Natria siliciido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria siliciido
Kemia strukturo de la
Natria siliciido
Kristala strukturo de
natria siliciido
Alternativa(j) nomo(j)
Natria salo de silicio
Kemia formulo
Na≡Si, Na2Si, Na4Si4
CAS-numero-kodo 12164-12-4
Fizikaj proprecoj
Aspekto Nigra solido aŭ griza kristalo
Molmaso 51,08 g mol−1
Sekurecaj Indikoj
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H312, H315, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P262, P280, P305+351+338, P337+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Natria siliciido, siliciido de natrioNa≡Si, Na2Si, Na4Si4 estas binara neorganika kombinaĵo konsistanta je natrio kaj silicio disponebla laŭ multoblaj konfiguracioj (NaSi, Na2Si, Na4Si4). Ĝi estas nigra solido aŭ griza kristala materialo, kiu spontanee reakcias kun akvo eligante gasan hidrogenon kaj akva solvaĵo de natria silikato laŭ ekzoterma reakcio (175 kJ/mol).

Ĉi propreco de la natria silicido igas ĝin utila kiel solida fuelo ĉar ĝi estas malmultekosta por sintezi, ĝi estas kreita ekde memsubteneblaj materialoj, ne polucias la vivmedion kaj generas nur bonfarajn flankproduktojn pere de starigitaj komercaj revendoj.[1]

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj kombinaĵoj inter alkalaj metaloj kaj siliciaj derivaĵoj jam estas preparitaj. Magnezio, zinko, kalcio, kalio, boro estas nur kelkaj el ili kun komerca intereso, kiuj povas generi silanojn, boranojn kaj aliajn produktojn trovatajn en la merkato. La plej granda problemo dum la sintezo de NaSi estas la neceso de hejtado en fermita sistemo por preventi la kondensiĝon de natrio en malvarmaj lokoj. Konvencie, por preparado de polikristala NaSi pulvoro, troo da natrio estas hejtata kun silicio en molibdena tubo veldo-fermita kaj hejtata dum tri horoj je 500 .[2]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Mayeri kaj liaj kompaniuloj estigis natrian siliciidon per interagado de silicio kaj natrio sub alta temperaturo[2]. Natria siliciido estas tiel pirofora ke ĝi povas spontanee ekbruli en la aero. Pli ĵusaj esploroj elmontras ke ĝi estas sensiva al aero kaj humideco:

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Per interagado de silicia duoksido kaj elementa natrio ĉe alta temperaturo:

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Natria siliciido facile reakcias kun akvo eligante gasan hidrogenon:

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • En ĉeesto de oksigeno, natria siliciido estiĝas en silikaton:
  • Oni ĝenerale konsentas ke la reakcio inter siliciido de natrio kaj akvo estas tiel fulma kaj eksplodema, tiel ke la reakcivarmo povas spontanee ekbruli la hidrogenon ĵus formitan, tiel kiel okazas en la reakcio de alkala metalo kun akvo.[2]
  • Na2Si2O5 kutime uzatas en la fabrikado de sapoj kaj gluaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]