Saltu al enhavo

Natria selenato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria selenato
Kemia strukturo de la
Natria selenato
3D Kemia strukturo de la
Natria selenato
Kemia formulo
Na2SeO4
CAS-numero-kodo13410-01-0
ChemSpider kodo24185
PubChem-kodo25960
Fizikaj proprecoj
AspektoBlanka aŭ grizkolora pulvoro
Molmaso
  • 188.95 g mol−1
  • 331,0434 g mol−1 (heptahidrata)
  • 369,09 g mol−1 (dekahidrata)
Smiles[O-][Se](=O)(=O)[O-].[Na+].[Na+]
Denseco3,098 g/cm3
SolveblecoAkvo:Solvebla
Mortiga dozo (LD50)18,45 mg/kg (muso, buŝa) (Nofre)
Merck Index
  • 14,8671
  • 15,8800
Sekurecaj Indikoj
RiskoR23/25 R33 R50/53
SekurecoS(S1/2) S20/21 S28 S45 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH331, H301, H373, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP260, P261, P264, P271, P273, P301+310, P304+340, P311, P314, P330, P391, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria selenato, selenato de natrio aŭ Na2SeO4 estas neorganika oksokombinaĵo de seleno kaj natrio, troveblas en la formoj anhidra, heptahidrata kaj dekahidrata, blanka substanco tre solvebla en akvo. La dekahidrata formulaĵo estas ordinara ingredienco en multevitaminaĵoj kaj bovara nutrado kiel selenofonto.

La anhidra salo uzatas en la produktado de vitraĵoj. Kvankam la selenatoj estas multe pli toksaj, multaj fizikaj proprecoj de natria selenato kaj natria sulfato iel similas. Natria selenato estas ankaŭ ingredienco de kelkaj fungicidoj, pesticidoj kaj insekticidoj.

Proprecoj

[redakti | redakti fonton]

Seleno estas nature okazanta substanco tre toksa en altaj koncentriĝoj, tamen ĝi same estas esenca elemento kiel dieta suplemento. Selenida acido estas la plej toksa selena kombinaĵo[1]. Mallongedaŭra ekspozicio al la elementa seleno, selenida acido kaj selena duoksido per inhalado rezultas ĉefe en spirefektoj, tiel kiel irito de la mukoza membrano, pulmedemo, kronika bronkito kaj bronkita pneŭmonito.

Epidemiologiaj esploroj pri homoj kronike (longedaŭre) ekspoziciitaj al altaj niveloj de seleno en manĝaĵo kaj akvo, raportas senkoloriĝon de haŭto, patologia misformado kaj ungoperdoj, hararfalado, tro da dento- perdo kaj senkolorigo, manko de mensatento, kaj apatio.

Epidemiologiaj studoj daŭre elmontras inversan asociiĝon inter seleno-niveloj en la sango kaj kancerokazo, kaj studoj pri bestoj daŭre elmontras ke selenaj suplementoj, tiel kiel natria selenato, natria selenido kaj aliaj organikaj formoj de seleno, rezultas en reduktita incido je pluraj tumoro-tipoj.

La sola selena komponaĵo kiu elmontriĝas kancerogena al bestoj estas selena sulfido, kiu rezultis en pligrandigo de hepato-tumoroj ekde buŝa ekspozicio. La Usona Agentejo por Vivmedia protektado (EPA) klasas elementan selenon kiel apartenanta al la Grupo D, ne konsiderata kancerogena al homoj, kaj selena sulfido al la Grupo B2, probable homa kancerogena.[2]

Sintezo 1

[redakti | redakti fonton]
𝖲𝖾+𝟨𝖧𝖭𝖮𝟥+𝖭𝖺𝟤𝖢𝖮𝟥 → 𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝟨𝖭𝖮𝟤↑+𝖢𝖮𝟤↑+𝖧𝟤𝖮

Sintezo 2

[redakti | redakti fonton]
𝖲𝖾+𝟤𝖭𝖺𝖮𝖧+𝟥𝖧𝟤𝖮𝟤 → 𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝟦𝖧𝟤𝖮

Sintezo 3

[redakti | redakti fonton]
H2SeO4+Na2CO3⟶Na2SeO4+CO2+H2O

Sintezo 4

[redakti | redakti fonton]
𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟥+𝖧𝟤𝖮𝟤 → 𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝖧𝟤𝖮

Sintezo 5

[redakti | redakti fonton]
  • Oksidigo de natria selenito:
𝟤𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟥+𝖮𝟤 →700−750oC 𝟤𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦

Sintezo 6

[redakti | redakti fonton]
  • Elektrolizo de solvaĵo da natria selenito:
𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟥+𝖧𝟤𝖮 →e− 𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝖧𝟤↑

Sintezo 7

[redakti | redakti fonton]
𝖧𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝟤𝖭𝖺𝖮𝖧 → 𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝟤𝖧𝟤𝖮

Sintezo 8

[redakti | redakti fonton]
𝖧𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝖭𝖺𝟤𝖢𝖮𝟥 → 𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝖢𝖮𝟤↑

Reakcio 1

[redakti | redakti fonton]
  • Kiam hejtata, natria selenato malkomponiĝas:
𝟤𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦 →500oC 𝟤𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟥+𝖮𝟤

Reakcio 2

[redakti | redakti fonton]
  • La kristala salo estiĝas per hejtado kaj vakua sekigo:
𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦⋅𝟣𝟢𝖧𝟤𝖮 →200oC,vakuo 𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝟣𝟢𝖧𝟤𝖮

Reakcio 3

[redakti | redakti fonton]
  • Per selenata acido ĝi estigas acidan salon de la respektiva acido:
𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝖧𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦 → 𝟤𝖭𝖺𝖧𝖲𝖾𝖮𝟦

Reakcio 4

[redakti | redakti fonton]
𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝟦𝖧𝖢𝗅 →100oC 𝖲𝖾𝖮𝟤+𝖢𝗅𝟤↑+𝟤𝖭𝖺𝖢𝗅+𝟤𝖧𝟤𝖮

Reakcio 5

[redakti | redakti fonton]
  • Per hidrogeno ĝi reduktiĝas al natria selenido:
𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝟦𝖧𝟤 →600−700oC 𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾+𝟦𝖧𝟤𝖮

Reakcio 6

[redakti | redakti fonton]
  • Ĝi partoprenas en reakcio pri duobla interŝanĝo kun baria klorido:
𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝖡𝖺𝖢𝗅𝟤 → 𝖡𝖺𝖲𝖾𝖮𝟦↓+𝟤𝖭𝖺𝖢𝗅

Reakcio 7

[redakti | redakti fonton]
  • Ĝi reakcias kun sulfura trioksido:
𝖭𝖺𝟤𝖲𝖾𝖮𝟦+𝖲𝖮𝟥 →110oC 𝖭𝖺𝟤𝖲𝖮𝟦+𝖲𝖾𝖮𝟥

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]