Germana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germana)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Germana lingvo
Deutsch
Parolata en Germanio, Svislando, Aŭstrio kaj 38 aliaj
Parolantoj 105 000 000
Denaskaj parolantoj proksimume 100 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 28 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj Lingvoj
Germana lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio, Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio, Flago-de-Danio.svg Danio,
Flago-de-Germanio.svg Germanio, Flago-de-Liĥtenŝtejno.svg Liĥtenŝtejno,
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo, Flago-de-Svisio.svg  Svislando, Flago-de-Italio.svg Italio (Sudtirolo),
Antônio Carlos (Brazilo)[1]
Reguligita de Konferenco de la edukministerioj de la aŭstraj kaj germanaj landoj, svisaj kantonoj, germana komunumo de Belgio, Liĥtenŝtejno kaj Luksemburgio
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 de
  ISO 639-2
    Bibliografia ger
    Terminologia deu
  ISO 639-3 deu
  SIL GER
  Glottolog stan1295
Angla nomo German
Franca nomo allemand
Vikipedio
Information icon.svg
vdr

La germana lingvo (germane: deutsche Sprache [DOJĉe ŜPRAĥe], Deutsch [dojĉ]) estas ĝermana lingvo, parolata ĉefe en Germanio, Aŭstrio, Liĥtenŝtejno kaj Svisio.

Hodiaŭ proksimume 100 milionoj da homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble pliaj 28 milionoj kiel duan lingvon (World Almanac 2000). Ĝi estas la oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu el la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio (Germanlingva Komunumo de Belgio) sume oni nomas tiun teritorion Germanlingvio. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la plejparto de la loĝantaro, kaj ankaŭ en suda Danio ĝi estas oficiala. Ĝi ja estas parolata en partoj de la Opola provinco. Historie, ankaŭ estis multaj germanlingvanoj en grandaj partoj de la hodiaŭaj ŝtatoj Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio, Ĉeĥio kaj Slovakio, Hungario, Rumanio (aparte en Transsilvanio), Ukrainio, Belarusio kaj Rusio (krom en Orienta Prusio aparte laŭlonge de la rivero Volgo) – kaj post perfortaj translokiĝoj ene de Sovetunio dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj ankaŭ en Kazaĥio – sed post 1945 kaj post 1990 la plej multaj germanlingvanoj, parte devigite, parte propravole, forloĝiĝis de tie. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj, kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kaj ankaŭ en Argentino, Paragvajo kaj Venezuelo, Usono kaj Kanado signifa procentaĵo de la enmigrintoj el Eŭropo kaj iliaj posteuloj estas germanlingvaj – en Usono la lingvo inter alie flegiĝas en iuj tradiciaj religiaj komunumoj, kiuj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis subpremataj en Eŭropo. Krome ankaŭ en Sud-Afriko kaj Namibio estas signifa nombro de germanlingvanoj.

Ĝi estas la dua ĝermana lingvo plej parolata, post la angla lingvo, kaj unu de la plej gravaj lingvoj de la mondo.[2] En la Eŭropa Unio ĝi havas pli da indiĝenaj parolantoj ol ajna alia: ĉirkaŭ 90 milionoj.[3] Inter la plej instruitaj/lernitaj lingvoj kiel fremda lingvo, ĝi troviĝas en la tria aŭ kvara rango, depende de kiel oni interpretas la ciferojn.[4]

Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la altgermana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germanparolanto aŭ parolas aŭ povas paroli ĝin.

La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.

Sintakse, la germana havas vortordon V2.

Skribo[redakti | redakti fonton]

Komparo de Fraktur kaj de aliaj gotikaj skriboj

La germana uzas la 26 literojn de la latina alfabeto, tri vokalojn kun supersigno, la umlaŭtojn ä, ö kaj ü, kaj unu aparta simbolo ß, eszett (ligaturo de s kaj de z) aŭ akra S, kiu anstataŭas duoblan s post vokalo longa aŭ diftongo).

