Infano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
En grafeteorio ekzistas Infano (grafeteorio).

Infanaro en Palestino.
Shirley Temple en la filmo de 1939 nome The Little Princess (La princineto), ĉ. 1939.
Ralph Hedley, The Tournament (La konkurenco), 1898
Infano en Ŝanhajo, 2007.

La vorto infano (el la latina infans "kiu ne parolas") signifas :

  1. homon, kiu vivas en la infanaĝa vivofazo. Laŭ difino de Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj de UN infanoj estas tiuj homoj, kiuj 18-an aĝon ne trapasis.
  2. laŭ leĝo en diversaj landoj "infano estas, kiu ne plenumis sian 14-an jaraĝon", sed ĝenerale ili estas nur parte puneblaj ĝis la 18-a jaro (ĝis 14-a jaro ili estas nepuneblaj en la plej multaj evoluintaj landoj).
  3. laŭ etapoj en la vivo oni konsideras, ke infano estas homo inter la stadioj de nasko kaj pubero.[1][2] La jura difino de infano ĝenerale referencas al neplenaĝulo, tio estas persono pli juna ol la aĝo de majoritato.[1]
  4. infano estas ido en familio[3] aŭ, metafore, aŭtoritata koncepto, aŭ aludo al klara grupa membreco en klano, tribo, aŭ religio; ĝi povas ankaŭ signifi esti forta rilata al specifa tempo, loko aŭ cirkonstanco, kiel ĉe "infano de naturo" aŭ "infano de la Sesdekaj".[4]

Nuntempe la infano signifas koston en la industriigitaj landoj. La (viraj) infanoj en la evoluantaj landoj signifas kapitalon por sia familio. Tial kelkaj nomas la kapitalismon la plej bona kontraŭkoncipilo. Oni kalkulis en Germanio en 2001, ke 2 infanoj kostas 1 100 000 markojn (=563 000 eŭroj), el kio la ŝtato pagas nur 40 procentojn).

Komparu kun : infanaĝo, junulo, junaĝo, maturaĝo, puberulo, bubo, maljunaĝo, sociologio, psikologio, pedagogio,

Konceptoj kaj protektado de la infano[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la historio ne sammaniere estis konsiderata la infano. En la antikvaj kulturoj kutime la infano estis egaligita, en la familio kaj socio, al propraĵo nemalsimile ol aliaj materiaj aŭ alispecaj propraĵoj. Kutime la patro praktike disponis pri la akcepto kaj malakcepto pri la novnaskito: tio videblas ankaŭ el la etimologio de la latina levi. En la kulturoj plej konataj kiel la greka, aŭ la hebrea, tiu sinteno daŭris laŭ jarcentoj kvankam en ili videblas ŝanĝoj protektemaj pri la infano.

En la Antikva Grekio oni konstatas, ke la absolutecon de la plej antikva patro-monarkeco anstataŭis, en la epoko de platonismo, la absoluteco de la monarkieca ŝtato, kiu povis disponi je la infano laŭ sia volo; nur kun la helenismo (ekde la tria jarcentoj a.K.) la filoj ekestis konsiderataj personoj.

Tia helenisma tendenco trovis aprobon kaj novajn motivigojn en la enscenejiĝanta kristanismo, por kiu la infano estas ekde naskiĝo persono, egalrajta al ĉiu alia plenkreskulo, ĉar kreita laŭ la bildo de Dio kaj destinita al la glora eterneco. La kristana defendo kaj protektemo por la infano iom post iom modifis la leĝaron kaj kreis sennombrajn instituciojn por la egalrajta eduko de infanaro, kiuj iel jam ekzistis en aliaj kulturoj de la Antikveco. Tiu pensmaniero iom post iom disvastiĝis, eĉ profitante de tiusencaj spuroj ĉeestantaj en diversaj kulturoj, kaj persvadis, eĉ se diversmaniere motivite, la diversajn civilizojn.[5]

Tamen en la popola eŭropa kulturo abundas rakontoj de infanoj kiuj estis abandonitaj de sia familio por ke ili serĉu sian vivon ekster la familiaj kadro kaj pago, kiel respegulo de la ekonomiaj malfacilaĵoj (ekzemple "Hansel kaj Gretel", Lazarillo de Tormes, pikareska romano ktp.).

Infandisvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Infandisvolviĝo.
Esplorado alproksimigas infanojn al idoj de aliaj proksimaj specioj, nome de mamuloj.

Infandisvolviĝo aludas al la biologiaj, psikologiaj kaj emociaj ŝanĝoj kiuj okazas en homaj estaĵoj inter la nasko kaj la fino de la adolesko, dum la individuo progresas el dependeco al pliiĝanta aŭtonomeco. Temas pri kontinua procezo kun antaŭvidebla sekvenco, kvankam kun unika irado por ĉiu infano. Ĝi ne progresas je sama maniero ĉe ĉiu etapo kaj ĝi dependas el antaŭaj tipoj de disvolviĝo. Ĉar tiuj disvolviĝaj ŝanĝoj povas esti tre forte influitaj de genetikaj faktoroj kaj okazaĵoj dum la antaŭnaska vivo, genetiko kaj antaŭnaska disvolviĝo estas kutime inkluditaj kiel parto de la studo de infandisvolviĝo. Rilataj terminoj estas disvolv-psikologio, reference al disvolviĝo tra la tuta vivodaŭro, kaj pediatrio, nome branĉo de medicino rilata al la infanzorgado. Disvolviĝa ŝanĝo povas okazi kiel rezulto de genetike kontrolitaj procezoj konataj kiel maturiĝo,[6] aŭ kiel rezulto de mediaj faktoroj kaj lernado, sed plej ofte enhavas interagadon inter ambaŭ. Ĝi povas okazi ankaŭ kiel rezulto de homa naturo kaj la kapablo por lerni el la propra medio.

Infanzorgado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Infanzorgado.
Infanzorgado en Afganio.

Infanzorgado estas zorgado kaj superrigardo de infano aŭ infanoj, kutime el aĝo de ses semajnoj al aĝo de dektri jaroj. Infanzorgado estas la agado aŭ kapablo zorgi infanojn kutime ĉe propra hejmo, infanzorgejo, infanĝardeno, fare de infanvartisto aŭ de aliaj farantoj. Infanzorgado estas larĝa temo kiu kovras ampleksan gamon de kuntekstoj, agadoj, sociaj kaj kulturaj konvencioj, kaj institucioj. La majoritato de infanzorgaj institucioj kiuj estas disponeblaj postulas, ke farantoj de infanzorgado havu etendan trejnadon en sukuro kaj korpulma revivigo. Aldone, kutime oni postulas historifonan esploradon, analizon pri drogoj aŭ aliajn postulojn.

Pli alta ŝtupo de infanzorgado estas transpasata al eduka sistemo, nome al lernejoj. Bazlernejo estas la plej kongrua etapo por infanoj. Mezlernejo estas etapo jam por adoleskantoj, geknaboj, kiuj povas aŭ ne esti nomataj infanoj. Pli altaj niveloj en la eduka sistemo kiel altlernejojuniversitato jam iras tute for el la infanaj etosoj kaj medioj. En la du unuaj menciitaj niveloj, krom la pure eduka (instrua) aktiveco oni metas atenton ankaŭ al sanzorgo, ĉiutaga kontrolado, higieno ktp.

Historio de la infaneco de infanoj[redakti | redakti fonton]

Infanoj en bazlernejo en Parizo, Francio.
Infano manĝetanta en arbaro, 1a de julio 1989.

La vivo de infanoj sekvas iujn modelojn proprajn de la psik-biologia maturiĝo, sed ankaŭ tiu estas influita de la hegemoniaj kulturaj modeloj. Tiu fenomeno starigis konsiderindajn antropologiajn, historiografiajn kaj sociologiajn esplorojn, kio atestas pri la variaĵoj kiuj observeblas en la diversaj kulturoj kaj en la diversaj epokoj. Margaret Mead estis unu de la unuaj fakuloj kiuj pridemandis la validecon de universalaj teorioj pri la karakteroj de la transiro inter la infaneco kaj la matureco.

