Afergvidanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Afergvidanto laŭ vortaroj kiel la Reta Vortaro de Esperanto estas "tiu, al kiu estas komisiata la gvido de komerca afero kontraŭ salajro aŭ parto de la profito".[1] Ŝajnas ke la vortumo precipe aplikatas en kontinenta Eŭropo, konkrete precipe kiel esperantlingva traduko de la germana termino Geschäftsführer por vira respektive Geschäftsführerin por virina postenuloj. La tradicia franca termino estus gestionnairegérant, sed tiuj vortoj ŝajnas esti eksmodaj - kutime nun uzatas la anglisma vorto mananger, do "manaĝero". En Usono kaj usone tre influitaj landoj la komparebla titolo estus ĉefa afergvida oficisto (angle: chief executive officer, CEO), por pli simila mallongigo ankaŭ nomebla ĉefa entreprena oficisto (ĈEO); en Britio la titolo estas kutime "managing director".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. indiko "gvid/i" en la Reta Vortaro, sube la indiko "afergvidanto"