Svislando ne plu uzas la ß ekde la 1930-aj jaroj.

Ĝis la 1940-aj jaroj, la germana estis presita per gotikaj literoj (Frakturo) kaj skribata per la Germana manskribo (Deutsche Kurrentschrift), kiuj estas malsamaj versioj de la latina alfabeto.

Ortografio[redakti | redakti fonton]

La germana ortografio dedukteblas kutime de la prononcado kaj de minimuma scio. Sed pro fortaj regionaj malsamoj rilate al la prononcado tio povas esti malfacila. La ĉefaj malfacilaĵoj de la germana ortografio rilatas al:

  • Fremdwörter (fremdaj vortoj, tio estas vortoj de eksterlanda deveno): ili ofte estas skribitaj laŭ la originala vorto (ekzemple. Milieu, Mayonnaise), sed la lastatempa reformo de la ortografio rajtigas al germanigo de kelkaj el tiuj vortoj;
  • la literoj ä kaj e (e malferma aŭ ferma), en iuj kazoj samfonaj aŭ de simila prononcado (ekzemple aufwendig deveninta de Aufwand, kie la reformita ortografio rajtigas ankaŭ al skribo de aufwändig) ;
  • distingo inter konsonanto simpla kaj duobla, kiu en limigita nombro de vortoj kaj kontraŭe al la kutima regulo ne influas la longecon de la vokalo (ekzemple Tip, sed tippen, Platz [tz estas konsiderata duobla z], sed plazieren);
  • diserigo de vortoj (ekzemple radfahren "bicikli" kompare al Auto fahren "aŭti, iri per aŭto") kaj la ne-majuskligo de iuj esprimoj (ekzemple im dunkeln lassen "lasi necerta" kompare al (jemanden) im Dunkeln lassen "lasi iun en loko malhela").

Reformo de la ortografio[redakti | redakti fonton]

Por malaltigi parton de la malfacilaĵoj priskribitaj supre reprezentantoj germanaj, svisaj kaŭ aŭstraj konsentis pri reformo de la ortografio. Ĝi validiĝis en 1998 en Germanujo kaj iĝis deviga meze de 2005. Antaŭa reformo okazis en 1901 kaj rilatis interalie al la forigo de la h en Thor kaj la aldono de e por longaj vokaloj , ekzemple kritisirtkritisiert).

La ĉefaj modifoj estas:

  • samigo de la grafio de vortoj de la sama familio (aufwändig de Aufwand, sed daŭre aufwenden);
  • uzo de ß nur post longaj vokaloj kaj diftongoj (daŭre ekzistas do der Fuß, die Geiß, sed der Fluss, kio samas ĉe aliaj konsonantoj);
  • en kunigitaj vortoj neniu litero estas forigata (Geschirr + Rückgabe > GeschirrrückgabeGeschirr-Rückgabe) ;
  • disvastigo de skribo en pluraj vortoj de fiksaj esprimoj (auseinander reißen), estas la afero pleje kritikata, kiu kaŭzas novajn problemojn: « Furcht erregend » (timiga, tradicie « furchterregend ») sed daŭre « noch furchterregender » (ankoraŭ pli timiga)
  • sistema majuskligo de substantivoj (der Dritte) ;
  • faciligo de la vortdisigo fine de linio kaj la uzo de la komo;
  • faciligo (fonigo) de vortoj el la greka kaj – kvankam ne en ĉiuj vortoj – forlaso de la ph (Fotografie)

Tiu reformo estas forte kritikata en Germanujo. La lando Schleswig-Holstein voĉdonis la revenon al la tradicia ortografio en 1998 (decido tamen nuligita de la regiona parlamento) kaj iuj gazetoj kaj eldonistoj decidis reveni al la tradicia ortografio.

Norma germana[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Norma germana.

