Hipnoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Photographic Studies in Hypnosis, Abnormal Psychology (1938)

Hipnoto (kaj hipnozo)[1]hipnotado estas stato de konscio, kiu igas homojn aŭskulti sugestiojn kun malpli da kritika pensado ol en kutima stato. Sugestio estas ideo prezentita al hipnotigato fare de hipnotiganto, por ke la ideo transformiĝu en sintenon, agon aŭ konvinkon, kiuj povas daŭre ekzisti eĉ post la hipnota stato. La efikoj de hipnotigado estas uzataj en spektakloj, ekzemple kiam oni forgesigas ion aŭ sentigas ion, sed ankaŭ en medicino, ekzemple por ignorigi senton de doloro aŭ ĉesigi malbonan kutimon kiel fumadon.[2][3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La aŭstria kuracisto Franz Friedrich Anton Mesmer elpensis la teorion de animala magnetismo ĉirkaŭ la jaro 1770 por klarigi la efikojn de hipnotado. Hipnotado igis lin fama en Francujo, kaj lia teorio diskoniĝis en la mondo. Laŭ la teorio, estas nevidebla fluaĵo en ĉiuj organismoj, kies regado povas kontraŭbatali multajn malsanojn. Hodiaŭ, sciencistoj konsentas ke la teorio de animala magnetismo estas erara, kvankam la efikoj de hipnotado daŭre estas observeblaj.[2]

Tekniko[redakti | redakti fonton]

La hipnota stato similas al duondormado, sed la persono ne dormas kaj restas konscia. Oni estas hipnotigata per ripeta simpla agado, kiel kurado sur konata vojo aŭ longa aŭtomobila veturado.[3] Iu en hipnota stato fokusiĝas nur pri io, kaj poste havas la impreson ke tempo forflugis.

Hipnotigantoj povas ekigi tiun staton ĉe iu alia per diversaj iloj kiel pendolo, sed kutime nur la voĉo estas uzata. Hipnotigato bezonas koncentriĝi, tial komforta sofo kaj trankvila loko helpas. Kiam la hipnota stato estas atingita, la hipnotiganto povas doni sugestiojn (kiel ideojn, pensojn, sentojn) al la hipnotigato, kiu aŭskultos ilin.[2]

Ne eblas doni sugestiojn kontraŭ la volo de la hipnotigato.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

En medicino, hipnotado estas uzata por kvar grandaj aferoj: [3]

  • Kontraŭ doloroj, ekzemple en gravedeco
  • Regado de kutimoj, ekzemple kontraŭ fumado, alkoholo kaj tropezo
  • Medicinaj analizoj
  • Psikoterapio kontraŭ timoj

Hipnozo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

E. James Lieberman, en sia artikolo Zamenhof, psikologie: de Freud al Piron,[4] el la vidpunkto de la psikologio skizas paralelojn inter Esperanto kaj la teorioj de Sigmund Freud. Tre interesa estas la paralelo kiun oni establas inter la figuroj de Freud kaj Zamenhof, judaj, kleraj, movadistoj, kuracistoj, fumantoj..., kaj ambaŭ parolas pri "la afero" (germane "die Sache").[5] Kaj same pri la diferencoj, dum Freud klopodas teorion, Zamenhof preferas la kreadon de praktika solvo. Alia paralelo estas establita inter Esperanto kaj hipnozo, ambaŭ duarangaj aferoj en la celoj de la du pioniroj: ambaŭ praktikoj estas malhelpataj pro ĉarlatana etoso, kiel simplaj praktikaj solvoj, pro senklereco kaj pro manko de mona aŭ morala subteno.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ambaŭ ebloj en PIV.
  2. 2,0 2,1 2,2 La veroj kaj malveroj pri hipnoto. Scivolemo. Arkivita el la originalo je 2018-02-25. Alirita 2018-02-25.
  3. 3,0 3,1 3,2 La forto de la hipnoto. Esperanta Retradio. Arkivita el la originalo je 2018-02-25. Alirita 2018-02-25.
  4. E. James Lieberman, Zamenhof, psikologie: de Freud al Piron En La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 438-442.
  5. Samloke, pp. 439-440.
  6. Samloke, paĝo 440.