Natria lignosulfonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Natria lignosulfato
Sodium lignosulfonate.png
Kemia strukturo de la
Natria lignosulfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de sulfonata acido
  • Lignosulfonato de natrio
CAS-numero-kodo 8061-51-6
PubChem-kodo 25113562
Fizikaj proprecoj
Aspekto Flava aŭ bruna pulvoro
Molmaso 534.51 g mol−1
Smiles
Bolpunkto >200 °C (malkomponiĝas)
Solvebleco Akvo: solvebla
Mortiga dozo (LD50) 500 mg/kg (muso, buŝa)[1]
Sekurecaj Indikoj
Sekureco S24 S25
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P305+351+338, P313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria lignosulfatolignosulfato de natrio estas komerce disponebla kiel bruna senforma pulvoro[3], senodora kaj ne higroskopa. Ĝi estigas koloidajn solvaĵojn aŭ dispersojn kun akvo, sed ne estas solvebla en organikaj solvantoj. Lignosulfatoj estas biopolimeroj, ili estas saloj de lignosulfonata acido kiu formiĝis dum la sulfita metodo de lignopulpo.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

La lignosulfatoj estas varikomponaj pro tio ke la lignoj estas malsamaj, la volumo de la lignina degradado povas esti malsama kaj malsamaj nombroj da sulfonataj grupoj povas esti aldonitaj. La lignino estas polimero kun diversaj longo kaj komponado, kaj unu fundamenta strukturo estas la hidroksofenila propano. Ĝi enhavas multajn fenolajn ringojn kaj metoksajn grupojn. La distribuado de grupoj polaraj kaj nepolaraj, inkluzivante la hidroksilan kaj sulfonata-acidan grupon dum degradado, decidas la proprecojn de iu aparta lignosulfato.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Natria lignosulfato uzatas en nutro-industrio kiel senŝaŭmiga agento por produktado de papero, gluaĵoj kaj listeroj uzataj en manĝo-procezoj. Ĝi posedas anti-mikrobajn kaj konservativajn proprecojn, kaj uzatas kiel ingredienco en besto-manĝaĵoj. Ĝi same uzatas en konstruado, ceramiko, minerala pulvoro, kemia industrio, tekstila (leda) industrio, metalurgia industrio, petrola industrio, materialoj por fajro-malakceliloj, kaŭĉuka vulkanizado kaj organika polimerigo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Handbook of Fillers, Extenders, and Diluents, Michael Ash, Irene Ash
  2. PubChem
  3. Food Chemicals Codex, Institute of Medicine (U.S.). Committee on Food Chemicals Codex