Direktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Direktoro laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas[1]

  1. Direktisto de oficejo, gazeto kaj tiel plu [baze povas temi kaj pri publika institucio kaj pri private posedata entrepreno]: ekzemple direktoro de liceo aŭ de banko.
  2. 🎭 Estro de teatro, kiu elektas la ludotaĵojn, la aktorojn kaj direktas pere de siaj kontrakte ligitaj administrantoj, reĝisoroj kaj asistantoj sian entreprenon.
  3. 📷 Posedanto de filmofabriko, kies instalaĵojn li ludonas al produktoroj.

Do povas kaj temi pri posedanto de entrepreno, kiu persone havas la kompletan riskon pri sukceso aŭ nesukceso de la direktado, kaj ankaŭ pri dungito de institucio aŭ entrepreno, kiu ricevas sian fiksan salajron kaj en kazo de malbona direktado maksimume riskas senlaboriĝon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]