Helpo:Ŝablono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono
Rilataj temoj
Listoj
vdr

Ŝablonoj estas tre utilaj solvoj por plibonigi Vikipedion. Ili estas paĝoj kies enteno povas esti enmetita en iujn ajn aliajn paĝojn. Ŝablonoj povas akcepti parametrojn kaj enteni kondiĉan kodon, kiu en iuj kazoj povas esti tre komplika. Ekzistas jam multaj ŝablonoj en la Esperanta Vikipedio kaj ankaŭ pli en la alilingvaj, kiujn Vikipediistoj laŭbezone enportas ĉi tien.

Ŝablonoj estas uzataj por diversaj celoj:

  • ŝablonoj por artikoloj
    • informkestoj : ili ofertas normigitajn elegantajn informkestojn por diversaj kategorioj de artikoloj (homoj, urboj, montoj, bestoj, plantoj, astronomiaj objektoj, ktp.) kiuj entenas bazajn informojn pri la temoj norme prezentitaj
    • navigiloj: ili grupigas ligilojn al kolekto da artikoloj pri iu difinita temo (ĉiu landoj de iu kontinento, ĉiuj urboj de iu lando, ĉiuj prezidantoj de iu lando, ks)
  • avertŝablonoj por legantoj, por redaktantoj, por kontribuantoj, kiuj informas pri ecoj de la paĝo (ke ĝi estas pluredaktenda, pri ĝia fonto, ...)
  • ordigaj ŝablonoj kiuj aŭtomate ordigas la paĝojn (artikolojn, ŝablonojn, kategoriojn, ...) en ĝustajn kategoriojn
  • por kontribuantoj: por bonvenigi, admoni, informi kontribuantojn laŭ cirkonstancoj (nova kontribuanto, kontribuanto kiu konstante faras samspecajn erarojn,...)
  • por dosieroj: ili informas pri kopirajta statuso, fonto, aŭtoro krerimedo de la dosiero

Dokumentado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Dokumentado.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Estas forte rekomendite al kreantoj de novaj ŝablonoj kaj tradukantoj de alilingvaj ŝablonoj provizi dokumentadon por ili - des pli se la menciita ŝablono havas komplikan sintakson-. La dokumentado estas aparta subpaĝo ligita al la ŝablona paĝo - facile kreita per enmeto de {{dok}} en la ŝablonon mem - kiu klarigas la celon de la ŝablono, montras kiel ĝi funkcias, informas pri ĉiuj eblaj parametroj kaj provizas ekzemplojn en la paĝo mem kaj/aŭ aliloke en Vikipedio. En la dokumentado aperu ankaŭ ordigo en ŝablonkategoriojn kaj ligilojn al alilingvaj samcelaj ŝablonoj: tio ĉi ebligas pli facile trovi ilin, kontroli ĉu ili jam ekzistas anstataŭ rekrei ilin.

Pli pri dokumentado[redakti | redakti fonton]

Estas bona ideo doni al ŝablono klarigon pri ties funkcio aŭ almenaŭ pri tio, ke ĝi estas helpa ŝablono de alia ŝablono. Por tio ekzistas kelkaj ŝablonoj, kiuj ĉiam devas stari inter <noinclude> kaj </noinclude> en la ŝablono mem1, por ne aperi en artikoloj aŭ aliaj ŝablonoj. (1Se ne io alia estas malsupre menciita.)

Uzeblaj ŝablonoj[redakti | redakti fonton]

  • {{Dok}} taŭgas por pli detala dokumentado, kiu troviĝas en subpaĝo de la ŝablono laŭ la skemo Ŝablono/dokumentado.
    • {{Ŝablona navigado}} estas metenda en la dokumentadon mem, por meti tien kelkajn ligilojn, nome al la ŝablono, la dokumentado kaj la diskutopaĝo.
  • {{Ŝabloninformo}} taŭgas por malgranda dokumentado, kiu ne bezonas subpaĝon aŭ informas pri uzateco fare de alia ŝablono.

Atentigo[redakti | redakti fonton]

La ŝablonoj {{Dok}} kaj {{Ŝabloninformo}} metas krome kadron ĉirkaŭ la dokumentadon, tiel ke tuj videblas, ke tio ne estas la ŝablona enhavo mem, sed la dokumentado.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]