Unu de la temoj plej polemikigaj de tiu faka produktado estas la rekonstruado de la manieroj laŭ kiuj la diversaj socioj rilatis kun la infanoj kaj la valoroj hegemoniaj en ĉiu epoko. Por Ariès, por ekzemplo, la infaneco estus “invento de la moderneco”; laŭ tiu ideo, la antaŭmoderna epoko ne estus havinta specifan koncepton de la infaneco, tio estas, aro de diferencaj spacoj, sociaj atendoj pri infanoj kaj specifan statuson kiu havigus al ili protektan distingon antaŭ kaj kontra la plenkreskuloj. Tiu ideo estis skizita de la germana fakulo Norbert Elias en sia studo pri la “civiliziga procezo”. La pliiĝanta kontrolo pri la edukado de infanoj estus la unua paŝo en la konstruado de la koncepto de infaneco aŭ infanaĝo.

En variaj landoj oni progresis en la rekonstruado de la historio de la infanoj. Por ekzemplo, la publikigo de “The Journal of the History of Childhood and Youth” okazigis la promocion de akademiaj esploroj en tiu kampo. En Usono rimarkindis la laboroj de James Marten[7], Paula Fass[8] kaj Kriste Lindenmeyer[9] enter aliaj historiistoj. En diversaj landoj de Latinameriko estis tre interesaj proponoj fare de Susana Sosenski, Bianca Premo, Nara Milanich kaj de la ĉilia fakulo Jorge Rojas Flores.

Aliaj interpretoj pri la historio de la infaneco devenas de la psikologio de la historio, kiu klopodis klarigi fenomenojn kiel la infanmortigo laŭlonge de la historio, kaj reala kaj mitologia.

Unu el multaj montroj de la transformoj kiuj okazis ĉe la kompreno de la infanoj laŭlonge de la historio kaj de la kulturoj estas evidentigita se kompari la ŝanĝojn en la strukturo de la familio, la manierojn por idozorgado (ekzemple en la uzado de mamnutristinoj), la praktikon en la uzado kaj akiro de ludiloj, la kreado kaj disvolvigo de la porinfana literaturo, la disvolvigon de publikaj politikoj kaj de la doktrino de la rajtoj de infanoj. Ĉefe dum la 20-a jarcento okazis plej el tiuj plej grandaj ŝanĝoj tiukadre, kion jam antaŭvidis Ellen Key kiam ŝi anoncis en 1990, ke la finanta jarcentoj estus estinta "la jarcento de la infanoj".[10]

Scienca studo pri infanoj kaj infaneco[redakti | redakti fonton]

Ju pli oni disvolvigas la pozitivajn sciencojn (tiuj kiuj baziĝas sur konstateblaj faktoj), kaj naturaj kaj sociaj, des pli la infaneco venas formi parton de tiuj kiel studobjekto pere de tre diversaj fakuloj, traktaĵoj kaj esploroj. Kvankam la infaneco estis konata kiel temo en Okcidento ekde ties greklatinaj komencoj, oni fokuzis al la procezo de lernado, instruado aŭ kulturigo. Tiel la klasikaj grekoj stampis la terminon "Paideia" (en greka παιδεία, "edukado" aŭ "formado", kaj de παις, país, "infano") por referenci la procezon de ido-"produktado".

Ne estante la unua kiu traktis la temon, Rousseau starigas precedencon kiam proponis ideon de infaneco kiun diferencigis ĝin kvalite tute aparte de la aĝo de plenkreskuloj.[11]

Jam en 1896, Oscar Chrisman reklamis la neceson de holisma kaj interfaka scienco por fronti la temon de la infaneco kiel tuto kaj studobjekto.[12] Tiel naskiĝis la pedologio kiu tamen kiel akademia fako havos mallongan vivodaŭron pro diversaj cirkonstancoj, inter kiuj, la ĉeso de akademiaj esploroj kaj interagado pro la eksplodo de la Unua Mondmilito kaj krome pro la alproprigo de la temo fare de branĉoj de aliaj fakoj, ĉefe de la psikologio.[12] Siaflanke, la pedagogio centriĝis en la procezo de edukado.

Tago de infanoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tago de la infano.

