Radikalo (fonetiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Radikaloj (aŭ langradikaj konsonantoj, aŭ pleonasme radikalaj konsonantoj) artikulaciiĝas per la radiko (bazo) de la lango en la gorĝo. Ili inkluzivas la faringala kaj epiglotala lokoj de artikulacio. Glotalaj konsonantoj fojfoje ankaŭ estas konsiderataj kiel radikaloj, sed ili pli ĝuste priskribatas havantaj neniun lokon de artikulacio krom sia fonado.

La terminon radikalo oni inventis por senambiguigi la vorton faringalo, kiu estis komencinta signifi iun ajn konsonanton artikulaciatan en la gorĝo, ĉu la artikulaciilo estas la malantaŭo de la lango ("alta" faringalo), aŭ ĉu la epigloto ("malalta" faringalo). Tamen, radikalo ankoraŭ ne tute konkeris la terenon, kaj faringalo ankoraŭ ofte trovatas en tiu pli ampleksa senco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]