Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria selenido, selenido de natrio aŭ Na2Se estas neorganika kombinaĵo de natrio kaj seleno, trovata sub la formo de blanka aŭ ruĝeca pulvoro kaj malagrabla odoro, kiu reakcias kun akvo donante natrian hidrogenan selenidon kaj natrian hidroksidon. Ĝi estas toksa substanco kiu povas kaŭzi damaĝojn al sano dum longedaŭra aŭ ripetata ekspozicio. Ĝi same estas tre danĝera al akvavivo kaj vivmedio, kies efektoj estas malfacile solveblaj.
Kaj natria selenato kaj natria selenido klasiĝas kiel danĝeraj kaj toksaj al vivmedio. Ili povas estis kancerogenaj kaj genotoksaj, kaj povas kontribui por reproduktivaj kaj disvolviĝaj malordoj en bestoj kaj homoj.[2] Malgraŭ tio, ili estas la ĉefaj formoj de la mineralo nuntempe trovataj en komerco.
Selenaj derivaĵoj apartenas al tiu grupo da dietaj suplementoj malpermesitaj de "Usona Agentejo por Protektado de la Vivmedio" (EPA) en kvantoj superaj ol 50 ppm. Ĉar seleno trovatas en vegetalaj plantoj, ĝi konatas pro ties antioksidigaj aktivecoj. Esploroj plenumitaj konfirmas ke ĝi povas esti bonfara en pluraj kazoj tiel kiel kancero, kormalordoj, kogna malkresko, kataraktoj kaj okula makuldegeneriĝo, lipherpetoj kaj zosteroj, kaj ostoartritoj.[3]