Oni festas la "Internacian tagon de infanoj" je diversaj tagoj en pluraj lokoj tra la mondo. Inter la gravaj tagoj estas la "Universala tago de infanoj" de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi okazas je la 20a de novembro.

En Barato, oni festas la "Tagon de infanoj" je la 14a de novembro, la naskiĝtago de Jawaharlal Nehru, la unua ĉefministro de Barato. Multaj lernejoj aranĝas tiutage kulturajn festojn en kiuj ĉefrolas la infanoj.

Homaj vivofazoj[redakti | redakti fonton]

Homaj vivfazoj
Inseksa Homo Virseksa Homo
Bebeco Bebo
Infaneco Knabino Knabo
Adolesko Adoleskantino Adoleskanto
Plenkreskeco Virino Viro
Maljuneco Maljunulo

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Problemoj en la vivo de infanoj[redakti | redakti fonton]

Knabo kolektanta rubaĵojn en Ĝakarto, Indonezio.
En Britio oni aprobis leĝojn pri infanlaboro, la nomitaj Factory Acts, en la 19a jarcento. Infanoj pli junaj ol naŭ ne estis rajtigita labori, tiuj aĝe 9–16 povus labori 16 horojn tage laŭ la Cotton Mills Act. En 1856, la leĝaro permesis infanlaboron post 9, por 60 horojn semajne, nokte aŭ tage. En 1901, la permesita aĝo por infanlaboro estis plialtigita al 12.[13][14]

Infanmortigo aŭ infanmurdo estas delikto kiu konsistas en la okazigo de la morto de infano (ĉu ina ĉu malina) intencite. En multaj socioj de la pasinteco kelkaj formoj de infanmortigo estis konsiderataj permeseblaj, dum en la majoritato de la modernaj socioj oni konsideras tiun praktikon absolute kontraŭmorala kaj krima. Tamen, bedaŭrinde ankoraŭ okazas — en la okcidenta mondo ĝenerale pro mensa malsano de iu el la gepatroj aŭ samfamilianoj aŭ per aliaj violentaj kondutoj, kaj en kelkaj subevoluiĝintaj landoj kiel maniero kontroli la loĝantaron (ĉu ĝenerale aŭ familinivele), foje kun iu de socia akcepto.

Infanlaboro estas la uzo de infanoj (difinitaj kiel homoj malpli ol 14-jaraĝaj) por ekonomicela laboro, kiu respondas al profesio de plenkreskulo. Internacie la Internacia Organizo de Laboro difinas infanlaboron rilate al aĝo kaj la peneco de la tasko, almenaŭ por infanoj pli ol 12-jaraĝaj. Laŭ la IOL nuntempe laboras ĉirkaŭ 250 milionoj da infanoj inter 5- kaj 14-jaraj. En publikaĵo de junio 2006 UNICEF indikis 190,7 milionojn da infanoj de tia aĝo kaj "ĉirkaŭ 218 milionojn da infanoj" sen aparta aĝmencio.

Infansoldatoj estas infanoj kiuj estas uzataj por armeoj ĉu regulaj kaj leĝaj ĉu neregulaj aŭ kontraŭleĝaj por plej diversaj funkcioj, ekde rekta militado ĝis helpaj funkcioj, kiel portistoj, helpantoj, kurieroj kaj eĉ prostituitoj. Aliaj kromaj funkcioj estus la uzado de infanoj kiel homaj ŝildoj aŭ kiel propagando por militistaj kampanjoj. Laŭ la ILO estas infanoj homoj ĝis 18 jaroj. Tiun praktikon kaj situacion multaj organizoj tutmonde kontraŭbatalas. Ĉiuokaze la problemo estas, ke la vivo de infanoj estas terure endanĝerigita.

La seksa misuzo de infanoj estas konduto per kiu infano estas uzata kiel seksa objekto fare de alia persono kiu altrudas sian volon al ĝi, ofte pere de perforto aŭ emocia timigo, kun la celo obteni seksan plezuron. La infana seksa misuzo estas traŭmata sperto kaj estas vivita de la viktimo kiel atenco kontraŭ siaj fizika kaj psikologia integrecoj.

