Natria eritorbato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria eritorbato
Kemia strukturo de la
Natria eritorbato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Izoaskorbato de natrio
  • Eritorbato de natrio
  • Natria salo de eritorbata acido
Kemia formulo
C6H7NaO6
CAS-numero-kodo 6381-77-7
ChemSpider kodo 16736142
PubChem-kodo 23683938
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka kristala solido
Molmaso
  • 198,11 g mol−1 (anhidra)
  • 216,13 g mol−1 (unuhidrata)
Fandopunkto 168 °C−170 °C (334 ĝis
338 ; 441 ĝis 443 K)
Bolpunkto 415,8 °C
Solvebleco Akvo:16 g/100 mL
Mortiga dozo (LD50) 5000 mg/kg (muso, buŝa)
Nutroaldonaĵo E316
Memsparka temperaturo 180.4 °C
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H320, H331, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P262, P264, P305+351+338, P332+313, P302+352, P337+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria eritorbato, eritorbato de natrioC6H7NaO6 estas organika natria salo de eritorbata acido, kiu estas stereoizomero de la askorbata acido[1], uzata kiel nutro-aldonaĵo ĉefe en viandoj, birdaĵoj, refreŝigiloj kaj en la nutro-industrio. Kiam uzata en procezitaj viandoj tiel kiel kolbasobulkoj kaj bovaĵoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi akcelas la rapidon en kiu nitrito reduktiĝas al nitrata oksido, tiele faciligante pli rapidan absorbiĝon kaj retenadon de la rozkolorado. Kiel antioksidanto, ĝi prezentas strukturon similan al Vitamino C, kaj ĝi helpas plibonigi gusto-stabilecon kaj malpermesas estigon de kancerogenaj nitrozaminoj. La uzo de eritorbata acido kaj natria eritorbato kiel nutro-konservaĵo plu kreskas en Usono ekde kiam FAO malpermesis la uzon de sulfitoj kiel konservaĵoj en nutraĵoj pro tio ke multaj homoj estas alergiaj al tiuj substancoj.

Natria eritorbato estas produktita ekde sukeraĵoj derivitaj el malsimilaj fontoj, tiel kiel ruĝa beto, sukerkano kaj maizo. Iu urba mito asertas ke natria eritorbato devenas el grundaj tervermoj, tamen, la vero ne trovas evidentaĵojn. Oni kredas ke la origino de tiu legendo venas el ioma simileco de la kemia nomo por la vortoj tervermo kaj fiŝlogaĵo.

Aldonaj aplikoj inkluzivas la disvolviĝon de nutro-suplementoj kiuj povas uzati kiel antioksidantaĵoj[2]. Ekzemple, ĉi-substanco plu uzatas en la disvolviĝo de korodo-inhibantoj por aplikoj en metaloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]