Natria silikato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Natriaj silikatoj
Sodium meta-silicate.png
Kemia strukturo de la
Natria meta-silikato
Sodium ortho-silicate.png
3D Kemia strukturo de la
Natria orto-silikato
Sodium pirosilicate.png
Kemia strukturo de
natria piro-silikato
Sodium trisilicate.png
Kemia strukturo de
natria tri-silikato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Silikato de natrio
  • Ortosilikato de natrio
  • Metasilikato de natrio
  • Pirosilikato de natrio
Kemia formulo
Na2SiO3 (meta)[1]
Na4SiO4 (orto)
Na6Si2O7 (piro)[2]
Na2Si3O7
(trisilikato)[3]
CAS-numero-kodo 6834-92-0
ChemSpider kodo 21758
PubChem-kodo 23266
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj ĝis verdecaj
opakaj kristaloj
Molmaso
  • 122,06 g mol−1 (meta)
  • 184,04 g mol−1 (orto)
  • 306,1054 g mol−1 (piro)
  • 242,2318 g mol−1 (trisilikato)
Denseco 2.61 g/cm3
Refrakta indico  1,52
Fandopunkto
  • 1.088 °C (1.990 °F; 1,361 K)
  • 72 °C (kvinhidrata, meta)
  • 48 °C (naŭhidrata, meta)
Solvebleco
  • Akvo:22.2 g/100 ml (25 °C)
  • 160.6 g/100 ml (80 °C)
Nutro-aldonaĵo E550
Sekurecaj Indikoj
Risko R11 R20/21/22
R23/24/25 R34 R37[4]
Sekureco (S1/2) S13 S24/25
S36/37/39 S45[4]
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[5]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P262, P280, P303+361+353, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria silikatosilikato de natrio estas kemiaj kombinaĵoj de natrio kaj silikatoj, kiu prezentiĝas sub pluraj formoj: natria meta-silikato aŭ Na2SiO3, natria orto-silikato aŭ Na4SiO4, natria piro-silikato aŭ Na6Si2O7 kaj natria trisilikato aŭ Na2Si3O7. La plej ordinara el ĉi-serio estas la natria meta-silikato, same konata kiel akvovitraĵo aŭ likva vitraĵo, kiu estas disponebla kaj en akvosolvaĵo kaj sub solida formo. La puraj komponaĵoj estas senkoloraj aŭ blankaj, tamen, komercaj specimenoj ofte estas verdecaj aŭ bluaj pro ĉeesto de malpuraĵoj enhavantaj feron.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

Sintezo 6[redakti | redakti fonton]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Kiam hejtata, ĝi malkomponiĝas

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Fortaj acidoj ĝin atakas:

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Natria meta-silikato aŭ akvovitraĵo estis unue priskribita de Johann Rudolf von Wagner en lia Lernolibro pri Kemia Teknologio[6], en 1892, kiel unu el la alkalaj silikatoj. Tamen, ĝi estis unue observita ĉirkaŭ 1640 far Jan Baptista van Helmont kiel fluida substanco estigita per fandita sablo kun troo da alkalo. Glauber kreis tion, kion li alnomis "liquor silicum" (silicia likvoro), en 1646, ekde kaŭstika potaso kaj SiO2. En 1818, Johann Nepomuk von Fuchs (1774-1856), sukcesis tion, kio nun estas konata kiel akvovitraĵo per traktado de "silikata acido" kaj alkalo, kaj la rezulto estis akvosolvebla, sed ne tuŝita de atmosferaj ŝanĝoj. Von Wagner diferencigis la malsamajn akvovitraĵoj laŭ iliaj originoj kiam ili estis faritaj ekde kaŭstika sodo, potaso aŭ miksaĵoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Natria silikato estas blanka pulvoro kiu estas facile solvebla en akvo estigante alkalan solvaĵon. Ĝi estas unu el serio da kunrilataj komponaĵoj inkluzivante meta-silikatojn, orto-silikatojn kaj piro-silikatojn, krom aliaj. Ĉiuj estas vitrecaj, senkoloraj kaj akvosolvebla.

Natriaj silikatoj estas stabilaj en neŭtralaj kaj alkalaj solvaĵoj. En acidaj solvaĵoj, la jonoj silikataj reakcias kun hidrogenaj jonoj por estigi la silikatan acidon, kiam hejtataj kaj forte varmigataj ili estiĝas malmolan kaj vitrecan substancon.

YouTube[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]