Infanoj en socio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 19-a jarcento aperis variaj organizoj, je landaj kaj internaciaj niveloj, kiuj klopodas helpi la protektadon de infanoj. La plej parto el ili aperis fine de la jarcento kaj komence de la 20-a jarcento, kiel Save the Children. En tiu jarcento la publikaj politikoj estis tre forte influitaj de la agado ĉefe fare de la Internacia Organizaĵo de Laboro, precipe rilata al la infanlaboro, kaj poste fare de la UNICEF, kiu iniciatas konvencion por agnoskigi la homajn rajtojn de geinfanoj. Multaj el tiuj projektoj estas rilataj kun la nutrado kaj la edukado.

Ludantaj infanoj, surstrate en Toronto, Kanado.

Diversaj artaj manifestacioj, en kinarto, pentrarto kaj literaturo, priskribis la konceptojn kiuj aperis rilate al infaneco kaj infanoj. Ĝenerale la okcidenta socio estis konstruinta ekde la 19-a jarcento idealigitan rigardon al infanoj (heredo de la romantikismo kaj de la viktoriana epoko), tendenco kiu aperas iom ŝanĝita por ekzemplo en Charles Dickens. Pli ĵuse aperis manifestacioj pli kompleksaj pri la "homa naturo" partikulare en infanoj, kiel evidentas en La muŝ-senjoro (1954), de William Golding, kaj en The Cement Garden (1978), de Ian McEwen.

En ĵusaj jardekoj, en Usono kaj en Eŭropo aperis specifa fako kiu studas la rilaton inter infano kaj socio, nome "infansociologio". La antropologio jam havis pli longdaŭran tradicion tiukadre, kiu datas el klasikoj (Maine, Frazer, Boas), kiuj studis la tavoligojn depende de la aĝoj, krom la ritojn de inicado (Van Gennep) kaj la transiron de la infanaĝo al plenkreskuleco (Mead). Tamen, la infanaĝo kiel centra temo estis enkondukita nur pli frue. La ekonomiko, siaflanke studis la rolon kiun ludas la infanoj en la konsumsocio.

La malsato estas grava problemo kiu suferigas speciale la malriĉajn landojn, kaj kiu estas kulpa pri la morto de preskaŭ unu miliono de infanoj ĉiujare. Krome, la malsato kontribuas al malpliigo de la kogna funkciado, al malbona lerneja profito kaj al malbona sano kaj bonfarto ĝenerale.[15]

Infanoj en literaturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

Rakontoj en kiuj infanoj ludas gravajn rolojn aperis en ĉiuj epokoj, kulturoj kaj landoj. En la greka mitologio, kvankam Iliado kaj Odiseado ja estis aferoj de plenkreskuloj, aperis diversaj historioj en kiuj infanoj, kaj partikulare filoj, gravis. Saturno devis engluti siajn filojn por plenumi promeson faritan al la dioj: la terura sceno estis priskribita de kelkaj postaj pentristoj kiel Petro Paŭlo Rubens kaj Francisco de Goya. Ankaŭ Medea mortigis siajn du filojn por venĝi kontraŭ Jazono; ankaŭ tiu temo estis motivo de tragedioj de Eŭripido kaj aliaj, pentraĵoj de Eugène Delacroix kaj aliaj kaj de operoj de Luigi Cherubini kaj aliaj.[16]

Masakro de la Senpekuloj, pentraĵo de Nicolas Poussin.

En la Biblio estas priinfanaj rakontoj kaj en la Malnova Testamento kaj en la Nova Testamento. En la historio de Abrahamo, patro de la abrahamaj religioj, ludis gravan rolon la afero, ke lia edzino ne povis doni al li filojn. Poste Moseo estis abandonita sur kesto flosanta en la rivero Nilo ĝis kiam savas lin egipta princino.[17][18] Pri la nasko de Jesuo estas du koincidaj aferoj: unuflanke la propra nasko estas reprezentataj por kristanoj, kiel idilia sceno en kiu la bebo estas la centro de la tuto kaj almenaŭ aperas Sankta Jozefo kaj la Dipatrino, eble aliaj roluloj. Tiu sceno estas ripetita konstante ekde la komenco de la disvastigo de la kristanismo en tre diversaj manieroj: pentraĵoj, figuraroj (kripoj), teatraĵetoj, kantoj kaj partikulare en la festo de Kristnasko. Ne multaj religioj havas infanon kiel dio; tamen en kristanismo tiu afero estas tre komplika: dio estas patro, filo (kaj infano kaj 33-jarulo), sankta spirito ktp. Paralele denove venis alia tragedio, nome la Masakro de la Senpekuloj, legende ordonita de la reĝo Herodo la Granda, kaj denove motivo por multnombregaj artaĵoj, ĉefe pentraĵoj, sed ne nur.[19]

