles Tennant (1768-1838) uzis kloron kiun li estigis kiel flankaprodukto en la fabrikado de kaŭstika sodo. Do, la produkto de Tennant estis kalcia hipoklorito en pulvoro.

Ekde la lastaj tagoj de la 18-a jarcento, tamen, pluraj uzoj por la hipoklorito kiel desinfektilo estis trovataj. La pioniroj estis la franca kuracisto Pierre-François Percy (1793), kiun sukcesis duonigi la mortokvanton en Francio, kaj Antoine Germain Labarraque en 1825[3], al kiu oni kreditas la anstataŭadon de kalio je natrio.

En Meksiko, Francisco Montes de Oca (1827-1885), fondinto de lernejo por kirurgaj militistoj enkondukis kelkajn regulojn pri higieno, tiel kiel lavado kaj desinfektado de la kirurgiaj kampoj kaj litoj de la milito-vunditoj, manlavado antaŭ ol kirurgiaj procedoj kaj ĉe la konkludo de la amputadoj; lavado de vundoj per la likvoro de Labarraque (kies sistemo estis uzita de Alexis Carrel[4] dum la 1-a Mondmilito]), do, li estas la empiria iniciatinto de la antisepsio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Safety Data Sheet[rompita ligilo]
  2. The Story of Chemistry, N.C. Datta], Claudio Ronco, Gary J. Mishkin
  3. The 100 Most Important Chemical Compounds: A Reference Guide, Richard Leroy Myers]
  4. Disinfection by Sodium Hypochlorite: Dialysis Applications, Claudio Ronco, Gary J. Mishkin