Dunatria fenil-fosfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria fenil-fosfato
Dunatria fenilfosfato
Kemia strukturo de la
Natria fenil-fosfato
Dunatria fenilfosfato
3D Kemia strukturo de la
Natria fenil-fosfato
Alternativa(j) nomo(j)
Dunatria salo de fenil-fosfata acido
Kemia formulo
C6H5Na2PO4
CAS-numero-kodo 3279-54-7
ChemSpider kodo 69227
PubChem-kodo
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka kristala pulvoro
Molmaso
  • 218,05 (anhidra)
  • 254.09 (duhidrata) g mol−1
Smiles C1=CC=C(C=C1)OP(=O)
([O-])[O-].O.O.[Na+].[Na+]
Fandopunkto >300 °C
Solvebleco Akvo:50 mg/ml
Solvebleco
Merck Index
  • 14,3357
  • 15,3399
Sekurecaj Indikoj
Risko R11 R34 [1]
Sekureco S16 S22 S24/25
S26 S36/37/39 S45[1]
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P101, P102, P273
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria fenil-fosfato, fenil-fosfato de natrioC6H5Na2PO4 estas organika kombinaĵo de fenolo, fosfata acido kaj natrio, blanka kristala substanco tre solvebla en akvo, kaj uzata kiel kemia reakcianto por laktotesto dum la kontrolo pri pasteŭrizado. Ĉi-kontrolo estas tre grava el la publika deirpunkto pri sano.

Lakto enhavas la enzimon fosfatazon kiu estas tiel rezista kontraŭ hejtado ke kiam ĝia aktiveco estas komplete nuligita, ĉiuj patogenoj alestantaj estas detruitaj. La alesto aŭ foresto de la aktiva fosfatazo en lakto do, estas sekura testo por kontrolo de la efektiva pasteŭrizado.

La metodo de Kay kaj liaj kunlaborantoj por detektado de fosfatazo en la lakto uzas la dunatrian fenil-fosfaton. Ĉi-kombinaĵo hidroliziĝas sub certaj kondiĉoj de la enzimo fosfatazo estigante fenolon. La kvanto da fenolo liberigita estas konfirmo de la ĉeesto de la fosfatazo.[1]

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Sintezo de dunatria fenilfosfato ekde fenolo kaj fosforila klorido.

La supra sintezo okazas en tri etapoj[2]:

  • 1 - Reakcio de fenolo kaj fosforila klorido donante fenil-fosforilan kloridon.
  • 2 - Hidratigo de fenila fosforila klorido, estigante fenil-fosfatan acidon.
  • 3 - Kompleta neŭtraligo de fenil-fosfata acido kun kaŭstika sodo generante la finan produkton dunatrian fenil-fosfaton.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]