Natria azido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natriazido
Kemia strukturo de la
Natria azido
Kristala strukturo de la
Natria azido
3D Kemia strukturo de
natria azido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Azido de natrio
  • Natria azido
Kemia formulo
NaN3
CAS-numero-kodo 26628-22-8
ChemSpider kodo 30958
PubChem-kodo 33557
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora kaj blankaj
kristaloj, sendora,
heksagona strukturo
Molmaso 65,0099 g mol−1
Denseco 1.846 (20 °C) g/cm3
Fandopunkto 275 °C (527 ; 548 K)
eksploda malkomponiĝo
Solvebleco
Acideco (pKa) 4,8
Ekflama temperaturo 300 °C (572 ; 573 K) °C
Sekurecaj Indikoj
Risko R28 R32 R50/53
Sekureco S(S1/2) S28 S45 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H310, H373, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P273, P280, P301+310, P330, P302+352, P310, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria azido, azido de natrioNaN3 estas neorganika kombinaĵo el nitrogeno kaj natrio, senkolora salo, gasestiganto en multaj aersakaj sistemoj. Ĝi estas deirpunkto por preparado de aliaj azidaj komponaĵoj, ĉi jona substanco estas alte akvosolvebla kaj tre serioze toksa. Ĝiaj solvaĵoj enhavas minimumajn kvantojn da HN3, kiel priskribita laŭ la sekva ekvilibro:

N3 + H2O HN3 + OH K = 10−4.6

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Theodor Curtius (1857-1928) kaj Johannes Thiele (1865-1918) disvolvis procezon pri produktado de natria azido, kie iu nitrita estero konvertiĝas al natria azido per uzo de hidrazino. Ĉi-metodo utilas por laboratoria preparado de natria azido, kiu okazas en du etapoj:

C2H5ONO + N2H4-H2O + NaOH → NaN3 + C2H5OH + 3 H2O
  • Alia plej ordinara sintezo de natria azido estas la Procezo Wislicenus, kiu okazas en du etapoj kun amoniako. En la unua etapo, la amoniako konvertiĝas al sodamido[1]:
  • Preparado de sodamido ekde metala natrio kaj amoniako anhidra:
  • Alia metodo estas pere de reakcio inter la sodamido kaj natria nitrato:
  • Per varmigo, nitra azido malkomponiĝas en natrion kaj amoniakon kun granda varmoeligo:
  • Same oni povas sintezi pere de reakcio de hidrazino kaj "natria azido":

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Oni povas prepari amonian azidon ekde reakcio inter amonia klorido kaj natria azido:

Traktado de natria azido kaj fortaj alkaloj rezultas en korespondanta acido, la azida acido:

Natria azido ne povas fandiĝi, tamen ĝi rapidege malkomponiĝas en metala natrio kaj nitrogena gaso ĉirkaŭ 300 °C. Ĉi-konduto uzatas en la sistemo de aersako, kiam elektra malŝarĝo ekpafita per fizika trafo en aŭtomobiloj varmigas la salon kun liberigo de nitrogeno kaj ekspansiante la aersakon. La metala natrio estigita estas potenca danĝero al uzantoj, kaj en aŭtomobiliaj aersakoj ĝi konvertiĝas, per reakcio kun aliaj reagantoj, tiel kiel KNO3 kaj SiO2, en inertan vitraĵon de alkala silikato.

Natria azido same uzatas en organikan sintezon por enkonduko de la funkcia grupo azida per forigo de halogenido. La funkcia grupo poste povas konvertiĝi al amino per reduktado kun LiAlH4, aŭ terciara fosfino samkiel "trifenilfosfino" en la Reakcio de Staudinger.

Natria azido povas malkomponiĝi per traktado kun acida solvaĵo de natria azido:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Organic Azides: Syntheses and Applications, Stefan Bräse, Klaus Banert