Norma germana, Supra germana aŭ pli precize Norma supra germana (en germana: Standarddeutsch, Hochdeutsch aŭ, en Svisio, Schriftdeutsch), estas la norma variaĵo de la germana lingvo uzata en formalaj kuntekstoj kaj por komunikado inter diferencaj dialektaj areoj. Ĝi estas plurcentra Dachsprache kun tri kodigitaj (aŭ "normigitaj") specifaj regionaj variaĵoj: Germania norma germana, Aŭstria norma germana kaj Svisa norma germana. Pri literumado kaj interpunkcio, rekomendita normo estas publikigita de la Rat für deutsche Rechtschreibung (formita en 2004) kiu reprezentas la registarojn de ĉiuj kaj majoritataj kaj minoritataj german-parolantaj landoj kaj dependaĵoj.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La germana estas fleksihava lingvo. La fleksio tuŝas ne nur la finon de la vorto, sed ankaŭ ĝian radikon, kio komplikigas la deklinacion kaj la konjugacion. Kompare kun la samfamilia angla lingvo, ĝi havas morfologian strukturon pli komplikan pro la noma fleksio kaj la verba konjugacio, sed ĝia gramatika strukturo ne estas reale multe pli komplika ol tiu de la plej parto de hindeŭropaj lingvoj kun noma kaj verba fleksioj.

Ĝiaj avantaĝoj por la lernanto,[5] estas jenaj:

  • Ĝi havas strukturon tre rigidan, pozician. Por ekzemplo, en la ĉefa frazo, la verbo ĉiam estas dualoka ene de la frazo, sendepende ĉu ĝi estas antaŭata de la subjekto, komplemento aŭ kompleta subigita frazo; kaj se la subjekto ne okupas la unuan lokon, antaŭ la verbo, ĝi estas en tria loko, post la verbo.
  • Oni legas la germanan iome fonetike (sed ne komplete). Serio de reguloj faras ke difinitaj grupoj de literoj havas antaŭfiksitan prononcon, por ekzemplo, "eu" kaj "äu" estas prononcataj /oi/.
  • La germana havas grandan facilecon por formo komponitajn vortojn, kunigante pli simplajn vortojn. Por ekzemplo, "Tisch" signifas tablon kaj "Nacht", nokton: la kunmetaĵo "Nachttisch" estas noktotablo. Por tio ne necesas prepozicio male al aliaj lingvoj.

Ĝiaj malavantaĝoj por la lernanto (kiel dua lingvo) estas jenaj:

  • Nepras lerni kun ĉiu vorto ĝian genron kaj kaj ĝian pluralon. Tamen estas reguloj kiuj helpas determini la genron de multaj vortoj kaj la singularon, nome granda kvanto de sufiksoj kiuj determinas la aliron al unu genro aŭ al alia, p. ekz. -keit, -heit, -ung estas femeninaj, -er, -ig estas maskulinaj kaj -chen, -lein estas neutraj.
  • La uzado de la deklinacio estas grava en germana. En Esperanto similaj funkcioj estas faritaj per la akuzativo, la adverba finaĵo -e ktp.

Genro[redakti | redakti fonton]

En la germana, kiel en multaj hindeŭropaj lingvoj, ĉiu substantivo havas genron. Ekzistas tri genroj: virseksa, ina kaj neŭtra. Ĉiuj genroj estas samaj je multenombro.

Deklinacio[redakti | redakti fonton]

La germana havas deklinacion. Ekzistas kvar kazoj: nominativo, akuzativo, dativo kaj genitivo. Substantivoj malmulte ŝanĝiĝas laŭ kazo: deklinacio okazas ĉefe ĉe artikoloj, pronomoj kaj adjektivoj. Jen la deklinacio de la difinita artikolo (der, kiu signifas “la”), kaj tiu de nedifinita kazo (ein, “unu”, sed plej ofte ne tradukita Esperanten), laŭ genro kaj kazo.

