Seksa duformismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ino (live) kaj masklo Komuna fazano, montrante la rimarkindajn diferencojn en kaj koloro kaj grando, inter seksoj

Seksa duformismo estas la sistema diferenco en formo inter individuoj de diferenca sekso en la sama specio. Ekzemploj inkludas grandon, koloron, kaj esto aŭ malesto de partoj de la korpo ĉefe uzitaj en pariĝadaj montroceremonioj aŭ luktoj, kiel ornamaj plumoj, kornojkaninoj.

Dimorfismo estas pli teknika termo (komuna al aliaj lingvoj) kaj devenas el la grekaj vortoj, di signife du kaj morph signife formo. Tiele, seksa dimorfismo ĉefe aludas al du formoj de sekso, masklo kaj ino. "Duformismo" estas la esperanta formo de "Dimorfismo".

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Virpavo alloganta pavino

En multaj specioj, inkludante plej parton de mamuloj, la masklo estas pli granda ol la ino. En aliaj, kiel ĉe plej parto de insektoj, araneoj, birdoj, reptilioj kaj amfibioj, multaj fiŝoj, kaj kelkaj mamuloj kiel ĉe kelkaj specioj de hieno, la ino estas pli granda ol la masklo. Aliaj seksospecifaj diferencoj inkludas diferencojn en koloro (seksa dikromatismo), esto aŭ malesto de specifa parto de la korpo kiel kornoj, kaninoj aŭ montroceremoniaj plumoj; grando de la okuloj (ĉe kelkaj insektoj); posedo de pikiloj (kelkaj tipoj de Himenopteroj), kaj diferencaj antaŭdisponoj por specifa kutimaro (agresemo, idozorgo, ktp).

Ino (live) kaj masklo Pentrita galinago, montrante seksan dimorfismon

Inter vertebruloj, seksa dimorfismo estas partikulare videbla ĉe anasoj, kaj plej parto de kokoformaj birdoj eble plej rimarkinde ĉe pavoj. Multaj fazanoj estas rimarkinde pli grandaj ol la inoj kaj posedas brilan plumaron; inoj estas plej ofte pli helbrunaj sendepende de la propra specio. Ĉe multaj predantoj, birdinoj estas pli grandaj ol maskloj, ofte konsiderinde. Tio ŝajnas malpliigi la konkurencon inter membroj de la paro, ĉar ili havas diferencajn preferindajn predograndojn. Kelkaj kazoj de seksa dimorfismo en birdoj estas tiom frapaj ke maskloj kaj ino de la sama specio estis originale konsideritaj membroj de tute diferencaj specioj, kiel ĉe la Eklekta papago (Eclectus roratus), kie la masklo estas ĉefe verda kun oranĝa beko kaj la ino skarlata kaj tre blua kun nigra beko.

La Huiao (Heteralocha acutirostris), novzelanda birdospecio (nuntempe formortinta), estis alia mirinda ekzemplo de seksa dimorfismo. La beko de la masklo estis mallonga, akrapinta kaj fortika, dum tiu de la ino estis longa, maldika kaj kurba. Tiu beka dimorfismo permesis la membrojn de la paro ne konkurenci por la sama manĝotipo, kun maskloj rompantaj putrintajn branĉojn por serĉi manĝaĵojn, dum la inoj serĉis larvojn en pli freŝa ligno.

Masklo (frunte) kaj ino de anasoj. La viranaso havas nekonfuzeblan verdan kapon.

Kelkaj kazoj de seksa dimorfismo havas klaran utilecon krom la allogo por pariĝado, kiel ĉe la Blua gnuo (kaj multaj aliaj parhufuloj). La kornoj de la masklo estas multe pli grandaj, permesante lin engaĝiĝi en lukto pli efike kiam li konkurencas kun aliaj virgnuoj.

