Ekflama temperaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ekflama temperaturo de iu volatila substanco estas la plej malalta temperaturo en kiu ĝi komencas vaporiĝi formante, kune kun la aero, sparkan miksaĵon. Por mezurado de ekflama temperaturo estas necesa iu sparka fonto. En la ekflama temperaturo, la vaporo ĉesas la bruladon kiam la sparka fonto ne plu ekzistas.

La ekflama temperaturo ne devas konfuziĝi kun memsparka temperaturo (kiam sparka fonto ne estas necesa) aŭ kun brulpunkto (temperaturo en kiu la vaporo daŭre brulas post sparkado).

Nek la ekflama temperaturo, nek la brulpunkto dependas de la temperaturo de la sparka fonto, kiu estas multe pli alta.

Likvaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekflama temperaturo estas priskriba karakterizaĵo uzata por distingi memeksparkajn likvaĵojn (samkiel likvan brulaĵon) elde bruligeblaj likvaĵoj. Ĝi ankaŭ karakterizas la bruldamaĝon de likvaĵoj. Likvaĵoj havantaj ekflaman temperaturon malpli ol 37.8 aŭ 60.5 °C (100.0 aŭ 140.9 °F), depende de la normoj uzataj, nomiĝas sparkaj — dum likvaĵoj havantaj ekflaman temperaturon pli alta ol tiu temperaturo nomatas brulaĵoj.

Mekanismo[redakti | redakti fonton]

Ĉia likvaĵo posedas vaporpremon, kiu estas unu funkcio de la temperaturo de tiu likvaĵo. Laŭmezure kiel la temperaturo altiĝas, la vaporpremo kreskas. Kiam la vaporpremo altiĝas, la vaporkoncentriĝo de sparka likvaĵo altiĝas en aero. Tiam, la temperaturo determinas la vaporkoncentrigon de la sparka likvaĵo en la aero.

Iu certa vaporkoncentriĝo en aero necesas por konservi la bruladon, kaj tiu koncentriĝo estas malsimila por ĉiu sparka likvaĵo. La ekflama temperaturo de iu sparka likvaĵo estas la plej malalta temperaturo en kiu estos sufiĉa brulvaporo por sparkado kiam ekzistas sparka fonto.

Mezurado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du bazaj tipoj por mezurado de ekflama temperaturo: malfermita ujo kaj fermita ujo.

En mekanismoj por malfermita ujo la specimeno enhavatas en malfermita ujo kiu tiam varmiĝas, kaj inter la intervaloj iu flamo estas alportita sur la surfaco. Verdire, la mezurita ekflama temperaturo varios kun la alteco de la flamo super la likvosurfaco, kaj en sufiĉa alteco ke la mezurita ekflama temperaturo koincidos kun la brulpunkto. La ekzemplo plej konata estas la Testilo por Malfermita ujo de Klevlando aŭ COC[1].

Ekzistas du tipoj da testiloj por fermitaj ujoj: senekvilibraj, tiel kiel la testiloj de Pensky-Martens kie la vaporoj super la likvaĵo ne estas ekvilibre kun la likvaĵo, kaj ekvilibraj, tiel kiel la Small Scale, pli konataj kiel Setaflash, kie la vaporoj konsideratas en ekvilibra temperaturo kun la likvaĵo. En ambaŭaj kazoj la ujoj estas hermetike fermitaj per kovrilo tra kiu la sparka fonto enmetiĝas. Testiloj por fermitaj ujoj kutime donas pli malaltajn valorojn por la ekflama temperaturo ol tiuj malfermitaj ujoj, (ordinare 5 ĝis 10 °C aŭ 9 ĝis 18 °F pli malaltaj) kaj estas la plej bona rezulto por la temperaturo en kiu la vaporpremo atingas la plej malaltan sparkan limon.

La ekflama temperaturo estas empiria mezurado anstataŭ la fundamente fizika parametro. La mezurita valoro varios kun la variaĵoj de aparato kaj testoprotokolo, inklude de temperatura talusorapido (en aŭtomataj testiloj), tempo akceptebla por la ekvilibro de la specimeno, volumeno de la specimeno kaj agitiĝo de la specimeno.

Metodologio por determinado de ekflama temperaturo de iu likvaĵo specifiĝas en multaj normoj. Ekzemple: testoj por la metodo per fermita ujo de Pensky-Martens estas detale priskribita en la metodoj ASTM D93[2], IP34, ISO 2719[3], DIN 51758[4], JIS K2265 aŭ AFNOR M07-019[5]. Determinado de ekflama temperaturo pere de Small Scale fermita ujo estas detale raportita en ASTM D3828[6] kaj D3278, EN ISO 3679[7] kaj 3680, kaj IP 523[8] kaj 524.

Referencoj[redakti | redakti fonton]