Unu el la unuaj (se ne la unua) noveloj de la Hispana literaturo, nome Lazarillo de Tormes, estis historio pri infano kiu devas servi laŭvice diversajn mastrojn kaj kun ĉiuj malsategas. Tiu verko malfermas subĝenron de relative similaj verkoj, nomita pikareska romano.[20] Simila subĝenro estus pli moderna aro da verkoj kiuj konsistas en priskriboj de la procezoj de edukado, memedukado kaj maturiĝo de infanoj kaj junuloj, nome Formadromano. Inter multaj montroj de tiuj tendencoj elstaras du grandaj romanoj de la angla Charles Dickens, kuj temas pri infanoj, nome David Copperfield, kiu temas pri transiro de ŝanĝo kaj kresko el infanaĝo al matureco, kaj Grandaj Anticipoj, simile. En Usono la pli bonhumora Mark Twain verkis du malpli nigrajn priskribojn de la infaneco, nome La Aventuroj de Tom Sawyer kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn. Ĝenerale laŭlonge de la 20-a jarcento floris la nomita porinfana literaturo, kies protagonistoj plej ofte estas infanoj mem, sed ankaŭ aliaj verkoj kun infanaj protagonistoj ne estas celitaj por infanoj, kiel la menciita Lord of the Flies de William Golding.

Ruĝkufulineto estas unu el la plej konataj infaninoj de la literaturo; ŝi riskas esti manĝata de lupo; tie en bildo de Gustave Doré.

En tute alia kanalo, la ferakontoj kaj popolaj fabeloj montris ekde antaŭ kelkaj jarcentoj (ofte per parola disvastigo) historioj de infanoj, plej ofte en malfacilaj situacioj, kun morala celo. El tiu repertorio menciindas du rakontoj en kiuj la vivo de infanoj ege riskas: nome Ruĝkufulineto, kiu riskas esti manĝata de lupo, kaj pri kiu tiom multe oni verkis, studis kaj polemikis, kaj Hansel kaj Gretel, kiuj estis abandonitaj de siaj malriĉegaj gepatroj en arbaro. Aparta "infano" en tiaj rakontoj estas Pinokjo, de la verko Le avventure di Pinocchio de Carlo Collodi, tradukita al Esperanto.[21] Ties partikulareco estas, ke tiu "infano" estas fakte pupo el ligno, sed cetere tiu rolulo koincidas kun aliaj stereotipoj: diboĉas, maldecas kun malbonaj amikoj kaj eniras en malfacilaĵojn. La magia etoso de tiaj rakontoj estis revivigita fine de la 20-a jarcento kaj partikulare komence de la 21-a jarcento per serio de romanoj pri Harry Potter kaj liaj gekolegoj kaj malamikoj en magia lernejo, kaj postaj filmoj, plej diversaj varoj ktp.

En la nuntempa socio infanoj konsumas tre ampleksan gamon de produktoj en kiuj infanoj mem ludas rolon kiel protagonistoj, nome en filmoj, animacioj, libroj, bildoj, gazetoj, ludiloj, videoludoj, ktp. La grundo por tiu merkato estis preparita per la disvastigo laŭlonge de la tuta 20-a jarcento de la verkaro kaj universo kreita de Tolkien, nome La Hobito, kiu aperis en 1937, kaj La Mastro de l' Ringoj, kiu aperis en la 1950-aj jaroj. Tiu literaturo estis nek precize porinfana nek kun precize infanaj protagonistoj, sed ambaŭ faktoroj montris klarajn konotaciojn al la mondo de infanoj kaj precize pro la fantazio, kiu poste havos aliajn trajtojn en la sagao de Harry Potter. La ponto estis nova tajdo de populareco de la mondo de Tolkien en la 1970-aj jaroj, kun postaj popularigoj fare de tradukoj kaj filmoj. Fakte ambaŭ verkoj estas tradukitaj en Esperanto.[22]

