Kalia natria tartrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Natria kalia tartrato
Seignettesalz Struktur.svg
Kemia strukturo de la
Natria kalia tartrato
Sodium potassium tartrate3D.png

natria kalia tartrato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Salo de Rochelle
  • Natria kalia saloj de tartrata acido
  • Salo de Seignette
Kemia formulo
KNaC4H4O6•4H2O
CAS-numero-kodo 304-59-6
ChemSpider kodo 8031536
PubChem-kodo 9855836
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj kristaloj
Molara maso
  • 210,160228 g mol−1 (anhidra)
  • 282,2213 g mol−1 (kvarhidrata)
Smiles
Denseco 1,79 g/cm3
Fandopunkto 75 °C (167 °F; 348 K)
Bolpunkto 220 °C (428 °F; 493 K)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Sekureco S24/25 S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
Irita
Xi
Irita
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P301+312, P330, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria kalia tartrato, kalia tartrato de natrioKNaC4H4O6•4H2O estas duobla salo de kalio, natrio kaj tartrata acido, konata kiel salo de Seignette[1] aŭ salo de Rochelle, omaĝe al la urbo de la franca kemiisto. Natria kalia tartrato estas la unua materialo malkovrita kiu elmontras piezoelektron.

Tiu propreco rezultis en ĝia vasta uzado en kristala gramofona diskoludilo, mikrofonoj kaj orelaj sonaparatoj dum la vendeksplodo pri elektronika konsumado post la 2-a Mondmilito. Tiaj transduktoroj[2] estis amase produktitaj kaj komerce disponebligitaj. La Salo de Rochelle estas delikveska kaj higroskopa, tiamaniere ke ajna transduktoro surbaze de ĉi-materialo facile difektiĝas kiam enstokigita en humidaj kondiĉoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Natria kalia tartrato estas blueca-blanka kristalo prezentanta ortoromban strukturon. Ĝi estas iomete solvebla en alkoholo sed pli komplete solvebla en akvo. Ĝi estas 1,79 g densa, fandopunkto 75 °C, kaj estas sala malvarmgusta. Kiel nutro-aldonaĵo ĝi identiĝas kiel numero E337.

Ĝi ofte uzatas kiel laksetigilo kaj en la procezo pri arĝentigo de speguloj. Ĝi estas ingredienco en la solvaĵo de Fehling[3] kaj kiel Reakcianto de Nylander[4], antaŭe uzata por determinado de reduktaj sukeroj en solvaĵoj.

En organika sintezo, ĝi uzatas en akvosolvaĵoj por disrompi emulsiojn, specife por reakcioj kie uzatas hidridon surbaze de aluminio. Natria kalia tartrato same gravas en nutro-industrio.

En biologio, oni uzas ĝin kiel precipitanton en laboroj kun ikso-radia kristalografio kaj ankaŭ kiel ingrediencon en la Reakcianto de Biuret, kiu uzatas por mezuri proteinan koncentriĝon. Ĉi-ingredienco tenas la kuprikajn jonojn en solvaĵo sub determinita alkala pH.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Natria kalia tartrato povas prepariĝi per aldono da 0,5 molaro de natria karbonato al hejtata solvaĵo enhavanta 1 molaron da "kalia bitartrato" (1M KHC4H4O6 : 0.5M Na2CO3). La solvaĵo forfiltriĝas dum hejtado. Ĉi-solvaĵo tiam sekiĝas por precipiti solidan nitrian kalian tartraton, kiel etaj kristaloj.

Pli grandaj kristaloj de Rochelle estas produktitaj sub kondiĉoj de reduktita gravito kaj konvekcio surborde de la usona kosmostacio Skylab.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pierre Seignette (1660-1719), franca kemiisto.
  2. Transduktoroj aŭ energitransformiloj estas aparatoj kiuj transformas unu formon da energio en alian.
  3. Hermann von Fehling (1811-1885) estis germana kemiisto.
  4. Claus Wilhelm Gabriel Nylander (1835-1907) estis sveda kemiisto.