Natria klorato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria klorato
Kemia strukturo de la
Natria klorato
Blankaj kristaloj de
natria klorato
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
NaClO3
CAS-numero-kodo 7775-09-9
ChemSpider kodo 22895
PubChem-kodo 516902
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkoloraj aŭ blankaj,
senodoraj higroskopaj kristaloj
Molmaso 106.44 g mol−1
Smiles [Na+].[O-]Cl(=O)=O
Denseco
  • 2.49 (15 )
  • 2.54 (20.2 )
  • g/cm3
Refrakta indico| 1,515
Fandopunkto 248–261
(478–502 ; 521–534 K)
Bolpunkto 300–400 (572–752 ;
573–673 K) malkomponiĝas
Solvebleco:Akvo
  • 79 g/100 mL (0 )
  • 89 g/100 mL (10 )
  • 105.7 g/100 mL (25 )
  • 125 g/100 mL (40 )
  • 220.4 g/100 mL (100 )[3]
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50) 1200 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko R9 R22 R51/53
Sekureco S(S2) S13 S17 S46 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H203, H271, H302, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P220, P264, P270, P273, P352
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Natria klorato, klorato de natrioNaClO3 estas neorganika komponaĵo, salo de natrio kaj klorata acido, blanka kristala pulvoro tre facile solvebla en akvo. Ĝi estas tre higroskopa kaj malkomponiĝas kiam temperaturo estas pli alta ol 300 kun liberigo de oksigeno kaj lasante natrian kloridon. Centmiloj da tunoj ĉiujare produktiĝas, ĉefe por aplikoj en procezo pri blankigo de paperpulpo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Industrie, natria klorato produktiĝas per elektrolizo de varma solvaĵo de natria klorido:

Ĉi-reakcio okazas per hejtado (minimume 70 ) kaj kontrolado de pH. En pli malaltaj temperaturoj aŭ kiam pH estas pli alta alia reakcio okazas:

La Kloro-alkala procezo[2] estas industria metodo por elektroliza fabrikado de natria hidroksido kaj kloro.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

  • Natria klorato misproporcias kiam submetata al altaj temperaturoj:

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa komerca uzo por natria klorato estas en fabrikado de klora duoksido (ClO2). La plej granda apliko de ClO2, kiu respondas pri 95% por la uzo de klorato, kuŝas en la blankigo de lignopulpo. Ĉiuj perklorataj komponaĵoj industrie produktiĝas per oksidado de solvaĵoj da natria klorato per elektrolizo.

Klorato de natrio same uzatas kiel ne-selektiva herbicido. Ĝi konsideratas fitotoksa al ĉiuj verdaj partoj de planto. Ĝi same mortigas per radika absorbiteco.

Natria klorato povas uzati por kontrolo de variado da plantoj inkluzive de Ipomea indica, Cirsium arvense, Sorghum halepense, bambuoj, jakobaj senecio kaj Hypericum perforatum. La herbicido estas ĉefe uzata por lokaj traktadoj kaj kompleta vegetaĵara kontrolado sur areoj samkiel ŝoseoj, barilaĵoj kaj foŝajoj. Natria klorato ankaŭ uzatas kiel senfoliilo kaj elsekigilo por kotono, kartamo, maizo, linsemo, kapsikoj, sojfaboj, sorgero, Vigna unguiculata, rizo kaj sunfloroj.

Youtube[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]