Trapunkta hiperiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Trapunkta hiperiko
Saint John's wort flowers.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Kluziacoj Clusiaceae
Genro: Hiperiko Hypericum
Specio: H. perforatum
Hypericum perforatum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Trapunkta hiperikosankt-johana herbo (Hypericum perforatum) estas kuracplanto, kiun laŭtradicie oni elŝiru dum la nokto de sankta-Johano festo, je la somera solstico.

Sur la rando de la vojetoj, en senkulturejoj, hiperiko trapunktata leviĝas ĝis 60 centimetroj de alteco. Plurjara planto kun rigida kaj branĉplena tigo, ĝi eligas varman kaj kvietigan odoron.

Ĝia maldikaj kaj longaj ovalaj folioj enhavas diafanajn punktojn, nomitaj "gasaj poŝoj", kiuj estas klare viditaj kiam oni metas la folion al la lumo.Ĝiaj orflavaj floroj montras kvin petalojn kaj multnombrajn stamenojn. Ili havas sekreciajn glandojn kiuj ruĝe koloras la fingrojn kiam oni ĉifas ilin. Ili floras supre de branĉetoj, de la malfrua printempo al frua somero. La frukto estas kapsulo kiu enhavas etajn semojn.


Kultivado[redakti | redakti fonton]

Hiperiko trapunkta estas planto kiu eltenas la varmegon kaj malvarmon ĝis -15 gradoj. Ĝi prosperas en leĝeraj grundoj, malriĉaj kaj en plena suno. Ni devas semi ĝin printempe, ĉar la semoj bezonas bonan lumon por ĝermi. Tiu planto resemiĝas aŭtune. Ĝiaj aeraj partoj malaperas vintre sed printempe ili rekreskas el la radiko. Tradicie, oni rikoltas hiperikon la 24-an de junio je tagmezo. Fakte, oni povas rikolti ĝin ekde ĝia florado. Tranĉante la planton je 20 cm de la pinto, oni sekigas ĝin por fari infuzaĵojn aŭ tinkturojn. Ĝi devas konservi ĝian koloron kaj aromon.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

- sedativa, antidepresia, hiperiko trapunkta estas uzata en la ordinara depresio kaj vintra depresio pro sia agado sur melanino.

- Ĝi ankaŭ kvietigas astmon, bronkiton kaj inflamon de la trakeo tra ĝiaj trankviligantaj proprecoj.

- kontraŭvirusa, ĝi influas herpeton, hepatiton B, gripon ...

La ago de la hiperiko trapunkta estas sentata post 15 tagoj de kuracado. La traktado daŭras dum tri monatoj kaj ne devus esti haltigita subite.

Uzaj singardoj[redakti | redakti fonton]

Hiperiko trapunkta estas fotosentiviga, do ni devus eviti elmetadon al la suno dum oni uzas tiun planton.
En interna uzo, hiperiko trapunkta havas interagojn kun multaj medikamentoj (perbuŝa kontraŭkoncipiloj, kontraŭdeprimiloj, kontraŭkoaguliloj ...). En kazo de kuracado, serĉu konsilon de via kuracisto aŭ apotekisto.

Dosiero:Hypericum perforatum.jpg| Dosiero:Hypericum perforatum01.jpg| Dosiero:Hypericum-perforatum-flower.JPG| Dosiero:Hypericium perforatum 01.jpg </gallery>

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]