Natria dodekila-benzeno-sulfonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria laŭrila-benzeno-sulfonato
Kemia strukturo de la Natria dodekila-benzeno-sulfonato
Tridimensia strukturo de la Natria dodekila-benzeno-sulfonato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de laŭrila benzeno-sulfonata acido
  • Natria laŭrila benzeno sulfonato
  • Laŭril-benzeno-sulfonato de natrio
Kemia formulo
C18H29NaO3S
CAS-numero-kodo 25155-30-0
ChemSpider kodo 30411
PubChem-kodo 23667983
Fizikaj proprecoj
Aspekto Helflava pulvoro
Molmaso 348,482228 g mol−1
Smiles CCCCCCCCCCCCC1=CC=CC=C1S

(=O)(=O)[O-].[Na+]

Denseco 0,855 - 0,870 g/cm3
Solvebleco Akvo:0.8 mg/ml sub 25 °C
Mortiga dozo (LD50) 650 mg/kg (muso, buŝa)
Merck Index
  • 14, 8612
  • 15,8748
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R37/38 R41 R51
Sekureco S26 S27 S36/37/39 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P301+312, P330, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria dodekila-benzeno-sulfonato, (NDBS) 4-dodekila-p-benzeno-sulfonato de natrioC18H29NaO3S estas organika kombinaĵo derivita el natrio, laŭrata acido kaj benzenosulfonata acido. Ĝi estas flaveca olea likvaĵo, milde toksa, solvebla en akvo kaj uzata kiel surfaktanto kaj emulsianto kun ŝaŭmigaj kaj humidigaj proprecoj.[1].

Ĝenerale ĝi komerce trovatas kiel miksaĵo da interligitaj sulfonatoj kaj ĝi estas la ĉefa komponaĵo de la likvaj sapoj uzataj en lavbutikoj[2]. NDBS estas sensiva al akvomalmoleco kaj ne facile oksidiĝas. Ĝi estas forta ŝaŭmiganto kaj troviĝas kiel komponaĵo de pluraj aldonaĵoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La plejmulto el la dodekilasulfonatoj estas membroj de la lineara alkilaj benzenosulfonatoj, signifante ke la dodekila grupo (C12H25) estas branĉosena. La dodekila grupo ligiĝas al la 4-a pozicio de la grupo benzenosulfonata. Linearaj dodekila-4-benzenosulfonataj anjonoj povas ekzisti laŭ ses izomeroj (ne parolante pri la optikaj izomeroj), depende de la karbono de la dodekila grupo kiu estas aneksita al la benzena ringo.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Bilionoj da kilogramoj ĉiujare produktiĝas. La plej ordinara maniero pri produktado je NDBS estas unue pere de alkiligo de la benzeno uzante fluoridan acidon kiel katalizilon. La dodekilabenzeno purigita (kaj ĝiaj derivaĵoj) estas tiam sulfonigitaj kun sulfura trioksido por estigi la sulfonatan acidon. Sekve, la sulfonata acido estas neŭtraligita per natria hidroksido.

La biodegradebleco de la NDBS estis bone esplorita kaj estas influita de la izomerigo. La salo de lineara katena havas mortigan dozon je 2,3 mg/litro por fiŝoj, ĉirkaŭ 4-oble pli toksa ol la branĉigita kombinaĵo, tamen, la lineara kombinaĵo biodegradiĝas pli rapide, igante ĝin sekura elekto kun la tempopaso. Ĝi rapide biodegradiĝas sub aerobaj kondiĉoj kun duonvivo je ĉirkaŭ 1-3 semajnoj; oksidiva degradiĝo komencas en la alkila kateno. Sub anaerobaj kondiĉoj ĝi degradiĝas tre malrapide aŭ tute ne degradiĝas, igante ĝin ekzisti en pli altaj koncentriĝoj en reziduaj kotoj, tamen, tio ne vere kaŭzas maltrankvilon pro tio ke ĝi rapide degradiĝas en medio kun oksigeno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]