Natria unufluorofosfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria monofluorofosfato
2D Kemia strukturo de la
Natria unufluorofosfato
3D Kemia strukturo de la
Natria unufluorofosfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de fluorofosfata acido
  • Dunatria unufloro-fosfata acido
Kemia formulo
Na2PFO3
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 22686
PubChem-kodo 24266
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka pulvoro
Molmaso 143,95 g mol−1
Smiles
Denseco 2,6 g/cm3
Fandopunkto 625 °C (1,157 ; 898 K)
Solvebleco Akvo:25 g/100 mL
Nesolvebleco insoluble in ethanol, ether
Mortiga dozo (LD50) 502 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko R20 R21 R22
Sekureco S36 S37 S38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H312, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria unufluorofosfato, monofluorofosfato de natrioNa2PFO3 estas neorganika oksokombinaĵo de natrio, fluoro kaj fosforo, senodoraj kaj senkoloraj kristaloj solveblaj en akvo, kaj uzatas kiel ingredienco en dentokremo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Ĉi-procezo inkludas la rompon de pirofosfataj ligiloj, simile al hidrolizo. Natria unufluorofosfato ankaŭ povas prepariĝi per traktado de kvarnatria pirofosfatodunatria fosfato kun fluorida acido:

En la laboratorio, natria unufluorofosfato prepareblas per hidrolizo de dufluorofosfataj jonoj[2] kaj natria hidroksido:

Historio[redakti | redakti fonton]

Natria unufluorofosfato estis unue priskribita en 1929 far la germana kemiisto Willy Lange (1900-1976)[3], kiu, tiam studis en la Universitato de Berlino. Liaj vanaj provoj je preparado de libera unufluorofosfata acido kondukis lin al kontrolado pri la stabileco de ĝiaj esteroj. Kune kun Gerda von Kruger[4], unu el lia lernantaro, Lange tiam sintezis la duetilan fluorofosfaton kaj kelkaj analogoj, kiuj montriĝis tre toksaj, ĉefe rilate al nervaj agentoj.

En la jardeko 1930, Gerhard Schrader (1903-1990)[5], laborante por la germana kompanio IG Farben, provis disvolvi sintezan insekticidon. Liaj esploroj baziĝis sur esterojn de fosfata acido kaj rezultis en akcidenta malkovro de iu nervagento tiel kiel la duizopropila fluorofosfato, Tabun[6], Soman[7] kaj Sarin[8].

Intertempe, Lange, kiu estis edziĝinta al juda virino, elmigris el Germanio al Usono kaj komencis labori por la kompanio "Procter and Gamble". En 1947, li kaj Ralph Livingston el kompanio "Monsanto" publikigis la preparadon de la liberaj fluorofosfata acidoj kaj menciis la uzon de kelkaj toksaj esteroj de la unufluorofosfata acido (kiel la duizopropila fluorofosfato) en la traktado de glaŭkomo kaj myasthenia gravis[9].

La tre konata tokseco de ĉi-esteroj kondukis al timoj tiel ke la simplaj saloj estus toksaj, kaj tiaj timoj malebligis ajnan grandskale komercan uzon de la saloj. En 1950, sub la sponsorado de la fabrikantoj de la komponaĵoj, Ozark Chemical Company, la tokseco de la natria unufluorofosfato estis studita de Harold Hodge (1904-1990), en la Universitato de Roĉestro, kiu inkluzivis anti-kariaj testoj. En 1967, Colgate-Palmolive arkivis plurajn patentojn pri la uzo de la natria unufluorofosfato en dentokremoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PubChem
  2. Nist
  3. NCBI Resources
  4. Carboxylic Acids—Advances in Research and Application: 2012 Edition
  5. Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-30. Alirita 2015-09-29.
  6. Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-30. Alirita 2015-09-29.
  7. Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-29. Alirita 2015-09-29.
  8. Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-29. Alirita 2015-09-29.
  9. Toxipedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-29. Alirita 2015-09-29.