Saltu al enhavo

Natria perklorato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria perklorato
natria perklorato
Kemia strukturo de la
Natria perklorato
natria perklorato
Tridimensia strukturo de la
natria perklorato
Kemia formulo
NaClO4
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo22668
PubChem-kodo522606
Fizikaj proprecoj
AspektoBlanka kristala solido
Molmaso
  • 122,44 g mol−1
  • 140,45 g mol−1 (unuhidrata)
Smiles[Na+].[O-]Cl(=O)(=O)=O
Denseco
  • 2.4994
  • 2.02 (unuhidrata) g/cm3
Refrakta indicon76120 1,4617
Fandopunkto468 °C (874 ℉; 741 K)
(malkomponiĝas, anhidra)
130 °C (unuhidrata)
Bolpunkto482 °C (900 ℉; 755 K)
(malkomponiĝas, unuhidrata)
Ekflama temperaturo400 °C (752 ℉; 673 K) °C
Sekurecaj Indikoj
RiskoR9 R22 R36 R48
SekurecoS2 S13 S22 S27
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH203, H271, H302, H319, H373, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP220, P264, P270, P273, P305+351+338, P352
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria perklorato, perklorato de natrio aŭ NaClO4 estas neorganika kombinaĵo de natrio kaj perklorata acido, blanka kristala substanco, higroskopa, kaj tre solvebla en akvo kaj alkoholo. Ĝi estas komerce trovebla kiel unuhidrata salo, kiu havas romban kristalan sistemon.

Natria perklorato estas antaŭilo al multaj perklorataj saloj, ofte pro ĝia alta solvebleco (209 g/100 mL ĉe 25 °C). Perklorata acido prepareblas per traktado de HCl kaj natria perklorato.

Natria perklorato preskaŭ ne uzatas en pirotekniko pro ĝia alta higroskopeco, anstataŭe amonia perklorato kaj kalia perklorato estas prefereblaj. Ĉi-salos preparatas per duobla malkompiĝo el solvaĵo de natria perklorato kaj kalia aŭ amonia kloridoj.

Perklorato de natrio havas sennombrajn uzojn en laboratorio, ofte kiel nereaktiva agento. Ekzemple: ĝi uzatas por norma DNA ekstraktado kaj hibridigaj reakcioj en molekulabiologio. En medicino, natria perklorato povas uziĝi por bloki jodokaptadon antaŭ administrigo de jodkontrastaj agentoj en pacientoj kun subklinika hipertiroidismo[1].

  • Natria perklorato prepareblas per termo-disproporcio de la natria klorato:
𝟦𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟥→400−500oC𝟥𝖭𝖺𝖢𝗅𝖮𝟦+𝖭𝖺𝖢𝗅
3NaClO4+C6H12O6⟶3NaCl+6CO2+6H2O
3NaClO4+8NH4Cl⟶3NaCl+4N2↑+8HCl↑+12H2O
2NaClO4+H2SO4⟶Na2SO4+2HClO4

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Subklinika hipertiroidismo rilatas al malsano kiu ne estas sufiĉe serioza por prezenti difinitajn aŭ facile observeblajn simptomojn.
  2. ↑ Lecture Demonstrations. Arkivita el la originalo je 2014-10-28. Alirita 2015-09-26 .
  3. ↑ WebQC
  4. ↑ Oocities