Dunatria fosfato
Dunatria fosfato | ||
![]() | ||
Kemia strukturo de la Dunatria fosfato | ||
![]() | ||
3D Kemia strukturo de la Dunatria fosfato | ||
Kemia formulo | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo |
| |
ChemSpider kodo | 22625 | |
PubChem-kodo | 24203 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Blanka kristala solido, senodora | |
Molmaso |
| |
Fandopunkto | 250 °C (482 °F; 523 K) malkomponiĝas | |
Denseco | 1.52 g/cm3 | |
Acideco (pKa) | 12,35 | |
Mortiga dozo (LD50) | 17000 mg/kg (rato, buŝa) | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P280, P305+351+338, P321, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Dunatria fosfato, fosfato de natrio dubaza aŭ Na2HPO4 estas neorganika kombinaĵo konsistanta je natrio, fosforo kaj oksigeno, dubaza salo de fosfata acido kaj natria hidroksido, konata plurforme tiel kiel anhidra, du-, hepta-, okta- kaj dodeka hidrata. Ĉiuj estas akvosolveblaj pulvoroj, kaj la anhidra salo estas tre higroskopa. La pH de la dunatria fosfato en akvosolvaĵo kuŝas inter 8.0 kaj 11.0 signifante ke ĝi estas milde baza:
Sintezoj[redakti | redakti fonton]
- Neŭtraligo de fosfata acido diluita kaj natria hidroksido:
- Reakcio de la ununatria fosfato kaj natria hidroksido:
- Natria bikarbonato reakcias kun kalcia fosfato unubaza por estigi dunatrian fosfaton:
Reakcioj[redakti | redakti fonton]
- La kristaloj de dunatria fosfato perdas akvon sub hejtado:
- En pli altaj temperaturoj ĝi transformiĝas en pirofosfatan acidon:
- Ĝi reakcias kun fosfata acido por estigi la ununatrian hidrogenan fosfaton:
- Dunatria fosfato reakcias kun alkaloj:
- Dunatria fosfato plenumas kelkajn reakciojn pri duobla interŝanĝo kun kalcia klorido:
- Nekompleta neŭtraligo per kalcia klorido:
- Reakcio pri duobla interŝanĝo per arĝenta nitrato:
Uzoj[redakti | redakti fonton]
Dunatria fosfato uzatas kune kun trinatria fosfato en nutro-industrio kaj akvotraktado. En nutraĵoj, ĝi uzatas por kontrolo de la pH, ĉar ĝia apliko evitas koaguliĝon en la preparado de densigita lakto. Simile, ĝi uzatas kiel anti-aglomerada aldonaĵo en pulvorigitaj produktoj. Ĝi same uzatas en desertoj kaj pudingoj, samkiel tritika kremo por plirapidigi kuirtempon, kaj densigo de rapidofaraj pudingoj. En akvo traktado, ĝi malrapidigas la formiĝon de kalciaj krustoj. Ĝi same uzatas en kelkaj likvo-sapoj kaj purigagentoj.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Livestrong
- Healthline
- Sigma Aldrich[rompita ligilo]
- Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 3, George A. Burdock
- Gardner's Commercially Important Chemicals: Synonyms, Trade Names, and ..., G. W. A. Milne
- Food Additives Handbook, Richard J. Lewis
- Dairy Science and Technology: Principles and Applications, Fondation de technologie laitière du Québec
- Dictionary of Food Ingredients, Y. Hui
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|