Borakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria kvarborato
Na2B4O7
Kristala strukturo de Natria kvarborato
Erco de Natria kvarborato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kvarborato de natrio dekhidratigita
CAS-numero-kodo 1303-96-4
ChemSpider kodo 17339255
PubChem-kodo 10219853
Merck Index 14,8590
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka kristalo
Molmaso
  • 201.22 g·mol-1 (anhidra)
  • 381.38 g·mol-1 (dekhidratigita)
Denseco 1.73 g cm−3
Fandpunkto
  • 743 (anhidra)
  • 75 (dekhidratigita)
Bolpunkto 1,575
Solvebleco Akvo:55 g/100 ml
Mortiga dozo (LD50) 2660 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/38 R36/37/38 R60 R61 R62
Sekureco S23 S24/25 S26 S36 S36/37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H360, H360FD
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P280, P308+313, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Borakso (Na2B4O7•10H2O kaj varioj) estas mola, malpeza, senkolora kristalo. Ĝi estas uzata por produkto de vitroj, ceramikaj emajloj, kiel solvaĵo de metaloksidoj, aldonaĵo ĉe veldado kaj lutado, sinteza sterko, sapoj, buŝakvoj (higieniaj), desinfektaĵoj kaj akvomoligaĵoj.

Oni produktis, ekspluatis la borakson el salaj lagoj de Kaŝmiro kaj Tibeto kaj liveris tion por purigo, fajnigo al Eŭropo.

Oni produktis ĝin industrie el kolmanito, kernito, tinkalkonito kaj mem el la boraksa mineralo per solvado en akvo, filtrado kaj vaporado. Ĝis la 1930-aj jaroj, la kolmanito estis la baza krudmaterialo, poste la kernito ŝanĝis tion, pli poste la boraksa mineralo.

Duonon de la mondindustria produktado de borkombinaĵoj donas la suda parto de Kalifornio (Kantono San Bernardino), tiel Lago Searles, ĉirkaŭo de Kramer kaj Boron kaj kolmanitejoj de Valo de Morto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]