Kazo/Genro Vira Ina Neŭtra Multnombra
Nominativo der die das die
Akuzativo den die das die
Dativo dem der dem den
Genitivo des der des der
Kazo/Genro Vira Ina Neŭtra
Nominativo ein eine ein
Akuzativo einen eine ein
Dativo einem einer einem
Genitivo eines einer eines

Dialektoj de la germana[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Germanaj dialektoj.

La germanaj dialektoj estas dialektoj ofte konsiderataj lingvoj en sia propra rajto kaj estas klasitaj sub terminego "Germanaj". Kvankam variaj laŭ regiono, tiuj de la suda duono de Germanio sub la linio Benrath estas dominataj per la geografia disvastiĝo de la konsonanta ŝanĝo de la supra germana, kaj la dialekta komplekso kiu konektas la germanan al la najbaraj variaĵoj de la Malsupraj Frankoniaj (nederlanda) kaj de la Frisa lingvaro. La variaĵoj de la germana lingvo estas konvencie grupigitaj en supragermanaj dialektoj, centra germana kaj platgermanaj dialektoj

La mezfranka dialektaromozelfranka dialektaro (altgermane Mittelfränkisch) estas grupo de dialektoj de la germana lingvo en okcidenta centra Eŭropo. La nomo rilatas al la regiono de la rivero Mozelo kaj al antikva ĝermana etno frankoj, kaj tute ne rilatas al la regiono Frankonio de Bavario.

La vestfala lingvo (vestfale: Wäästfaalisch) estas unu el la ĉefaj dialektgrupoj de la okcidentplatgermana lingvo.

Historio de la lingvo[redakti | redakti fonton]

Komenco de Abrogans-kodekso.

Abrogans, pli ĝuste Codex Abrogans (klostra biblioteko de monaĥejo Sankt-Galo, kodekso 911), estas latina- malnovaltgermana glosaro, kies konservita kopio en Sankt-Galo estas rigardita kiel la plej malnova konservita libro en la germana lingvo. Historiajn demandojn starigas ankau la etimologioj inter kiuj brilis, por la germana lingvo, ekz. Ernst Wasserzieher populariginte sciencojn prie.

Historie, la epoko kiam lingvo eknormiĝas estas majloŝtona por ĝia uzo kiel oficiala lingvo. Antaŭ la 15-a jarcento ĉiu regiono uzis preskaŭ nur sian regionan varion. En la nordo de la aktuala Germanio ĝis la 17-a jarcento la prestiĝa lingvo estis la malsupra germana (nome grupo de frataj varioj kiuj formis la malsupran germanan kiu estas la bazo de la nuna norma lingvo). Jam ekde la 15-a kaj la 16-a jarcentoj la oficialaj dokumentoj ne plu estas redaktata hegemonie en latino kaj ekaperis en la regiono kiun nun okupas la centrorienta germana klopodo uzi germanan kiu reprezentu intermezon inter regionaj varioj. Estis tiam kiam ekformiĝis interkonsento inter aŭtoritatoj kaj parolantoj por determini kiel la lingvo estos kaj verkita kaj parolata, kvankam tio ne malhelpis la ekzistadon de regionaj varioj. El tiu interkonsento, la norma lingvo ekestis konsiderata kiel prestiĝa variaĵo, kaj oni faris decidojn por reguligi la manieron laŭ kiu oni instruos ĝin kiel ĉefa vehikla lingvo en la instrusistemo, same kiel dua lingvo aŭ fremda lingvo. La juraj skribaĵĵoj en centrorienta germana kaj la Biblio de Lutero (1522-34) estis la elirejo por la formigo de la moderna germana norma lingvo.[6] Tiukadre oni diris la jenon:

