Saltu al enhavo

Germana ortografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua lerneja libro pri ortografio de la germana el la Reĝlando Bavario de 1879

La ortografio de la norma germana lingvo estas referita kiel germana ortografio, germane deutsche Rechtschreibung. La ortografio kiu estas nuntempe deviga en oficiala korespondado, tio signifas por aŭtoritatoj kaj lernejoj, estas difinita ekde la reformo de la germana ortografio de 1996 de la Konsilio pri germana ortografio kun oficiala regulara libro kaj vortaro.[1]

Ecoj de germana ortografio

[redakti | redakti fonton]

Dum en la norma germana la prononco kutime povas esti deduktita de la skriba vorto, la inverso eblas nur tre limigite. Tio ŝuldiĝas al la majusklaj kaj minusklaj vortokomencoj, la ekspansiosimboloj kaj duoblaj konsonantoj kiuj devas esti uzitaj kaj aliaj malfacilaĵoj kiel la malsamaj literumoj kiuj devas esti elektitaj por la sonvaloro de la litero x.

Literumo de substantivoj

[redakti | redakti fonton]

Substantivoj kaj substantivaj vortoj estas majuskligitaj. Kunmetitaj vortoj, precipe substantivoj, estas skribitaj kune, kiel Haustür ("antaŭpordo") aŭ Tischlampe ("tablolampo"). Alternative oni povas skribi longajn komponaĵojn per streketo. Dividostrekoj estas uzataj por longaj kunmetaĵoj kaj por eviti la kolizion de multaj similaj sonoj, ekz. Tee-Ernte ("Tea rikolto") aŭ Ballett-Tänzer (baleda dancisto) - antaŭ la internacia reformo de germana ortografio de 1996, tri samaj konsonantoj unu apud la alia entute ne eblis, sed nun tio estas permesata. Se substantivo kaj rilata adjektivo kune formas fiksan terminon, ambaŭ vortoj estas majuskligitaj, ekz. Westfälischer Frieden ("Vestfalia Paco").

Longaj vokaloj

[redakti | redakti fonton]
  • La longa i estas ofte reprezentita per la duobla sono ie [I:], kiel die [DI:] ("la" ♀), sie [ZI:] ("ŝi"), Liebe [LI:be] ("amo"), hier [HI:a] ("ĉi tie"). La sono estas parte bazita sur la mezaltgermana diftongo /iə/, kiu estis perdita en la fru-nova altgermana (kiel en la mezaltgermanaj vortoj Liebe kaj hier). Tamen tio ofte ne okazas kaj la ie-etendo nur aperas en la posta moderna germana, ekzemple die [DI:], viel [FI:L] ("multe"), Friede [FRI:de] ("paco", en la mezaltgermana di , vil, vride). En la vortoj Viertel, vierzehn, vierzig ("kvarono", "dek kvar", "kvardek") la "ie" eĉ reprezentas mallongan vokalon. "Ie" neniam estas ĉe la komenco de vorto, eĉ se la "i"-sono tre longas, ekzemple IgelIre ([I:gel] aŭ [I:re], "erinaco" aŭ "irlandano").
  • Silenta h ankaŭ indikas longan vokalon antaŭ la "h". Foje la h povas esti klarigita etimologie, ekzemple en sehen kaj zehn ("vidi" kaj "dek", en la mezaltgermana sehen [ZE: hen] kaj zehen [CE: hen]). Tamen, alivorte ĝi ne havas etimologian pravigon, ekz. en gehenmahlen ("iri" kaj "mueli", en la mezaltgermana gen, maln). Okaze la "etenda h" sekvas longan vokalon "ie" [I:] aŭ jam longan diftongon. Tio povas havi etimologian bazon, kiel ekzemple ĉe Vieh ([FI:], "brutaro", en la mezaltgermana vihe) aŭ rauh ("malglata", [RAŬ], en la mezaltgermana ruh) - sed ne devas esti tiel.
  • La literoj a, e, o estas foje duobligitaj por indiki plilongiĝon, kiel en Saat ("semo"), See ("lago") aŭ Moor ("marĉo").

