Fekundigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fekundigofekundiĝo estas grava kondiĉo de seksa reproduktiĝo. Seksĉeloj havas nur duone tiom da kromosomoj, kiom havas korpoĉeloj. Nur la unuiĝo de du gametoj restarigas la nombron de kromosomoj karakterizan por la specio.

La procezoj de fekundiĝo povas esti tre malsamaj, ĝenerale, la matura ovoĉelo devas kontaktiĝi kun la spermatozoo. Se la fekundiĝo okazas ekster la korpo, tiam la spermatozooj ĝenerale alnaĝas la ovon helpe de frapado de siaj flageloj. Se la fekundiĝo okazas en la korpo, tiam en la renkontiĝo de seksaj ĉeloj partoprenas la seksvojoj de la gepatroj kaj iliaj gamonoj (kemiaĵoj, produktitaj de seksĉeloj), okazigintaj la kemotropismon ktp. Plejofte nur unu spermatozoo penetras en la ovoĉelon (unuspermiomonospermio). La multspermiopolispermio estas tre malofta fenomeno. Kiam okazas penetro de spermatozoo, la surfaco de la ovo tuj estigas membranon, kiu malhelpas al pliaj spermatozooj la penetron. La ovon penetras nur la kapo kaj la meza parto (kolo) de la spermatozoo. La kapo, kiu fakte estas nur duonnukleo, ŝvelas pro alpreno de likvaĵo, tiel ke ĝi eksimilas la ovoĉelan duonnukleon. La meza parto de spermatozoo enhavas centriolojn, sen kiuj la ĉeldividigo ne okazas. La centrioloj en ovoĉelo estigas citocentrojn, kiuj ligiĝas kun la centromenoj de kromosomoj.

La sperma nukleo kun centriolo proksimiĝas al la ovoĉela nukleo kaj finfine kunfandiĝas kun ĝi, formante zigotan nukleon. Ĉi tiu tuj komencas la dividiĝon. Malaperas la nuklea membrano, la kromosomoj fariĝas videblaj. Ili formas metafazo-grupon, kaj okazas la unua mitozo, kiel la unua paŝo al segmentiĝo. En tiu ĉi procezo ladisduiĝintaj centrioloj aŭ citocentroj difinas la polusojn de la estontaj blastomeroj. Tiam komenciĝas la ontogenezo, pri kiu jam temis en la antaŭa parto.

Maturiĝo de seksaj ĉeloj[redakti | redakti fonton]

La seksaj ĉeloj evoluas en apartaj glandoj, la t.n. gonadoj. La ina gonado estas la ovujo, faklingve ovario. La vira gonado nomiĝas testiko. Plejofte en la ovario estas kavoj, ĉirkaŭitaj de folikla epitelio. Ĉiu ovaria foliklo konsistas el unu ovolo ĉirkaŭita de multaj foliklaj ĉeloj mem entenantaj en la folikla teko. Post maturiĝo de la ovoĉelo okazas disrompiĝo de la foliklo, rezulte de kio la ovo fariĝas libera por fekundiĝi. Tiun ĉi liberiĝon faklingve oni nomas ovulacio. La maturaj ovoĉeloj aŭ degeneras, aŭ falas en la ovodukton, aŭ ĉe la vivonaskaj en la uteron, kie okazas la embria evoluo de la ido.

La testikoj plejofte estas paraj glandoj, sed ili povas esti ankaŭ multnombraj. Ili aspektas aŭ sak- aŭ tuboformaj. La saketoj aŭ tubetoj havas multĉeltavolan muron, el kiu per komplika evoluo fariĝas la spermatozooj. El la tubetoj aŭ saketoj eliĝas spermatozooj tra spermodukto, kiu estas senpera kontinuaĵo de testiko. La spermoduktoj ofte sekrecias likvaĵon kaj ĝi kun spermatozooj formas spermon. En ĝi troviĝas granda amaso de spermatozooj. Ĉe kelkaj grupoj de animaloj la spermo estas enfermita de aparta membrano aŭ kapsulo sekreciita de la spermodukto. Tia kapsulo nomiĝas spermatoforo.

Sekseco[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la animaloj estas diversaseksa: parto de la individuoj estas inoj, la aliaj estas virbestoj. Kelkaj grupoj de animaloj kaj plantoj estas hermafroditoj, t.e. ĉiuj individuoj produktas kaj ovojn kaj spermatozoojn. Hermafroditoj povas havi apartajn ovariojn kaj testikojn, aŭ komunan hermafroditan gonadon. Ĉe iuj hermafroditoj la ovoloj kaj spermatozooj maturiĝas samtempe, sed ĉe la plimulto diverstempe. Iuj hermafroditoj eĉ alternas, la besto unue estas vira, poste ina, poste denove vira kaj eventuale fine denove ina. Tian formon de hermafroditismo havas la eŭropa ostro (Ostrea edulis) kaj kelkaj gastropodoj.