Citaĵo
 Per sia traduko de la Biblio al la germana, kaj spite la fakton ke ĝi ne estis la unua, Lutero fariĝis digna meritanto de rekono kiu nun daŭras rilate al la pliriĉigo kaj normigo de la germana (de tio kio nuntempe estas konata kiel nova supra germana, por plia precizeco). Tio plifortiĝas pro la fakto ke, en sia traduko, Lutero ne elektis vortotrezoron el sia propra dialekto (nome la centr-orienta germana) sed tiu kiu tiam estis plej disvastigita en la germanaj teritorioj. Per tio, Lutero faris la lingvon nacian aferon. La germana jam ne estis simple lingvo sed la nacia linvo.[7] 

Tiu normigo de la lingvo konsistas en la elekto de reguloj el inter regionaj alternativaj formoj. En la germana nur meze de la 18a jarcento estas la epoko kiam jam oni povas konsideri establita skriban normigon definitivan, kaj dum la 19-a jarcento oni fiksigos ankaŭ la normigan prononcmanieron. Kvankam la prusia unuigo kaj ties Germana Doganunio (Zollverein) estis forta elano por la norma lingvo, origine en la prusia teritorio la hegemonia lingvo estis la masupra germana, kvankam en la eduksistemo oni helpis la ĵusan normigon bazitan sur la supra germana. Tiu normiga germana ne estis akceptita kiel oficiala lingvo ĝis 1902, kiam la Dua Ortografia Konferenco establis la unuajn regulojn por la normiga germana. Paralele la regionaj lingvoj plue estis uzataj ĝis nuntempe, speciale por neformalaj aferoj kaj ĉiam inter samregionanoj.

Norma lingvo[redakti | redakti fonton]

La germana en la Eŭropa Unio.

Kvankam oni uzas la terminon «germana» por referenci al la skribita kaj al la norma lingvo, en la parolata tereno estas granda kvanto de lingvovarioj kun aŭtonoma lingva disvolviĝo. La norma germana, konata kiel Hochdeutsch (supra germana), ne originiĝis el preciza dialekto, sed oni kreis ĝin el la diversaj dialektoj, ĉefe el tiuj centraj kaj sudaj, kiel skriba lingvo. Jam ekde la 15a jarcento, tiu ebligis la komunikadon inter tiuj, sed por parolado ne estis unuigita modelo. La kreado de norma prononcado iĝis necesa por la pliiĝo de la gravo de la teatro en la 19a jarcento kiu kondukis la responsulojn de la trupoj serĉi klopodojn kiel formo deklami unika kiu estu komprenita en la tutlanda teritorio. Tiel oni kreis la Bühnendeutschsursceneja germana, kiu finfine iĝis la normiga prononcmaniero de la germana, kvankam kelkaj el ties preceptoj kiel ke «-ig» = /-iç/ ne obeas al lingvaj tialoj sed al akustikaj tialoj.

Nuntempo, en la plej parto de la regionoj de la Nordo de Germanio, la popolo estis abandoninta siajn regionajn dialektojn (apartenantajn al la Platgermana lingvo) dum kolokve oni parolis ĉefe norman germanan; la plej ekstremaj okazoj estas tiuj de la Ruhr-regiono (areo kien venis enmigrantoj el la tuta Germanio laŭlonge de la 19a jarcento) kaj la sudo de la ŝtato Brandenburgio, en la nomita Saksio prusia, kie la dialekto praktike estis malaperinta. Tio ne okazas en la sudo de Germanio, Aŭstrio kaj ĉefe Svisio, kie la norma germana apenaŭ estas parolata, nur en esceptaj okazoj, kiel por paroli kun kiu ne komprenas kun la svisa dialekto. En kelkaj germanaj regionoj, ĉefe en kelkaj grandurboj, granda parto de la loĝantaro parolas nur la norman lingvon.

La norma lingvo prezentas regionan diferencojn, speciale en la vortotrezoro, sed ankaŭ en prononcmaniero kaj gramatiko. Tiuj diferencoj estas multe pli malgrandaj ol tiuj kiuj ekzistas inter la lokaj dialektoj. Tamen, la germana estas konsiderata plurcentra lingvo, ĉar la varioj de la tri plej grandaj germanparolantaj landoj estas konsiderataj normigaj sammaniere.

