Uvula trilo voĉa
![]() |
| ||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
La uvula trilo voĉa estas voĉa konsonanto uzata en kelkaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ʀ]; en SAMPA, R\.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
- Ĝia artikulacio estas vibra, t.e. ĝi estas produktata per vibrado de la artikulacia organo.
- Ĝia artikulacia organo estas uvulo, ĝi estas artikulaciata per la langodorso kaj la palata velo.
- Ĝi estas voĉa konsonanto.
- Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
- Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
- Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
Ekzemploj nacilingvaj[redakti | redakti fonton]
France[redakti | redakti fonton]
Nuntempe [ʀ] ne estas uzata en la norma (Pariza) sonsistemo franca (la norma realigo de la franca fonemo /r/ estas la uvula frotsono voĉa [ʁ]); ĝi tamen estas uzata dialekte kaj populara inter la famaj francaj kantistoj (almenaŭ en kantado), ekz-e Georges Brassens, Jacques Brel, Jean Ferrat, Édith Piaf, Barbara, Charles Aznavour.
Ĝermane[redakti | redakti fonton]
[R] estas unu el la normaj realigoj de la fonemo /r/ (ekz-e en rot [ʀo:t]). Same en jido.
Simile en la lingvoj dana, nederlanda, sveda.