Nasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naskoj partoprenintaj de sperta sanpersonaro UNHDR 2007-2008
Virino kuŝas dorse kaj ricevas sian ĵusnaskitan infanon
Virino kuŝas dorse kaj ricevas sian ĵusnaskitan infanon

La nasko aŭ la akuŝo de infano (el la vidpunkto de la infano: la naskiĝo) estas la procezo fine de la gravedeco, per kiu la feto forlasas la uteron de la patrino.[1]

Fazoj de nasko[redakti | redakti fonton]

La unua naska tempo: malferma[redakti | redakti fonton]

La unua naska fazo estas fazo de nasko, dum kiu okazas helpe de uteraj kontrakturoj por malfermi kaj mallongigi cervikon de utero ĝis plena pereo kaj ekkreo de koneksa naska kanalo. La tempo inter kontrakturoj iom post iom mallongiĝas kaj la longeco de la kontrakturoj plilongiĝas, sed la precizaj tempaj parametroj estas ĉe ĉiu virino aliaj. La unua tempo naska daŭras proksimume 10-18 horoj ĉe unuenaskantino kaj 6-8 horoj ĉe plunaskantino.

En la paso de la unua tempo povas okazi krevo de amnioj kaj forfluo de amnia akvo. Plej malfrue tio okazos dum la dua fazo naska, sed pli ofte la amnioj estadas tratiritaj de akuŝisto antaŭ la komenco de la dua fazo.

La dua naska tempo: eliga[redakti | redakti fonton]

La dua naska tempo estas tempo de eligado de infano el la utero. La virino sentas uterajn kontrakturojn kaj fortan devigadon por premi. Antaŭ la komenco de la premado la kapeto de la infano devus esti finrotaciinta, por ke la infano eliru per la frunto al la perineo de la patrino. La rotacio de la kapeto okazas inter la 1-a kaj la 2-a periodo naska kaj ĝi daŭras pli longe, se la infano estas en la t.n. dorsa pozicio (en la utero ĝi havas la dorseton direkte al la dorso de la patrino).

Se la infano estas en la pozicio per la kapeto antaŭen, okazas plej baldaŭ nasko de la kapeto, poste la ŝultretoj kaj la resto de la korpeto, se la infano estas per la ekstremaĵo koksa, eliras plej baldaŭ la pugeto kaj la kruretoj. La infanon en la pozicio transversa ne eblas naski spontanee kaj okazas operacia fino de nasko (kutime planata cezara sekco). La sama paŝo estas elektata ankaŭ ĉe la infano de pli granda pezo en la pozicio koksa.

Se la dua fazo naska daŭras pli longe ol du horoj aŭ se minacas oksigena manko de la infano, akuŝisto alpaŝas al uzo de forcepso, eventuale oni faros akutan cezaran sekcon.

La tria naska tempo: nasko de placento[redakti | redakti fonton]

Placento estas apartigita kaj ĝi eliĝas dum kelke da minutoj ĝis kelke da horoj post la nasko de infano. Se ĝi ne estas elligita, ĝi devas esti forigita perkirurgie sub narkoto.[2]

Malsamaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

La naskiĝo estas por la ankoraŭ graveda virino kaj por aliaj partoprenantoj, ekzemple la patro, emociriĉa evento. Naskiĝon akompanas ofte grandaj doloroj, sed ankaŭ grandaj ĝojoj. Por ke ĝi estu bone travivita, la etoso devas esti konfida por la naskantino.

En Eŭropo naskiĝoj okazas pli ofte en malsanulejoj sub la respondeco de ilia direktoro. Pli kaj pli da naskontinoj (tamen nur ĉirkaŭ 2%) decidas naski hejme kun helpo de akuŝisto. Dum akvonaskiĝo la infano naskiĝas en granda varma akvujo. Tiuj naskiĝoj ŝajne estas agrablaj, ĉar la bebo alkutimiĝis dum 9 monatoj al la malseka elemento, la patrino estas pli komforta kaj la naskiĝprocezo estas pli rapida kaj facila.

La plej grava celo de la ĉeestantoj de la naskiĝo estas malhelpi damaĝon de la bebo kaj de la patrino. Tamen oni pridiskutas tion, kion signifas tio. La agmaniero kaj la etoso dum naskiĝo varias sekve de la loko, la ĉirkaŭo, ... Ĉefe ekzistas jenaj du malsamaj vidpunktoj:

  • Unuflanke naskiĝo estas vidata kiel medicina evento, kiu kunportas riskojn. Celo de la ĉeestantoj estas ĉefe protekti la bebon kaj la patrinon de kiel eble plej multe da riskoj kaj daŭraj damaĝoj. Aliaj aferoj venos nur post tiuj celoj.
  • Aliflanke naskiĝo estas konsiderata normala korpa procezo, kiu pli ofte okazas sen iuj malfacilaĵoj. Pro tio nur malmulte da medicinaj operacioj necesos. Oni akcentas tenerajn helpmetodojn. Riskoj estas taksataj laŭ siaj probablecoj, sed serioze konsiderataj.

Kiel fine okazas la naskiĝo, povas multe varii. Dependas de la malsanulejo, de la kuracistoj, akuŝistoj, ...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]