Klasigo[redakti | redakti fonton]

La Deutsches Wörterbuch (Germana vortaro, 1854) de la Fratoj Grimm helpis la normigon de la germana ortografio.

La germana apartenas al la okcidenta branĉo de la ĝermana lingvaro en la familio hindeŭropa. Kun la nederlanda, nome ĝia plej proksima parenco, ĝi formas lingvaran zonon tre koheran kaj tre bone difinita kiu klare apartiĝas disde siaj najbaroj per precizaj lingvaj limoj. Tiuj najbaroj estas la jenaj: norde, la frisa kaj la dana; oriente, la pola, la soraba, la ĉeĥo, la hungara kaj la kroata; sude, la slovena, la friula, la ladina, la romanĉa, la lombarda kaj la itala; kaj okcidente, la nederlanda, la limburga, la luksemburga, la franca kaj la frankoprovenca. Scepte pro la frisa, la nederlanda, la limburga kaj la luksemburga, neniu el tiuj lingvoj estas okcidenta ĝermana: konsekvence, ili estas klare diferencaj el la germana kaj el la nederlanda. Tamen, spite la fakton ke la frisa estas ĝermana lingvo, same kiel la germana kaj la nederlanda, oni konsideras, ke ĝi ne estas reciproke komprenebla kun tiuj.[6]

La situacio estas pli komplika rilate al la distingo inter la germana kaj la nederlanda. Ĝis antaŭ nelonge estis dialekta komplekso laŭlonge de la tuta germanparolanta areo, sen lingvaj limoj. En tiu dialektaro, la dialektoj ĉiam estas reciproke interkompreneblaj kun siaj plej najbaraj dialektoj, sed tiuj kiuj estas pli malproksimaj plej ofte ne estas interkompreneblaj. La germana-nederlanda dialekta komplekso rilatas al klasigo de la dialektoj en supra germana kaj malsupra germana kun bazo sur la dua konsonanta mutacio. Tiel la nederlanda estus parto de la grupo malsupra germana. Tamen, pro la politika apartigo inter Germanio kaj Nederlando, la dialektoj de la malsupra germana de Germanio kaj de Nederlando ekevoluis sendepende laŭlonge de la 20a jarcento. Krome, en ambaŭ landoj multaj dialektoj estas preskaŭ formortantaj ĉar ili estas anstataŭataj per la normiga lingvo. Pro tio, ekformiĝas la lingva limo inter la nederlanda kaj la germana.

Kvankam la germana estas gramatike tre simila al la nederlanda, ĝi estas tre diferenca en la dialogo. Parolanto de unu de la lingvoj bezonas iom da praktiko por kompreni parolanton de la alian. Komparu, por ekzemplo:

De kleinste kameleon is volwassen 2 cm groot, de grootste kan wel 80 cm worden. (nederlanda)
Das kleinste Chamäleon ist ausgewachsen 2 cm groß, das größte kann gut 80 cm werden. (germana)
(«La plenkreska kameleono plej malgranda estas 2 cm longa, la plej granda povas atingi 80 cm.»)

La unulingvaj parolantoj de nederlanda ĝenerale kapablas legi germanan, kaj la parolantoj de malsupra germana ĝenerale kapablas legi la nederlandan, sed ili havas problemojn por kompreni la parolatan nederlandan.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Germana literaturo.

La germana lingvo estas uzita en germana literaturo kaj povas esti datita el la Mezepoko, de kiam la plej elstaraj aŭtoroj de la periodo estis Walther von der Vogelweide kaj Wolfram von Eschenbach.

La Kanto de la Nibelungoj, kies aŭtoro restas nekonata, estas ankaŭ grava verko de la epoko. La fabeloj kolektitaj kaj publikigitaj fare de Jakobo kaj Vilhelmo Grimm en la 19a jarcento iĝis fama tra la tuta mondo.

