Memsparka temperaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Memsparka temperaturosparka punkto de unu substanco estas la plej malalta temperaturo en kiu ĝi spontanee sparkas sub normala atmosfero sen ekstera sparkofonto, tiel kiel flamo aŭ sparko. Ĉi-temperaturo necesas por provizi la startigo-energion necesan por okazigo de la brulo. La temperaturo en kiu iu kemiaĵo sparkeblas malpligrandiĝas laŭmezure kiel la premo aŭ oksigen-koncentriĝo pligrandiĝas. Kutime ĝi aplikeblas por taksado de brulemaj miksaĵoj.

Memsparka temperaturo de likvaj kemiaĵoj ordinare mezuratas per uzo de 500 mililitra flakono metita sub forno kun kontrolita temperaturo laŭ la procedo priskribita en ASTM E659[1]. Ĉi tiu procezo ankaŭ nomatas temperaturo je membrulo, spontanea aŭ autogena memsparka temperaturo.

Kemia procezo[redakti | redakti fonton]

Kiam brulema substanco eniĝas kontakte kun la aero, ĝi spontanee oksidas, kaj la temperaturo altiĝas, pro tio ke la oksidadoreakcio estas varmoeliga. Kiam la varmodisiĝo iĝas malfacile, kia ajn estas la cirkonstanco, ju pli oni altigas la temperaturon des pli rapide okazas la oksidado, kaj la varmo fordisiĝas pli rapide, ĝis kiam, en certa momento, la varmo eliganta atingas sufiĉan temperaturon kie sparko estiĝas (aŭ perforta oksidado) kaj ekde tiu momento la brulado mem konserviĝas. La temperaturo prezentata nomatas memsparka temperaturo.

Tute certe oni povas kaŭzi memsparkon en solidaj brulmaterialoj (karbono, biomaso, kotono, ktp) grandkvante stokitaj. Efektive, ene de la piloj aŭ stakoj stokitaj, la varmo eligita, kaŭze de oksidado, ne facile fordisiĝas. La temperaturo altiĝas kaj same la oksidado, ĝis kiam la temperaturo atingas la memsparkadon. Tiamaniere ke, la regularo por stokado de solidaj brulaĵoj starigas ke oni devas provizi per krano kaj hoso por akvumi la pilojn, por eviti la trovarmigecon.

Oni devas korekte ne konfuzi ekflama temperaturo kun memsparka temperaturo, ĉefe se oni ne disponas de ambaŭ valoroj determinitaj pere de eksperimentoj aŭ tabeloj. Kiam tiu estas la kazo, oni povas konstati ke ĝenerale la memsparka temperaturo estas pli alta ol la ekflama temperaturo kaj por la plejmulto el la kombinaĵoj ĝi troviĝas inter 200 °C kaj 700 °C.

Ekvacio de memsparkado[redakti | redakti fonton]

La tempo necesa por ke iu materialo atingu la memsparkan temperaturon kiam submetita al varmofluo okazas laŭ la jena ekvacio:

[2]

kie k = termokonduktiveco (W/(m·K)), ρ = denseco (kg/m³), kaj c = specifa varmo kapacito (J/(kg·K)) de la materialo proponata. estas la temperaturo, en Kelvin, la materialo komencas kun (temperaturo de la tuta materialo), kaj estas la varmofluo (W/m²) atribuita al la materialo.

Memsparka temperaturo de kelkaj substancoj[redakti | redakti fonton]

Substanco Temperaturo
Blanka fosforo 30°C
Etero 160°C
Papero 233°C
Dizeloleo 257°C
Butano 287°C
Acetileno 305°C
Vegetaloleo 350°C
Metanolo 455°C
Magnezio 473°C
Benzeno 555°C
Hidrogeno 571°C

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ASTM E659
  2. Principles of Fire Behavior. ISBN 0-8273-7732-0. 1998.