Natria aluminia hidrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria aluminia hidrido
Kemia strukturo de la
Natria aluminia hidrido
3D Kemia strukturo de la
Natria aluminia hidrido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria alanato[1]
  • Aluminia nitria hidrido
  • Nitria aluminia hidrido
Kemia formulo
H4AlNa
CAS-numero-kodo 13770-96-2
ChemSpider kodo 24473
PubChem-kodo 26266
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka kristala solido
Molmaso 54.00 g mol−1
Denseco
  • 0,905
  • 1,24[2] g/cm3
Fandopunkto 183 °C (361 ; 456 K)
(malkomponiĝas)
Solvebleco Kvarhidrofurano: solvebla
Ekflama temperaturo −22 °C; −7 ; 251 K °C
Sekurecaj Indikoj
Risko R14/15 R22 R34
Sekureco S7/8 S26 S36/37/39 S43
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H261, H302, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P231+232, P280, P305+351+338, P310, P422
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria aluminia hidrido, aluminia hidrido de natrioNaAlH4 estas neorganika hidrida kombinaĵo el amoniako kaj aluminio. Ĝi estas pirofora blanka solido kiu dissolviĝas en kvarhidrofurano, sed ne en etero kaj hidrokarbonidoj. Simile al "litia aluminia hidrido", ĝi estas salo konsistiganta el apartaj natriaj katjonoj kaj kvaredra AlH4 anjonoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

La komponaĵo preparatas el respektivaj elementoj sub altaj premoj, uzante trietilaluminion kiel katalizilon:

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

Sintezo ekde reakcio de aluminia klorido kaj suspensiaĵo de natria hidrido:

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

Interŝanĝa reakcio inter la natria hidrido kaj litia aluminia hidrido en solvaĵo de kvarhidrofurano:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Natria aluminia hidrido malkomponiĝas per varmigo:

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

Natria aluminia hidrido suferas hidrolizon:

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

Ĝi reakcias kun malvarme diluitaj acidoj:

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

Ĝi oksidiĝas en aero:

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Hidrogena stokigo[redakti | redakti fonton]

Natria alanato[3] estas esplorita por stokigo de hidrogeno en hidrogenaj tankoj. La ĉefaj reakcioj estas:

Natria kvarhidroaluminato povas liberigi ĝis 7.4 % da pezo en hidrogeno kiam varmigita al 200 °C. La absorbiĝo povas esti malrapida, pluraj minutoj necesas por plenigi tankon. Kaj liberigo kaj absorbiĝo estas katalizitaj de titanio.

Reakcianto en organika kemio[redakti | redakti fonton]

Natria aluminia hidrido estas forta reduktigagento, tre simila laŭ reakciemo al litia aluminia hidrido kaj, iele, al du-izo-butil-aluminia hidrido en organikaj reakcioj. Ĝi estas multe pli potenca reduktigagento ol natria borohidrido pro la pli malforta kaj pli polara ligo Al-H kompare al B-H ligo. Kiel litia aluminia hidrido, ĝi reduktas esterojn al alkoholoj. Natria aluminia hidrido estas alte brulema. Ĝi ne reakcias kun seka aero en meditemperaturo, sed ĝi eksplodas kontakte kun akvo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]