Natria perkarbonato
Natria perkarbonato | ||||
Kemia strukturo de la Natria perkarbonato | ||||
3D Kemia strukturo de la Natria perkarbonato | ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 15630-89-4 | |||
ChemSpider kodo | 13399092 | |||
PubChem-kodo | 159762 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blanka solido | |||
Molmaso | 156,982 g mol−1 | |||
Smiles | [Na+].[O-]C(=O)OO | |||
Solvebleco | Akvo:150 g/l | |||
Mortiga dozo (LD50) | 1034 mg/kg (muso, buŝa) | |||
Ekflama temperaturo | Ne bruliva | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R8 R22 R36 R38 R41 | |||
Sekureco | S3 S8 S17 S26 S37/39 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H272, H302, H318 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P220, P221, P264, P270, P280, P310 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria perkarbonato aŭ perkarbonato de natrio estas kemia adukto de natria karbonato kaj hidrogena peroksido kun formulo 2 Na2CO3•3 H2O2, blanka aŭ senkolora kristala substanco, higroskopa kaj tre solvebla en akvo. Ĝi uzatas kiel eko-akordigebla puriga substanco kaj kiel fonto en laboratorio por preparado de hidrogena peroksido anhidra.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Ĉi-produkto enhavas la anjonon karbonatan kaj oni ne devas konfuzi kun natria perokso-karbonato aŭ Na2CO4 kaj natria perokso-dukarbonato aŭ Na2C2O6, kiuj enhavas malsamajn anjonojn.
Natria perkarbonato estis unue preparita, en 1899, fare de la rusa kemiisto Sebastian Moiseevich Tanatar (1849-1917)[2]. Ĉe meditemperaturo, solida natria perkarbonato prezentas ortoromban kristalstrukturon, kun Cmca kristalografa spacogrupo[3].
Produktado
[redakti | redakti fonton]Natria perkarbonato estas industrie produktata per reakcio de natria karbonato kaj hidrogena peroksido sekvata de kristaliĝo. Same, seka natria karbonato povas senpere traktiĝi per koncentrita solvaĵo de hidrogena peroksido. La monda kapablo pri produktado de ĉi-substanco estas taksita je pluraj centoj da miloj de tunoj dum 2004. Laboratorie, ĝi estas preparebla per traktado de la du substancoj akompanata de pH kontrolo.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Kiel oksidigagento, natria perkarbonato estas ingredienco alesta en pluraj domoj kaj purigaj produktoj por lavbutikoj, inkluzive de klorosenaj produktoj uzataj de kelkaj famaj markoj. Dissolvita en akvo, ĝi estigas miksaĵon da hidrogena peroksido (kiu eventuale malkomponiĝas en akvo kaj oksigeno) kaj natria karbonato.
Natria perkarbonato povas esti uzata en organikaj sintezoj kiel konvena fonto de anhidra hidrogena peroksido (aŭ H2O2), ĉefe en solvantoj kiu ne kapablas dissolvi la karbonaton, sed povas ekstrakti el ĝi la hidrogenan peroksidon.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]Reakcio
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Organic Chemistry Portal
- Sigma Aldrich
- Chemistry in your cupboard
- Mistral Industrial Chemicals
- Chemical Book
- American Elements
- Handbook of Detergents, Part F: Production, Uri Zoller, Paul Sosis
- Boron Compounds—Advances in Research and Application: 2013 Edition
- Codex Alimentarius: Milk and milk products, Joint FAO/WHO Codex Alimentarius Commission
|