Reformaciisto kaj teologo Marteno Lutero, kiu estis la unua kiu tradukis la Biblion en la germanan, estas amplekse konsiderata kiel tiu kiu metis la bazon por la moderna lingvo "Supra germana". Inter la plej bone konataj poetoj kaj aŭtoroj en germana estas Lessing, Goethe, Schiller, Kleist, Hoffmann, Brecht, Heine, kaj Kafka. Dek kvar german-parolantaj verkistoj ricevis la Nobel-premion pri literaturo: Theodor Mommsen, Rudolf Christoph Eucken, Paul von Heyse, Gerhart Hauptmann, Carl Spitteler, Thomas Mann, Nelly Sachs, Hermann Hesse, Heinrich Böll, Elias Canetti, Günter Grass, Elfriede Jelinek, Herta Müller kaj Peter Handke, kio faras ĝin la dua plej premiita lingva regiono (kun la franca) post la angla.

Johann Wolfgang von Goethe
(1749–1832)
Friedrich Schiller
(1759–1805)
Fratoj Grimm
(1785–1863)
Thomas Mann
(1875–1955)
Hermann Hesse
(1877–1962)
Johann Heinrich Wilhelm Tischbein - Goethe in the Roman Campagna - Google Art Project.jpg Gerhard von Kügelgen 001.jpg Grimm1.jpg Thomas Mann 1929.jpg Hermann Hesse 1927 Photo Gret Widmann.jpg

Aliaj famaj aŭtoroj de la germana[redakti | redakti fonton]

Specimeno
La Patro Nia

Vater Unser im Himmel,
Geheiligt werde Dein Name,
Dein Reich komme.
Dein Wille geschehe,
Wie im Himmel, so auf Erden.
Unser tägliches Brot gib uns heute,
Und vergib uns unsere Schuld,
Wie auch wir vergeben unseren Schuldigern.
Und führe uns nicht in Versuchung,
Sondern erlöse uns von dem Bösen.
Amen.

Germandevenaj Esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Inter multaj germandevenaj Esperantaj vortoj estas ekzemple:

anstatt > anstataŭ
bald > baldaŭ
bedauern > bedaŭri
danken > danki
halten > halti
Jahr > jaro
Knabe > knabo
nur > nur
Hund > hundo
Tag > tago
Fräulein > fraŭlino
Schrank > ŝranko
ge- > ge-
-in-

Germanlingvaj internaciaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Anschluss. Germanaj kaj Aŭstriaj limpolicanoj dismuntas landlimejon en 1938.

Inter multaj germanlingvaj internaciaj vortoj estas ekzemple:

Organizoj[redakti | redakti fonton]

La uzado kaj lernado de la germana lingvo estas helpita de nombraj organizoj.

Goethe-Institut[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Goethe-Institut.
Centra oficejo de la Goethe-Institut en Munkeno.

La registar-apogita Goethe-Institut[8] (nomita laŭ la fama germana aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe) celas plibonigi la sciaron pri la germanaj kulturo kaj lingvo ene de Eŭropo kaj en la cetero de la mondo. Tio estas farata per la organizo de ekspozicioj kaj prelegoj pri german-rilataj temoj, kaj havigado de trejnado kaj gvidado en la lernado kaj uzado de la germana lingvo. Por ekzemplo, la Goethe-Institut instruas laŭ la atestilo de la Goethe-Zertifikat germanlingva kvalifiko.

Verein Deutsche Sprache[redakti | redakti fonton]

La organizo kun sidejo en Dortmund nome Verein Deutsche Sprache (VDS), kiu estis fondita en 1997, subtenas la germanan lingvon kaj estas la plej granda lingva asocio de civitanoj en la mondo. La VDS havas pli ol tridek kvin mil membrojn en ĉirkaŭ sepdek landoj. Ties fondinto, profesoro pri statistiko Dro. Walter Krämer, restis proparolanto de la asocio ekde ties komencoj.[9]

Deutsche Welle[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Deutsche Welle.
Logoo de Deutsche Welle.

