Ĉi tiu vikiprojekto utilas por organizi la kreon, flegadon kaj enkategoriigadon de ŝablonoj, plibonigon de helppaĝoj por ŝablonoj kaj kiel ĝenerala deirpunkto por ĉiuj demandoj koncerne la ŝablonojn.
La projekto ŝablonoj estas vikipedia projekto celanta kunordigi la laborojn de ties kontribuantoj, eĉ porokazaj, por organizi la kreon, flegadon kaj enkategoriigadon de ŝablonoj, plibonigo de helppaĝoj por ŝablonoj kaj kiel ĝenerala deirpunkto por ĉiuj demandoj koncerne la ŝablonojn. Ĝi kolektas rilatajn petojn de uzuloj kaj sekve helpas difini kreotajn ŝablonojn. Ĝi ankaŭ transprenas ĉiujn taskojn koncerne difinatajn ŝablonojn en la diskutpaĝo de la projekto.
Se vi deziras ke iu helpu vin, finpretigu aŭ kreu ŝablonon kiun vi bezonas, enmetu la ligilon en la subpaĝon Farenda kaj se bezone, verku la difinotajn ecojn de la ŝablono en la diskutpaĝo de la subpaĝo.
Ne hezitu aldoni viajn ĝisdatigojn, kritikojn, komentojn, sugestojn en la diskutpaĝo.
Jen la listo de la partoprenantoj en la projekto. Se vi deziras partopreni, ne hezitu enskribi vin kaj aldoni la ŝablonon {{Uzanto Projekto/Ŝablono}} en vian personan paĝon. Se vi fakas pri io, bonvolu skribi tion post via nomo. Dankon al ĉiuj! Bonvolu alklaki ankaŭ ĉi tie!
{{Informkesto produkto}} kreas informkeston pri produkto, kiel ekzemple manĝaĵo, trinkaĵo, teknikaĵo ktp. Nur gravas, ke la produkto estas vendata merkate.
Unuecigi la nomadon de ŝablonoj (ekz. ŝablonoj por informkesto havu la nomoparton "Informkesto", kiu jam pli oftas ol la variaĵoj "info, infox, infokasto, informilo, informingo, informokadro, infoskat")
Tradukado de neesperantigitaj ŝablonoj kaj tradukado de ŝablonoj el aliaj vikipedioj.
{{IUCN}} la ligilo al IUCN devos esti korektata. Krome la ŝablono bezonas ian poluron. - Eble la germana ŝablono de:Vorlage:IUCN iel taŭgas kiel modelo. --Tlustulimu (diskuto) 16:48, 19 feb. 2021 (UTC)
{{Kluzo}} Mi proponas, ke ni iom ŝanĝu la aspekton de la menciita ŝablono, ĉar ĝi dum sia uzado okupas tro da spaco sur la paĝo, t.e. la tutan larĝecon. Krome la inkludigta bildo povus esti metata supren. Krome ĝi ne tre bele aspektas kaj ĝia nomo ne havas la komencan nomparton "Informkesto". Kore --Tlustulimu 21:35, 26. Nov 2008 (UTC)
Mi hodiaŭ alinomigis la ŝablonon al {{Informkesto kluzo}}, vikiigis ĝin kaj aldonis priskribajn informojn al ĝi. Espereble ĝi nun estas pli komprenebla. --Tlustulimu 18:30, 27. Mar 2010 (UTC)
{{Informkesto animea aktoro}} havas ne funkciantan parametron dosiero. Krome la tiea kodigo de la parametro estas iom tro komplika. Kaj ĝi apenaŭ enhavas priskribajn tabelajn ĉelojn. Kore --Tlustulimu 15:16, 27. Mar 2010 (UTC)
Arno kaj mi hodiaŭ finfine sukcesis ripari ĝin. --Tlustulimu 18:32, 27. Mar 2010 (UTC)
{{Informkesto televida kanalo}} jam havas titolon laŭ la informkesta nomskemo, sed ankoraŭ estu tradukata parametre. Krome ĝia kodigo estas nevikieca.
Ĝi jam estas en ordo.
La jenaj ŝablonoj parte ne aspektas kiel aliaj informkestoj. Krome ili ne sekvas la nomskemon por informkestoj.
{{Parencaro}}, {{Parenco}} Ili ne estas veraj informkestoj, sed ligilaroj, kiuj flosas dekstren. Ĉu ni kreu por ili apartan skemon? --Tlustulimu (diskuto) 18:10, 2 Apr. 2012 (UTC)