Natria miristilo-etera sulfato
Natria miristilo-etera sulfato | |||
![]() | |||
Kemia strukturo de la Natria miristilo-etera sulfato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | (OCH2CH2)n OSO3Na | ||
CAS-numero-kodo | 25446-80-4 | ||
PubChem-kodo | 23682189 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Pale flava likvaĵo | ||
Molmaso | 448,590 g mol−1 | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Damaĝa | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H312, H315, H318, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P262, P264, P280, P302+352, P305+351+338, P310, P321, P332+313, P362 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria miristilo-etera sulfato, miristilo-etera sulfato de natrio aŭ CH3(CH2)12CH2
(OCH2CH2)nOSO3Na estas miksaĵo da organikaj kombinaĵoj, pale flava likvaĵo kun sapigaj kaj surfaktantaj proprecoj. Ĝi trovatas en multaj kosmetikaĵoj tiel kiel sapoj, tualetsapoj, ŝampuoj[1] kaj dentokremoj. Ĝi estas malaltkosta kaj efika ŝaŭmigagento[2]. Ordinate uzata en multaj likvaj sapoj, miristilo-etera sulfato de natrio konsistas je pluraj intime rilataj kombinaĵoj. Kelkfoje la nombro da unuoj de etileno-glikola etero.
Produktado[redakti | redakti fonton]
Miristilo-etera sulfato de natrio estas tre simila al natria laŭretera sulfato; la sola diferenco estas du pliaj karbonoj en la porcio de la grasalkoholo en la hidrofoba vosto. Ĝi manufakturiĝas per etoksiligo de la miristata alkoholo. Sinsekve, la fina hidroksila grupo konvertiĝas al sulfato per traktado kun klorosulfata acido.
Sekureco[redakti | redakti fonton]
Tiel kiel aliaj etoksilatoj, miristilo-etera sulfato povas fariĝi malpurigita per 1,4-dioksano dum produktado, kiu estas konsiderata hipoteze kancerogena de la Internacia Centro por Esplorado pri Kancero.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- EWG
- Paula's choice
- Herbaliz[rompita ligilo]
- ChemNet
- Live Strong
- Paula's choice
- Surfactants in Household Detergents: Detergents, Heng-Mo Chu
|
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Our LONG HAIRitage: Bringing Peace and Health to Your Head, Roger Sigler
- ↑ Industrial Surfactants, 2nd Ed.: An Industrial Guide, Ernest W. Flick