Grava ekzemplo de seksa dimorfismo troviĝas en la genro Osedax (Osedakso) de vermoj Poliĥetoj, kiuj vivas en balenkadavroj. La inoj manĝas la ostojn de la mortinta baleno, sed la maskloj vivas ene de inoj kaj disvolvigas sian larvan staton nu por produkti grandajn kvantojn de spermo. Ĉe anelidoj Bonellia viridis, la ekspono al inaj plenkreskuloj kaŭzas ke la trafitaj larvoj disvolviĝas al maldikaj, duonparazitaj maskloj kiuj estas englutitaj kaj vivas parazite ene de la generila sako de la ino. Ankaŭ la argonaŭtoj havas masklojn kiuj estas etaj kompare kun inoj. En la parazitaj ciripedoj de la genro Sacculina, la maskloj estas etaj, liberaj animaloj, dum la inoj ekzistas nur kiel retecaj histoj ene de siaj gastigantoj. En plej parto de la insektoj koĉoj, la inoj estas tre modifitaj (senokulaj kaj senflugilaj, kun senfunkciaj apendicoj kaj malpliigita segmentado), ligitaj porĉiame al la gastiganta planto, dum maskloj estas ordinaraj, sed fajnaj insektoj, pli etaj kaj kunflugiloj.

Ino de Cryptopsaras couesii, lofio, kun masklo ligita ĉe ventro (sago)

Dukromatismo aŭ dikromatismo[redakti | redakti fonton]

Ĉe kelkaj birdoj (plej parto el kiuj estas vadbirdoj kiel la falaropoj kaj la pentrita galinago), inoj havas pli brilajn kolorojn ol maskloj. Ĉar tio estas la malo de la kutima seksa dikromatismo, ĝi nomiĝas inversa seksa dimorfismo.

Psikologia kaj kutimara diferenco[redakti | redakti fonton]

Diferencoj kaŭzitaj de seksaj steroidoj en plenkreskaj reproduktuloj kaj alia kutimaro estis demonstritaj eksperimente en multaj animaloj. En kelkaj mamuloj, la reprodukta kutimaro de seksodimorfaj plenkreskuloj (ekz., pariĝadolordozizo) povas esti ŝanĝita al tiu de alia sekso per kromigo aŭ depreno de androgenoj en feta vivo de frua infanaĝo, eĉ se la plenkreskaj niveloj estas normalaj.

Seksa duformismo en homoj[redakti | redakti fonton]

Seksa duformismo en homoj estas polemika temo, kaj aparte tia kiam rilate al mensa povo kaj psikologa genro. Evidentaj diferencoj inter viroj kaj virinoj inkluzivas ĉiujn trajtojn rilatajn al reprodukta rolo, notinde la endokrinajn (hormonajn) sistemojn kaj iliajn filiologiajn kaj kondutajn efikojn. Tiaj nepridisputataj ekzemploj de seksa duformismo inkluzivas diferencojn je la gonadoj, internaj kaj la eksteraj seksorganoj, mamoj, muskolmaso, kaj la korphararo.

Ekstere la plej sekse duformaj partoj de la korpo estas la brusto, la suba duono de la vizaĝo, kaj la tuta areo inter la talio kaj la genuoj.[1]

Plako sur spac-sondilo Pioneer
Maskla pelvo
Femala pelvo

Supre: Stilizita pribildo de homoj kiu sendiĝis en la satelito Pioneer, montranta ambaŭ masklon (maldekstre) kaj inon (dekstre).
Sube: Komparado inter viraj kaj inaj pelvoj.

La baza metabolo estas ĉirkaŭ 6-procente pli rapidas en adoleskantaj knaboj ol knabinoj kaj pliiĝas al ĉirkaŭ 10-procente plia rapideco post pubereco. Virinoj emas grasigi pli multan manĝaĵon, kaj kontraste viroj ŝanĝas pli multan al muskolaro kaj finuzeblaj ĉirkaŭatendantaj rezervoj de energio. En la supra korpoparto, mezvirinoj estas proksimume 52-procente tiom forta kiom la mezviro, kaj en la suba korpoparto ĉirkaŭ 66-procente tiom forta. Viroj emas havi pli densajn, fortikajn ostojn, tendenojn kaj ligamentojn. Tio ebligas al ili pli fortecpostulantan korpolaboradon[2].

