Konsilio pri germana ortografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsilio pri germana ortografio
emblemo
internacia organizaĵo • erudicia societo
Komenco 2004 vd
Antaŭe Zwischenstaatliche Kommission für deutsche Rechtschreibung vd
Sidejo Leibniz-Instituto por la germana lingvo
Agareo

germana ortografio

Ĉefestro(j) Josef Lange • Hans Zehetmair vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Konsilio pri germana ortografio (germane Rat für deutsche Rechtschreibung, RdR, prononco laŭ sistemo IFA rɑːt fyːɾ dˈɔ͡øtʃə rˈɛçtʃrˌa͡ɪbʊŋ) estas la reguliga institucio de ortografio de la norma altgermana lingvo ekde decembro 2004. Tiun taskon konfidis al ĝi la registaroj de Germanio, Aŭstrio, Svislando, Sudtirolo, Liĥtenŝtejno kaj la germanlingva komunumo de Belgio.

La korpusoj kaj vortaraj substancoj de diversaj institucioj (Leibniz-Instituto por la germana lingvo (IDS), la redakcioj de la vortaroj Duden kaj Wahrig, la vortara korpuso de la Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj la Aŭstra Vortaro (ÖWB) estas uzataj kiel referencaĵoj por klarigi dubindajn kazojn. En la lastaj jaroj, specifaj demandoj estis traktitaj, interalie estis konstruita korpuso de bazlernejaj literumaj vortaroj kaj ankaŭ korpuso de reklamaj tekstoj. La konsilio havas sian konstantan sidejon en la Leibniz-Instituto por la germana lingvo en Mannheim, Germanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]