Tiopentalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiopentalo
Plata kemia strukturo de la
Tiopentalo
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P301+310, P330, P405
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tiopentalo (Trapanal®), ankaŭ Pentotalo, kiel natria salo konata kiel natria pentotalo, estas tuj efika hipnotilo (dormigaĵo) el serio de barbituratoj sen analgeziaj efikoj.

Apliko[redakti | redakti fonton]

Oni uzas ĝin precipe en la anestezo por enkonduko al kompleta narkozo ĉe senkomplikaj pacientoj (tio estas: ne havantaj kor- aŭ pulmomalsanojn). En la "intensiva medicino", oni uzas ĝin kiel daŭran infuzaĵon kiel ultima ratio (lasta rimedo) por malaltigo de cerbopremo aŭ por trarompo de Status epilepticus. En Usono, oni uzas ĝin por antaŭpreparo por ekzekuto de veneninjekto. Tiopentalo estas konata kiel "vereca serumo"[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jurox[rompita ligilo]
  2. Vera serumo estas kolokva alnomo por ajna nivelo de psikoaktivaj medikamentoj uzataj por atingi informojn el homoj kiuj alimaniere ne kapablas aŭ ne deziras doni ilin.