Dunatria guanilato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunatria guanilato
Kemia strukturo de la
Dunatria guanilato
3D Kemia strukturo de la
Dunatria guanilato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Guanilato de natrio dubaza
  • Hidrogena guanilato de natrio
  • Biguanilato de natrio
  • Dunatria 5-guanilato
Kemia formulo
C10H12N5Na2O8P
CAS-numero-kodo 5550-12-9
ChemSpider kodo 20407
PubChem-kodo 21712
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj aŭ senkoloraj kristaloj
Molmaso 407.1843 g mol−1
Fandopunkto 300
Bolpunkto 890.2
Solvebleco Akvo:>50 g/L
Nesolvebleco Etero: nesolvebla
Ekflama temperaturo 492.2
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H320, H301+331, H301+311+331
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P332+313, P337+313, P304+312
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Dunatria guanilato, guanilato de natrio dubazaC10H12N5Na2O8P estas natura dunatria salo de "guanilata acido" kaj natria hidroksido, blanka substanco, uzata kiel gustigilo en nutro-industrio sub numero E627. Ĝi ordinare uzatas kune kun glutamata acido.

Ĉar ĝi estas tre altkosta aldonaĵo, ĝi ne uzatas sendepende de la glutamata acido. Kiam dunatria glutamato ĉeestas en listo de ingrediencoj kaj ununatria glutamato laŭŝajne ne, probable la glutamata acido estas parto de alia ingredienco samkiel komplekso da sojo-proteino. Ĝi ofte aldonatas al nutraĵoj kune kun dunatria inozinato, kaj tiu kombinaĵo estas konata kiel dunatrio 5'-ribonukleotido[1].

Dunatria guanilato estiĝas ekde sekigita fiŝo aŭ sekaj algoj kaj ofte aldoniĝas al rapidofaraj makaronioj, frititaj terpomoj kaj aliaj manĝetoj, bongustaj rizoj, konservitaj vegetaloj, fumigitaj viandoj, kaj enpakigitaj supoj.

Nutro-informado[redakti | redakti fonton]

Dunatria guanilato ne estas sekura por beboj malpli ol dekdu semajnoj, kaj ĝenerale ĝi devas evitiĝi de astmuloj kaj homoj suferantaj pri podagro, pro tio ke guanilatoj metaboliĝas al purinoj. Tamen, la tipaj kvantoj trovataj en nutraĵoj ĝenerale estas tre malalta por produkti konsiderindajn flankefikojn. Ĉar ofte ĝi devenas el fiŝaj produktoj, vegetaranoj kaj legomo-manĝantoj eble deziros eviti ĝin escepte kiam la produkto estas specife identigita al veganoj aŭ vegetaranoj. Tiaj identigoj postulas la uzon de nebestaj derivitaj fontoj, tiel kiel algojgistoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Essential Guide to Food Additives, Mike Saltmarsh, Sue Barlow