Natria klorito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Natria klorito
Na+.svg Chlorition.png
Kemia strukturo de la
Natria klorito
Sodium ion.png Chlorite-3D-vdW.png
3D Kemia strukturo de la
Natria klorito
Sodium chlorite 450g.jpg
Blankaj kristaloj de
natria klorito
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
NaClO2
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 22860
PubChem-kodo 23668197
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj sendoraj kristaloj
Mola maso
  • 90.442 (anhidra)
  • 144.487 (trihidrata) g mol−1
Denseco 2468 g/cm3
Fandopunkto
  • anhidra malkomponiĝas
    ĉe 180–200 °C
  • trihidrata malkomponiĝas
    ĉe 38 °C
Solvebleco
  • Akvo:75.8 g/100 mL (25 °C)
  • 122 g/100 mL (60 °C)
Nesolvebleco
Acideco (pKa) 10-11
Mortiga dozo (LD50) 350 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Merck Index 15,8735
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R22 R24 R26 R32 R34 R50
Sekureco S17 S26 S36/37 S39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H314, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P280, P301+330+331, P304+340, P305+351+338, P310, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria klorito, klorito de natrioNaClO2 estas kemia neorganika kombinaĵo rezultanta el reakcio inter natria hidroksido kaj klorita acido. Ĝi estas iomete higroskopa, estigante kristalojn aŭ flokojn kiuj ne aglomeriĝas. Ĝi estas potenca oksidanto, tamen ĝi ne eksplodas per perkutado, escepte kiam en kontakto kun oksidebla materialo. Ĝi estas tre solvebla en akvo kaj ĝenerale produktas kristalojn trihidratajn, kiuj senhidratiĝas sub 38 °C. Ĝi uzatas kiel blankigagento en tekstila industrio, fabrikado de paperpulpo kaj kiel desinfektilo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Ĝi estas sintezebla pere de reakcio inter klora duoksido kaj kaŭstika sodo
  • Ĝi estas sintezebla pere de reakcio inter klora duoksido kaj kaŭstika sodo

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

  • La kristaloj facile senhidratiĝas per malmulte da hejtado:
  • Per varma akvo, ĝi tute malkomponiĝas
  • Ĝi estas forta oksidanto en acida medio:

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa uzo de natria klorito estas por produktado de klora duoksido kiel blankigagento en tekstila industrio kaj fabrikado de paperpulpo. Ĝi same uzatas kiel desinfektilo por akvotraktado en urbaj instalaĵoj post konvertado al klora duoksido. Iu avantaĝo de ĉi-metodo, kompare al la plej uzata kloro, estas na neproduktado de organikaj infektaĵoj, malpermesante produktadon de trihalometanoj tiel kiel kloroformo. Klora duoksido estigita el natria klorito estas aprobata de FDA sub kelkaj kondiĉoj kiel akva desinfektilo por lavado de fruktoj, vegetaloj kaj hejmuzoj.

Kombinita kun zinka klorido, natria klorito ankaŭ trovas uzon kiel komponanto en terapeŭtikaj substancoj, buŝlavado, dentrokremoj, ĝelaĵoj, buŝaj sprajiloj, konservantoj de okulgutoj, kaj por purigo de solvaĵoj por kontakto-lensoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj kloritoj estis unue identigitaj de Millon[2] antaŭ pli ol cent jaroj. Li estigis alkalan absorbaĵon de verda-flaveca gaso formita per parta reduktiĝo de kloro. Millon kredis ke li estis produktinta gason enhavantan la kloran trioksidon aŭ Cl23. Tamen, la formulaĵo de Millon ne estis akceptita, kaj en 1881, Garzarolli-Thurnlackh elmontris ke la gaso tiam konata kiel gaso de Millon verdire estis miksaĵo de klora duoksido kaj kloro. La klorito estis rezulto el hidrolizo de la klora duoksido kiu donas sammoluman miksaĵon de klorito kaj klorato.

En 1921, E. Schmidt[3] malkovris ke la celulozaj fibroj povas puriĝi per uzo de klora duoksido. Bedaŭrinde, klora duoksido estas forte eksplodema en altaj koncentriĝoj. Do, la malkovrintoj komencis serĉi pli sekurajn kaj ekonomiajn manierojn pri produktado de klora duoksido por blankigaj celoj. La unua kompanio kiu enkondukis natrian kloriton tiucele estis Mathieson Chemical Corporation[4]. En 1960, natria klorito fariĝis la norma materialo en Usono anstataŭingante la hidrogenon. En la sekvaj jaroj aliaj uzoj por natria klorito estis malkovritaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]