Esperantistoj de diversaj naciaj kulturoj tradukis aliajn verkojn ja pure por aŭ/kaj pri infanoj. Kiel ekzemploj oni menciu verkojn kiel Infanoj de la Malriĉuloj de John A. Lee el Nov-Zelando,[23] Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado de Ĉen Ŝjaŭji el Ĉinio,[24] Mi juna de Manashi Das Gupta el Barato[25] La kormoranoj ankoraŭ ne revenis kaj Salvo al nigrabubalo de Nándor Gion el Hungario,[26] kaj Memoraĵoj de kampara knabo de Xosé Neira Vilas el Galegio.[27] Ne tiom abunde, ankaŭ originalaj esperantaj verkistoj publikigis rakontojn kun infanaj protagonistoj, iom cele al infanaj kaj junulaj legantoj, sed ne nur. Inter tiuj, oni menciu Ne plu ludo... de Norbert Barthelmess, novelaro el kiu unua ĉapitro nomiĝas precize "Laborista infano"[28] kaj Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo de Tibor Sekelj, tradukita al trideko da lingvoj.[29]

Kelkaj filmoj en kiuj infanoj ludas gravan rolon[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Child. TheFreeDictionary.com. Alirita 5a de januaro, 2013.
  2. Child. Oxford University Press. Alirita 5a de Januaro, 2013.
  3. For example, the US Social Security department specifically defines an adult child as being over 18. Ssa.gov. Alirita 2013-10-09.
  4. American Heritage Dictionary (2007-12-07).
  5. [1]
  6. Toga AW, Thompson PM, Sowell ER (2006). “Mapping brain maturation”, Trends Neuroscience 29 (3), p. 148–59. doi:10.1016/j.tins.2006.01.007. 
  7. [2]
  8. [3]
  9. Un poco de Kriste Lindermeyer
  10. "Entre el ser y la nada" Un poco de historia
  11. Navarro, M. (1908). "La Paidología", en Archivos de Pedagogía y Ciencias Afines, vol. 4, 12, pp. 336-353.
  12. 12,0 12,1 Hernández Díaz, J.M. (2008). Enkonduko al Paidología, de Domingo Barnés García (1932). Madrid: Biblioteca Nueva. Ministerio de Educación, Política Social y Deporte.
  13. Laura Del Col (West Virginia University)The Life of the Industrial Worker in Nineteenth-Century England.
  14. (1901) “The Factory and Workshop Act, 1901”, Br Med J 2, p. 1871–2. doi:10.1136/bmj.2.2139.1871. 
  15. Campbell Collaboration (2017). «La complementación alimentaria es más eficaz si se dirige y se supervisa mejor». Oslo: Campbell Collaboration. Konsultita la 23an de januaro 2020.
  16. Juan Manuel Prado, Ricardo Rodrigo kaj Luciano García Lorenzo (direktoroj), Historia Universal de la Literatura, De la Antigüedad al Renacimiento, tomo I, Orbis-Euroliber, 1984, 1990, ISBN 8479051434, p. 68.
  17. Eliro, ĉapitro 2.
  18. Moisés salvado de las aguas, Veronés, Peter Humfrey, Alirita la 12an de oktobro 2020.
  19. Evangelio laŭ Mateo, ĉapitro 2.
  20. RICO, Francisco (eld.): Lazarillo de Tormes. Madrid, Cátedra, 1998 (13a eldono). ISBN 84-376-0660-8.
  21. La unuan Esperanto-tradukon el la itala tradukis Mirza Marchesi kaj eldonis The Esperanto Publishing Company Limited (EPC) en Londono en 1930, 150 paĝoj. En 1983 la Itala Instituto de Esperanto prizorgis duan eldonon. En 2003 aperis traduko de Jozefo Horváth sub la nomo La Aventuroj de Pinokjo, eldono ĉe FEL, Antverpeno, 156 paĝoj.
