Natria dehidroacetato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria dehidroacetato
natria dehidroacetato
Kemia strukturo de la
Natria dehidroacetato
Alternativa(j) nomo(j)
Natria salo de dehidroacetata acido
Kemia formulo
C8H7NaO4
Aspekto Blanka polvo senodora
CAS-numero-kodo 4418-26-2
PubChem-kodo 44135708
Fizikaj proprecoj
Molmaso 190.13 g mol−1
Nutro-aldonaĵo E266[1]
Fandopunkto 295 °C (malkomponiĝas)
Mortiga dozo (LD50) 500 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P330, P301+312, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria dehidroacetato, dehidroacetato de natrioC8H7NaO4 estas organika kombinaĵo el natrio kaj dehidroacetata acido, nutro-aldonaĵo kaj konservanto, kiu evitas degradiĝon kaj plilongigas nutrostokigon. Ĝi posedas fortan antibiotikajn proprecojn kaj pli fortan kaj pli ampleksan bakteristazan agadon, prezentas bonajn rezultojn en acida, neŭtrala kaj alkala kondiĉoj; estas forta inhibanto de bakterioj, fermentigoj kaj ŝimoj.

Ĝi estas tre efika en malaltaj koncentriĝoj kaj havas bonajn efektojn ĉe lumo kaj varmorezisto. Ĝi ne malkomponiĝas pro alta temperaturo aŭ kuirado, estas ne volatila, sengusta kaj senodora.

En kosmetikaĵoj kaj person-plibeligaj produktoj, natria dehidroacetato kaj dehidroacetata acido uzatas en formulaĵoj de granda variado da beligaĵoj, inkluzive de kremoj por bano, haŭto, solprotektado, odoraĵoj, razado, produktoj por hararo kaj ungoj, samkiel ŝminkaĵoj kaj vizaĝokremo.

Natria dehidroacetato estas neakordigebla kun oksidagentoj. Ĝia pH de akvosolvaĵo 1% estas 8. Ĝi estas ne toksa kaj sekura, ne prezentas aldonajn gustojn al nutraĵoj kaj malpermesas ĝian rancecon plilongigante ĝian stoka periodo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FoodChem. Arkivita el la originalo je 2015-05-19. Alirita 2015-08-24.
  2. Alfa Aesar