Spermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Homa spermo rigardata per mikroskopo

Spermo (greke σπέρμα, spérma, "ĝermo", "semo") estas sekrecio de maskla besto cele al seksa reproduktado.

Ĝi konsistas el spermoĉeloj, epiteliaj ĉeloj kaj semoplasmo. La spermoĉeloj estas kreataj en la du testikoj. La semoplasmo estas kreata ankaŭ per aldonaj seksaj glandoj: flanktestikoj, la semoveziko kaj prostato.

Spermo rolas kiel likva transportilo por spermoĉeloj. Ili povas travivi en ĝi dum iom da tempo ĝis kiam ili mortas aŭ eniras ovoĉelon (fekundigo).

Ĉe homoj kaj multaj aliaj bestoj, spermo estas elĵetita de la maskla korpo dum ejakulo, kiu kutime rezultas de la seksa ekscitiĝo de seksumado. Multaj akvemaj bestoj ĵetas la spermoĉelojn rekte en akvon. Ĉe multaj vermoj, multpieduloj, molaj bestoj kaj ĉe kelkaj amfibioj, spermatoforoj estas uzataj anstataŭ spermon.

Ĉe homo[redakti | redakti fonton]

Homa spermo

Homa spermo estas liberigata per ejakulo. Unu ejakulo averaĝe donas volumon de unu te-kulereto. Tie troviĝas 200 ĝis 500 milionoj da spermoĉeloj, kio estas 2 ĝis 5 % el la suma enhavo de la spermo.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Spermo plej ofte havas blankan aŭ helflavan koloron. Denseco, koloro, pH kaj aliaj ecoj dependas de individuaj ecoj, aĝo, sana stato, specio, ktp.

Transdono de malsanoj[redakti | redakti fonton]

Spermo estas la transigilo de sekse transdoneblaj malsanoj kiel HI-virusohepatito. La uzo de kondomo minimumigas la riskon de infekto.

Slango[redakti | redakti fonton]

Ĉuro estas vulgara aŭ komunuza sinonimo de spermo. La verbo ĉuri, signifas ejakuliorgasmi (por maskloj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]