Vulvaj lipoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vulvaj lipoj estas partoj de la inaj seksorganoj, ili estas la ĉefaj ekstere videblaj partoj de la vulvo. Ĉe homoj, ekzistas du paroj de vulvaj lipoj: la eksteraj vulvaj lipoj (labia majora) estas grandaj kaj pli grasaj, kaj la internaj vulvaj lipoj (labia minora) estas haŭtfaldoj (ankaŭ nomataj nimfoj[1]) inter la eksteraj vulvaj lipoj. La vulvaj lipoj ĉirkaŭas kaj protektas la klitoron kaj la malfermaĵojn de la vagino kaj la uretro.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Diverseco[redakti | redakti fonton]

La surfaco de la eksteraj lipoj estas pigmenta (laŭ la virino) haŭto kaj pubvilo kreskas dum pubereco.

La koloro, grandeco, longeco kaj formo de la internaj lipoj povas varii multe inter virinoj.[2] Ĉe kelkaj virinoj la internaj lipoj preskaŭ ne ekzistas, kaj ĉe aliaj ili povas esti karnecaj kaj protrudaj. Ilia koloro povas esti inter helrozkoloro kaj bruneca nigro,[3] kaj ilia teksturo povas esti inter glata kaj tre malglata.[4]

Seksa respondo[redakti | redakti fonton]

Pro la amaso da vaskuloj kaj nervoj en la internaj lipoj, ilia histo sekse respondemas kaj sensitiveco varias de unu virino al alia[5]. Estas bonaj kialoj por kredi, ke difekti la malgrandaj lipoj povas ŝanĝi seksan respondecon kaj konsideri tranĉon de ili kiel mutiladon.

Kromaj bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nimfo estas vulva lipeto laŭ PIV [1]
  2. Crooks, Robert. (2014) Our Sexuality. Cengage Learning, p. 50–54, 113–116, 163–171. ISBN 978-1-133-94336-5.
  3. Jones, Richard E.. (2006) Human reproductive biology. Elsevier Science, p. 55, 133–138, 154, 198–201.
  4. Lloyd, Jillian (May 2005). “Female genital appearance: ‘normality’ unfolds”, British Journal of Obstetrics and Gynaecology 112 (5), p. 643–646. doi:10.1111/j.1471-0528.2004.00517.x. 
  5. (2011) "Functional Anatomy of the Female Sex Organs" in Cancer and Sexual Health (Anatomio de virinaj seksorganoj) (angle), p. 17–18.