La radielsendejo de la germana ŝtato nome Deutsche Welle estas la ekvivalento de la brita BBC World Service (Monda Servo) kaj havigas radio kaj televi-elsendojn en germana kaj en 30 aliaj lingvoj tra la tuta mondo.[10] Ĝiaj germanlingvaj servoj estas aranĝitaj por lernantoj de germana lingvo per malrapida kaj klara parolado. Deutsche Welle havigas ankaŭ e-learning (ret-lernadan) retejon por lerni la germanan.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lernolibroj[redakti | redakti fonton]

  • germana lingvo en 30 tagoj Deutsch in 30 Tagen German in 30 Days, eldonejo Langenscheidt, pri nivelo A2, germane/angle, kun kompaktdisko 70 Minutoj kaj verbofikso (tabelo), ISBN 978-3-468-28016-0 vidu ankaŭ www.langenscheidt.de
  • germana lingvo en 30 tagoj Deutsch in 30 Tagen, eldonejo Langenscheidt, pri nivelo A2, germane/pole, kun kompaktdisko, vidu ankaŭ www.langenscheidt.de

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/12, paĝo 19: La germana verkita de Bradley Kendal.
  • Brockhaus Enzyklopädie
  • Cercignani, Fausto, The Consonants of German: Synchrony and Diachrony, Milano, Cisalpino, 1979.
  • Clyne, Michael, The German Language in a Changing Europe (1995) ISBN 0-521-49970-4
  • Curme, George O., A Grammar of the German Language (1904, 1922)
  • Fox, Anthony, The Structure of German (2005) ISBN 0-19-927399-5
  • Hawkins, John A. (2009). «4. German». B. Comrie, eld. The World’s Major Languages (2a eldono). Routledge. pp. 86-109. ISBN 0-203-30152-8.
  • Kohler, Klaus J. (1977), Einführung in die Phonetik des Deutschen, Berlin: E. Schmidt
  • Kohler, Klaus J. (1990), «German», Journal of the International Phonetic Association 20 (1): 48-50, doi:10.1017/S0025100300004084
  • Kohler, Klaus J. (1999), «German», Handbook of the International Phonetic Association: A guide to the use of the International Phonetic Alphabet, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 86-89, ISBN 0-521-65236-7, doi:10.1017/S0025100300004874
  • Lockwood, W. B., German Today: The Advanced Learner's Guide (1987) ISBN 0-19-815850-5
  • Sanders, Ruth H., German: Biography of a Language, Oxford University Press, 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cooficialização da língua alemã em Antônio Carlos
  2. George Weber: "Top Languages: The World's 10 Most Influential Languages" en Language Today (Vol. 2, Dec 1997)
  3. [1]
  4. Morehouse, Kevin (6a de aprilo 2017). «What Are the Most Learned Languages in the World? • LinguaCore». LinguaCore (en usonangla). Arkivita el la originalo la 14an de aŭgusto 2019. Konsultita la 21an de aprilo 2020.
  5. Alemanista. «5 Consejos para aprender Alemán». Konsultita la 21an de aprilo de 2020.
  6. 6,0 6,1 J. A. Hawkins, 2009
  7. Maestro Cano, Ignacio C. «Protestantismo, pensamiento y cultura en Alemania». Biblio3W. Revista bibliográfica de geografía y ciencias sociales. Konsultita la 21an de aprilo 2020.
  8. Learning German, Experiencing Culture – Goethe-Institut. Goethe.de. Alirita 24a de januaro 2012.
  9. Verein Deutsche Sprache e.V.. Alirita 18a de julio 2016.
  10. Who we are. DW.DE (31a de decembro 2011). Alirita 14a de junio 2013.