  22. La Mastro de l' Ringoj [4],[5] estas tradukita en Esperanton de William Auld. La hobito aŭ tien kaj reen, esperantigis Christopher J. Gledhill kaj William Auld (poezio), provlegis Wolfgang Kirschstein kaj Halina Gorecka, eldonis Sezonoj 2000, Jekaterinburg, 224 p.
  23. John A. Lee, Infanoj de la Malriĉuloj, SAT, Parizo, 1972. Traduko de Bertram Potts.
  24. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988, 81 pp.
  25. Manashi das Gupta, Mi juna, Esperantaj Kajeroj, Roterdamo, 19898. Traduko de Probal Daŝgupto.
  26. Nándor Gion, A kárókatonák még nem jöttek vissza; Forum, Újvidék, 1977. En Esperanto La kormoranoj ankoraŭ ne revenis, tradukita de Lászlo Huszár, KLEKS, Bielsko-Biała, Thaumiers, Subotica, 1991. Sortűz egy fekete bivalyért; Forum, Újvidék, 1982. En Esperanto Salvo al nigrabubalo, tradukita de Lászlo Huszár, Zsoli Bt, 2008.
  27. Xosé Neira Vilas, Memoraĵoj de kampara knabo, Mondial, 2017, en traduko de Suso Moinhos.
  28. Norbert Barthelmess, Ne plu ludo..., SAT, Parizo, 1973.
  29. Tibor Sekelj, Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1994. Unua eldono en TK/Stafeto, Antverpeno, 1979.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gabriella Seveso, Paternità e Vita familire nella Grecia Antica, Studium, 2010.
  • Thomas Altgeld, Petra Hofrichter: Reiches Land, kranke Kinder? Gesundheitliche Folgen von Armut bei Kindern und Jugendlichen. Mabuse-Verlag, 2000, ISBN 3-933050-21-9.
  • Sabine Andresen, Klaus Hurrelmann: Kindheit. Beltz, Weinheim 2010.
  • Philippe Ariès: Geschichte der Kindheit. dtv, München 1978, ISBN 3-423-04320-2.
  • Lloyd deMause: Hört ihr die Kinder weinen. Eine psychogenetische Geschichte der Kindheit. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1977, ISBN 3-518-07458-X.
  • Klaus Arnold: Kind und Gesellschaft in Mittelalter und Renaissance. Beiträge und Texte zur Geschichte der Kindheit (= Sammlung Zebra. Reihe B, Band 2). München und Paderborn 1980, ISBN 3-506-13152-4.
  • Hugh Cunningham: Die Geschichte des Kindes in der Neuzeit. Artemis & Winkler, Düsseldorf 2006, ISBN 3-538-07229-9.
  • Imke Behnken, Jürgen Zinnecker (Eld.): Kinder, Kindheit, Lebensgeschichte – ein Handbuch. Kallmeyersche Verlagsbuchhandlung GMBH, Seelze-Velber 2001, ISBN 3-7800-5245-8.
  • Anna Freud: Wege und Irrwege in der Kinderentwicklung. 7. Auflage. Klett-Cotta, Stuttgart 2003, ISBN 3-608-96004-X.
  • Melanie Klein: Das Seelenleben des Kleinkindes und andere Beiträge zur Psychoanalyse. 8. Auflage. Klett-Cotta, Stuttgart 2006, ISBN 3-608-95107-5.
  • Wolfgang Schneider; Ulman Lindenberger; Rolf Oerter; Leo Montada (Eld.) (2012): Entwicklungspsychologie. 7., vollst. überarb. Aufl. Weinheim [u. a.]: Beltz.
  • Peter Rossmann: Einführung in die Entwicklungspsychologie des Kindes- und Jugendalters. 4. Auflage. Huber, Bern 1996, ISBN 3-456-82723-7.
  • Kinder in der Weltliteratur, Erzählungen, Auswahl kaj Nachwort de Federico Hindermann, Manesse Verlag, Zürich 1998, ISBN 3-7175-1610-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Niño en la hispana Vikipedio.