Internacia Fonetika Alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apikalo
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velaro
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.

[Helpon!]
[Redaktu]

La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA; angle International Phonetic Alphabet [IPA]; france L'alphabet phonétique international [API]) estis kreita de britaj kaj francaj fonetikistoj sub observado de la Internacia Fonetika Asocio, fondita en Parizo dum la jaro 1886 La organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon IFA. La IFA intencas esti norma alfabeto por la fonetika skribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA-Kunveno ĉe Kiel (1989); la plej aktuala versio aperis en 1993, reŝanĝita en 1996. La plejparto de la literoj elvenis el la latina alfabeto aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la greka alfabeto, kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj esperantaj sonoj: [p], [b], [t], [d], [k], [g], [m], [n], [f], [v], [s], [z], [h], [l], [r], [j]. La kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, ankaŭ samas al la IFA-vokalliteroj.

La restantaj simboloj kiuj estas komunaj inter la IFA-a kaj la latina alfabeto, kiel [c], [y], kaj [w], reprezentas sonojn kiuj estas skribitaj per tiuj literoj en aliaj lingvoj. [c] estas palatala plozivo, kiel en la indonezia lingvo. [y] estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj. La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolon por ĉiu fonemo, evitante du- aŭ tri-literaĵojn tiajn kiaj "sh" kaj "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana, ktp.

La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu retrofleksa konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata alveola konsonanto, kun hoketo ĉe la fundo de la litero.

Diakritiloj povas esti kombinataj kun IFA-literoj por skribi modifetitajn fonetikajn sonojn aŭ artikulaciajn ŝanĝetojn. Ekzistas ankaŭ specialaj signoj por supersegmentaĵoj kiel akcento kaj tono.

Kiam oni enmetas IFA-literojn en alian skribmanieron, ili estas izolataj el la resto de la teksto aŭ per diagonalaj strekoj ("/") aŭ per angulaj brakumoj ("[" kaj "]"). Lingvistoj uzas brakumojn kiam ili skribas laŭparole kaj montras ĉiun aŭdeblan kvalitan distingon de ĉiu sono. Ili uzas diagonalajn strekojn por montri nur la distingojn inter sonoj, kiujn uzas la lingvo por distingi inter vortoj.

La alfabeto[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Pulmonikaj Bilabialo
Bilabial consonant.svg
Labial-
dentalo

Labiodental consonant.svg
Dentalo
Dental consonant.svg
Alveolaro
Alveolar consonant.svg
Post-
alveolaro

Postalveolar consonant.svg
Retro-
flekso

Retroflex consonat.svg
Palatalo
Palatal consonant.svg
Velaro
Velara consonant.svg
Uvularo
Uvulara consonant.svg
Faringalo
Faryngal consonant.svg
Epiglotalo
Epiglotal consonant.svg
Glotalo
Glotal.svg
  Nepulmonikaj kaj pluaj simboloj
Nazalo m ɱ n ɳ ɲ ŋ ɴ  Klaketo  ʘ ǀ ǃ ǂ ǁ
Plozivo p b t d ʈ ɖ c ɟ k g q ɢ ʡ ʔ  Injektivo  ɓ ɗ ʄ ɠ ʛ
Frikativo ɸ β f v θ ð s z ʃ ʒ ʂ ʐ ç ʝ x ɣ χ ʁ ħ ʕ ʜ ʢ h ɦ  Ejektivo 
   Alproksimanto    β̞ ʋ ɹ ɻ j ɰ Ceteraj lateraloj  ɺ ɫ
Trilo ʙ r ʀ Duoblartikulacia
alproksimanto 
ʍ w ɥ
Frapeto ѵ ɾ ɽ Duoblartikulacia
frikativo 
ɕ ʑ ɧ
Laterala frikativo ɬ ɮ Afrikato  ts dz
Laterala alproksimanto l ɭ ʎ ʟ Duoblartikulacia
plozivo 
k͡p ɡ͡b ŋ͡m

Noto 1: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas voĉan konsonanton.
Noto 2: Ombraj areoj reprezentas artikulaciojn juĝitajn maleblaj.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu
Antaŭa Centra Malantaŭa
Malvasta i y ɨ ʉ ɯ u
ɪ ʏ ʊ
Mezmalvasta e ø ɘ ɵ ɤ o
ə
Mezvasta ɛ œ ɜ ɞ ʌ ɔ
æ ɐ
Vasta a ɶ ɑ ɒ

Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.

Supersegmentaĵoj[redakti | redakti fonton]

ˈ Ĉefakcentita silabo
ˌ Duarange akcentita silabo
ː Longeco
ˑ Duon-longeco
˘ Mallongegeco
. Silaba limo
Malgranda akcentogrupo (silabareto)
Granda akcentogrupo (intonacio)
Kunligilo (manko de aparteco)

Tonoj kaj akcentoj[redakti | redakti fonton]

e̋ aŭ ˥ Altega tono
é aŭ ˦ Alta tono
ē aŭ ˧ Meza tono
è aŭ ˨ Malalta tono
ȅ aŭ ˩ Malaltega tono
ě Altiĝanta tono
ê Malaltiĝanta tono
Tona malaltigo
Tona altigo
Tutfraza tona altigo
Tutfraza tona malaltigo

Diakritiloj[redakti | redakti fonton]


Diakritaj signoj
n̥ d̥ Senvoĉa b̤ a̤ Spire voĉa t̪ d̪ Dentala
s̬ t̬ Voĉa b̰ a̰ Knare voĉa t̺ d̺ Langopinta
tʰ dʰ Aspiracia t̼ d̼ Langolabiala t̻ d̻ Langlamena
ɔ̹ Pli rondigita tʷ dʷ Bilabialigita Nazaligita
ɔ̜ Malipli rondigita tʲ dʲ Palataligita Nazala konsonantofino
Antaŭigita tˠ dˠ Velarigita Laterala konsonantofino
Malantaŭigita tˁ dˁ Faringita Sen aŭdebla konsonantofino
ë Alcentrigita Velarigita aŭ faringita
Mezigita kaj alcentrigita Malvastigita
ɹ̩ Silabnuklea Vastigita
Nesilabnuklea Antaŭigita langobazo
ə˞ Ro-eca Malantaŭigita langobazo


Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.

Pluaj signoj:

ˈ ĉefakcentita silabo
ˌ duarange akcentita silabo
ː longa vokalo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]