Viroj disipas varmecon pli rapide ol virinoj per siaj ŝvitglandoj. La tavolo de subhaŭta graso estas en virinoj pli izola kontraŭ malvarmo, pli absorbanta ekstervarmon kaj malpli retenanta metabolvarmon. Seksaj diferencoj en eltena vetkurado estas malpli signifaj ol en sprinta vetkurado.

Viroj normale havas pli grandajn traĥeojn kaj forkiĝantajn bronkojn, kaj ĉirkaŭ 30-procente pli grandan pulmovolumenon per korpa maso. Ili havas pli grandajn korojn, 10-procente pli multajn eritrocitojn per volumeno da sango, pli multan hemoglobinon, kaj pro tio pli grandan kapaciton de oksigenportado.

Evoluo de seksa dimorfismo[redakti | redakti fonton]

Handikapa principo[redakti | redakti fonton]

La handikapa principo estas la proponita evoluiga faktoro kiu havigas al maskloj de kelkaj specioj trajtojn kiuj ŝajnas lokigi ties organismon je malavantaĝo.

Ekzemple, la brila kolorado de maskloj de ĉasbirdoj faras ilin tre videblaj celoj por predantoj, dum la pli grizaj inoj estas pli bone kamuflitaj. Aliaj ekzemploj estas la Paradizeedoj kaj la Menuredoj, kies maskloj havas tiom grandajn plumojn ke ili malhelpas ties flugkapablon. Ankaŭ akra odoro, laŭta kriado kaj kantado povas allogi predantojn.

La sugestita respondo al tiu ŝajna paradokso estas ke, je biologia nivelo, la reprodukta sukceso de organismo estas ofte pli grava ol ties vivdaŭro. Tio estas ĉefe videbla ĉe la ĉasbirdoj: masklo de komuna fazano en naturo ofte vivas ne pli ol 10 monatoj, dum inoj vivas duoble. Tamen, la kapablo reprodukti de fazano dependas ne de kiom li vivas, sed de la fakto ĉu inoj elektos lin kiel partneron.

Brilkolora plumaro verŝajne demonstras al ino, ke li estas reproduktokapabla en evolua senco – tio estas, li kapablas transvivi spite la malavantaĝojn kaj povas esti bona elektaĵo kiel patro de ŝiaj idoj (ĉefe de ŝiaj idinoj, kiuj heredos liajn "kapablajn" genojn, sed ne estos malhelpitaj de maskla plumaro). Tiu klarigo estis unuafoje proponita de Amotz Zahavi.

La disvolvigo de tiaj karakteroj povus ne tuj esti klarigitaj laŭ terminoj de simpla natura selektado. En 1871 Charles Darwin antaŭenigis la teorion de la seksa selektado, kiu rilatas seksan dimorfismon kun seksa selektado.

Poligamio[redakti | redakti fonton]

Komparo de seksa dimorfismo en birdoj kaj ties pariĝada kutimaro montras, ke la tempo dediĉita al serĉado de taŭga partnero, markigo de teritorioj kaj pariĝado rilatas la idozorgadon. Ĉe birdoj kaj ĝenerale, oni povas aserti, ke ju pli forta estas la dimorfismo en preciza specio, des pli oni estas poligama kaj des malpli oni kunhavas la respondecon pri la idozorgo inter ambaŭ seksoj. Tiu teorio estis disvolvigita en la teorio de la gepatra investado de R. L. Trivers. Ĝi aplikiĝas en ekologion.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gray 1918, Nowell 1926, Green 2000, k. a.
  2. A Glucksman, Sexual Dimorphism in Human and Mammalian Biology and Pathology, (Academic Press, 1981).