Por denaskaj germanlingvanoj de ses ĝis ok jaroj, kiuj pene provas lerni legadon kaj skribadon de la germana en la unua kaj dua klasoj de la elementa lernejo same kiel al iu ajn kiu lernas la lingvon fremdlingve, tiuj klarigoj pri prononcado en mezepoka lingvaĵo ne multe helpas, ĉar kompreneble kutime neniu plu parolas la mezaltgermanan lingvon de la mezepoko.

Duoblaj konsonantoj

[redakti | redakti fonton]
  • Duobla konsonanto post vokalo indikas, ke la vokalo antaŭ la duobla konsonanto estas mallonga, do la litero "a" en Kamm ("kombilo") estas prononcata mallonga kaj en kam ("venis") estas prononcata longa.
  • La konsonanto k ne estas duobligata sed anstataŭigita per ck [K].
  • Ankaŭ la konsonanto z ne estas duobligata, sed anstataŭita per tz [C].
  • La "akra" ß [S] ankaŭ indikas longan vokalon antaŭ ĝi.

La sono [KS]

[redakti | redakti fonton]

La litero x malofte estas uzata por malnovaj germanaj vortoj. Esceptoj estas la vorto Hexe [HEkse] ("sorĉistino"), Axt [AKST] ("hakilo") kaj Nixe [NIkse] ("nikso" aŭ "sireno"). La litero "x" estas ofte trovata en pruntvortoj - aparte de vortoj el la greka - kiel Text [TEKST] ("teksto"), Mixtur [MIKStu:r] ("miksaĵo"), Taxi [taKSI] ("taksio") aŭ Xylophon [KSIlofo:n] ("ksilofono"). Aliaj literkombinaĵoj estas kutime uzitaj por la sono [KS], kiel ekzemple:

  • chs: ofta en malnovaj germanaj vortoj, precipe bestnomoj, respondas al la mezepoka literkombino hs. Ekzemploj estas Fuchs ("vulpo"), Dachs ("melo"), Luchs ("linko"), Lachs ("salmo"), Ochse ("bovo" respektive "okso"), Echse (lacerto"), Wachs ("vakso") kaj la verboj wachsen ("kreski") aŭ wechseln ("ŝanĝo") - en la mezaltgermana tio estis vohs, dahs, lahs, ohse, eggehse wahs, kaj wahsenwehseln.
  • ks kaj cks: en kelkaj vortoj kiel Keks [KE:KS] ("biskvito" aŭ "kekso"), piksen [PI:KSen] kun longa vokalo, ("piki") Klecks [KLEKS] ("makulo") aŭ Knicks [KNIKS] kun mallonga vokalo ("riverenco") - kutime en vortoj origine el la angla aŭ el la malaltgermana
  • gs: en vortoj kiel anfangs ("komence", enestas la vorto Anfang, "komenco", kiu jam havas literon "g") aŭ unterwegs ("survoje", enestas la vorto Weg, "vojo", kiu ankaŭ jam havas literon "g").

La regularoj por la diversaj signadoj de longaj vokaloj kaj por duoblaj konsonantoj, do por la signado de aparte mallongaj vokaloj, ŝanĝiĝis plurfoje dum la tempo, kaj ankaŭ estis centra temo de la reformo de la germana ortografio de 1996.


Aparte instruistoj pri la germana, kiuj ankaŭ lernis Esperanton kaj tial havis klaran modelon de vere simpla ortografio antaŭ si, en la 19-a kaj 20-a jarcentoj forte engaĝiĝis en provoj antaŭenpuŝi reformojn pri plisimpligo de la germana ortografio. Unu el multaj ekzemploj por tio estis la esperanta pioniro Moritz Klemm, kies luktado pri plisimpligo de la germana ortografio eĉ menciiĝas en la Enciklopedio de Esperanto de 1934.

  • La baza teksto de la koncerna germana artikolo je la stato de la 22-a de novembro 2023, kompreneble adaptita al la bezonoj de esperanta teksto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo Dokumente zur deutschen Rechtschreibung ("Dokumentoj pri germana ortografio), En: Rat für deutsche Rechtschreibung ("Konsilio por germana ortografio"), eldonita per la Leibniz-Institut für deutsche Sprache ("instituto Gottfried Wilhelm Leibniz por la germana lingvo"), vidita la 21-an de novembro 2023 (germane)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]