Herpeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11)
1B74 herpeto
vdr

Herpeto estas infekta malsano, kaŭzata de virusoj HSV1 kaj HSV2 el la familio Herpetvirusoj (herpesviridae).

La malsanoj kaŭzitaj de HSV1[redakti | redakti fonton]

Lipa herpeto

Lipa herpeto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej kutima formo de la herpeto kaŭzata de HSV1. Oni infektiĝas per kontakto kun infektita persono. Veziketoj aperas sur la lipoj. La veziketoj malaperas kutime post 10-12 tagoj kaj ne lasas markojn sur la haŭto.

La malsanoj kaŭzitaj de HSV2[redakti | redakti fonton]

Prepucia herpeto

Seksorgana herpeto[redakti | redakti fonton]

Oni infektiĝas per seksaj kontaktoj. Ĉe viroj veziketoj aperas sur la glano kaj la prepucio. Ĉe virinoj veziketoj aperas sur la vagino, la vulvaj lipoj kaj la perineo.

Denaska herpeto[redakti | redakti fonton]

Infanetoj infektiĝas per viruso estanta en la naskokanalo de la patrino. Nedanĝeraj veziketoj povas aperi sur la tuta korpo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]