Helpo:Sistemaj mesaĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sistemaj mesaĝoj estas ĉenoj de la interfaco de ĉi tiu retejo, ekz. la ligilo "Redakti" pri redakti la paĝon aŭ la butono "Konservi paĝon" per konservi tion.

Defaŭlte, la lingvo uzata por montri la mesaĝojn estas la lingvo de projekto; en la Vikipedio en esperanto estas, kompreneble, esperanto. La lingvo de la interfaco estas ŝanĝebla en "Miaj preferoj" -> "Lingvo".

La mesaĝoj estas konservataj en la fontkodo de MediaWiki, la programo kiu irigas la projektojn de WikiMedia. La originala lingvo de la mesaĝoj estas la angla. La mesaĝoj estas tradukataj en la retejo translatewiki.net. Tradukitaj mesaĝoj kopiiĝas aŭtomate ĉiujn du aŭ tri tagojn al retejoj de WikiMedia en ĉiuj lingvoj. Redaktado de mesaĝoj eblas en la nomspaco "MediaWiki", kvankam tion nur povas fari administrantoj. Mesaĝoj redaktataj tie estas uzeblas nur en tiu vikio.

Ĉiuj mesaĝoj montriĝas al paĝo Specialaĵo:Ĉiuj mesaĝoj. Ĉi tiu paĝo montras la internan kodon de la mesaĝo ("Nomo"), la mesaĝo en la programfonto ("Implicita teksto") kaj la mesaĝo en la nomspaco MediaWiki ("Nuna teksto") de tiu vikio. Vi povas montri nur la mesaĝojn ŝanĝitajn loke - elektu Ŝanĝitaj kaj premu Filtri.

Kelkfoje estas utila redakti mesaĝojn loke en la nomspaco MediaWiki, sed:

  • Se la defaŭlta mesaĝo kaj la nuna mesaĝo estas samaj aŭ la defaŭlta mesaĝo estas pli bona ol la nuna mesaĝo, la mesaĝo en la nomspaco MediaWiki estas forigenda.
  • Se la nuna mesaĝo estas pli bona ol la defaŭlta mesaĝo kaj eblas esti uzata en ĉiuj retejoj de MediaWiki, la pli bona mesaĝo estas kopienda al la retejo translatewiki.net. Du aŭ tri tagoj poste de la kopiado, la loka mesaĝo estos forigenda.

Estas ankaŭ eble vidi la internajn kodojn de la mesaĝoj per skribado de la parametro ?uselang=qqx&uselang=qqx al fino de la URL, ekz.: