Natria dutionato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria dutionato
Kemia strukturo de la
Natria dutionato
3D Kemia strukturo de la
Natria dutionato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de dutionata acido
  • Dutionato de natrio
Kemia formulo
Na2S2O6
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 128833
PubChem-kodo 146045
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka kristala pulvoro
Molmaso
  • 206,106 g mol−1
  • 242,13849 g mol−1 (duhidrata)
Denseco 2,189 g/cm3
Fandopunkto
  • 52 °C (duhidrata)
  • 190 °C (374 ;
    463 K) (malkomponiĝas)
Bolpunkto 267 °C (513 ;
540 K) malkomponiĝas
Solvebleco|Akvo
  • 6.27 g/100 mL (0 °C)
  • 15.12 g/100 mL (20 °C)
  • 64.74 g/100 mL (100 °C)
Sekurecaj Indikoj
Risko[1] R26
Sekureco[1] S36/37/38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H251, H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P235+410, P264, P270, P280, P330, P301+312, P407, P413, P420, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria dutionato, dutionato de natrioNa2S2O6 estas grava neorganika komponaĵo, natria salo de dutionata acido, kie la sulfuro havas oksidonombron +5. Ĉi-salo ne devas konfuziĝi kun alia konata kiel natria dutionito, kiu estas potenca reduktagento kaj tre uzata en analizoj kemiaj kaj biokemiaj.

Natria dutionato perdas kristaliĝan akvon kiam temperaturo atingas 110 °C. Kiam hejtata al 267 °C ĝi dissociiĝas en Na2SO4 kaj SO2. La tekstila industrio priskribas ke natria dutionato estas la plej efika komponaĵo por forigado feraj kaj manganaj makuloj el vestaĵoj, do, miksaĵo da likvo-sapo kaj natri dutionato estas rekomendata por lavado de malpuraĵoj.

Sintezoj kaj preparadoj[redakti | redakti fonton]

2 NaHSO3 + MnO2 → Na2S2O6 + Mn(OH)2
3 Cl2 + Na2S2O3·5 H2O + 6 NaOH → Na2S2O6 + 6 NaCl + 8 H2O}

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

  • Alkalo-metalaj dutionatoj malkomponiĝas sub alta temperaturo laŭ la ekvacio[1]:

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Natria dutionato estas tre stabila komponaĵo, kiu ne oksidiĝas per permanganato, dukromiatobromo. Ĝi povas oksidiĝi al sulfato pere de fortaj oksidigaj kondiĉoj, kiu inkluzivas longedaŭra bolado dum unu horo kun sulfata acido 5M kaj troo da kalia dukromiato, aŭ traktado kun troo da hidrogena peroksido bolanta sur koncentrita klorida acido.

La anjono S2O62− ne estas bona reduktiga grupo. Do, ĝi daŭre uzatas por estigado de ekskluzivaj kristaloj el grandaj katjonaj kompleksaĵoj en altaj oksido-statoj sen reduktigo de la metala komplekso.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Accorporation[rompita ligilo]
  2. The Chemistry of Lithium, Sodium, Potassium, Rubidium, Cesium and Francium ..., William A. Hart, O. F. Beumel, Thomas P. Whaley